Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?
של lgg, 5 בדצמבר 2011
הודעות: 148
שפה: Esperanto
darkweasel (הצגת פרופיל) 27 בדצמבר 2011, 09:45:11
miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.
mihxil (הצגת פרופיל) 27 בדצמבר 2011, 17:27:19
darkweasel:Sed ŝajnas al mi ke tiu averto nun anstataŭas liajn verajn mesaĝojn. Alivorte ni nun rigardas al fadeno plena de stultaj avertoj kiuj neniel min interesas. Mi eĉ preferus skribojn en malnormala ortografio.miĥil:Kaj kio precize nun pli bonas?Ke la teamo entute avertis lin uzi normalan skribon.
AlfRoland (הצגת פרופיל) 27 בדצמבר 2011, 19:43:25
Mi pensas ke la teamo eĉ estas TRO tolerema.
maratonisto (הצגת פרופיל) 27 בדצמבר 2011, 20:20:08
lgg:Ankorau dum tuta diskutado neniu eksplikis:Aĉa trolo! Vi ĉeestas ne nur en la rusa fadeno, sed ankaŭ ĉi tie. Klare, ke vi ne ŝatas esperanton. Tiam kion vi faras en esperanta forumo? Se mi estus debatestro, mi forigus vin.
- Chu estas normale por iu lingvo havi TRI alfabetojn bazantajn sur UNU skribo latina, samtempe?
- Chu ekzistas similajn precedencojn en lingvaj naturaj?
horsto (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 00:49:24
miĥil:Agnoskindas ke esperanto en si mem estas superfluaĵo kiu nur servas kiel hobio. Tute neniel vere gravas kiel oni uzus ĝin aŭ ne uzus ĝin. Se oni amuziĝus pro trolado per strangaj ortografioj, aŭ pro kontraŭbatalo de tio, tiam oni faru. Sed indas vere nenio.Dankegon por viaj klarigoj. Mi ĉiam tre ĝojas pri viaj mesaĝoj, kiuj ĉiam tre klare esprimas, kio estas superflua kaj ne gravas. Tiel mi ne mem devas pensas pri tio, mi ja havas vian kompetentegan opinion.
lgg (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 11:05:13
maratonisto:Klare, ke vi ne ŝatas esperanton.Ni ne estas en Sovdeputitujo, do bonvolu bonkonduti. Oni demandis, kial Esperanto ne povas uzi UNU alfabeton, prefere ASCII-kongruan, plejmalbone ISO-8859-1-kongruan, anstataue TRI nekongruaj. Respondu, ne trolu.
darkweasel (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 11:27:47
lgg:ne trolu.
vincas (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 11:47:51
Por idistoj ne klaki. Se vi klakos ligilon, vi serte bedaŭros poste.
Ligilo
↓
kefga_x (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 13:47:03
mi estas ja komencanto, sed mi volus diri iom al vi. ne estas ĝi demandon stilan. Mi pensas ke neniu, lgg mem, malŝatas la ĉapelojn literojn. Estas nur demando de praktiko.
Oni ne povas havi ĉapelojn literojn ĉe lernu! en la pasvorto.
la alia demando de lgg estas grava ankaŭ, mem se lgg estas enuiga. Kial esperanto havas triajn skribmanierojn? Mi pensas ke ĉiu scias la kialo, sed la demando estas se ĝi estas bona. Mi ne scias se estas bona, sed mi volus legi konvenajn pravojn el veteranaj esperantistoj.
Pardonu miajn scriberarojn !
Amike.
hebda999 (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 14:35:25
kefga_x:...Kial esperanto havas triajn skribmanierojn?...Estimata amiko, Esperanto havas nur unu skribsistemon - ĝuste la ĉapelitan! Ĉiuj aliaj estas nur helpsistemoj, kiam oni ne povas skribi tiujn ĉi ĉapelitajn literojn. Esperanto estas parola lingvo, ne skriba.