目次へ

Dubaĵo pri verbo

Ryuuichi,2011年12月7日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年12月7日 17:39:53

Saluton geforumuloj!

Mi laste demandis min "Kion vere signifas la verbo fuŝi?

Nu, laŭ la difinoj ke mi trovis, fuŝi signifas "fari ion malbone". Do, se tiu ĉi estas la bona difino, kie mi povas uzi tiun verbon? Ĉu mi povas diri "Mi fuŝis la ekzamenon" anstataŭ "mi malsukcesis ĉe la ekzameno"?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月7日 17:57:55

Ryuuichi:Ĉu mi povas diri "Mi fuŝis la ekzamenon" anstataŭ "mi malsukcesis ĉe la ekzameno"?
Jes, tio ŝajnas bona al mi (parolanto de la lingvo, el kiu venas tiu verbo).

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月7日 20:23:32

Se mi malsukcesas en ekzameno, ne hontu - eble la ekzameno mem estis fuŝa.

TatuLe (プロフィールを表示) 2011年12月7日 20:58:22

Mi antaŭe asociis tiun vorton kun la sveda vorto "fuska". La Esperanta-sveda tradukilo de lernu tradukas ĝin tiel, sed tio estas iom fuŝa traduko (pli bona estus friponi).

En via frazo, "Mi fuŝis la ekzamenon", fuŝi ja tute ne egalas al "fuska", ĉar tio signifus ke oni malhoneste sukcesis je la ekzameno.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年12月8日 10:04:41

Laŭ lernu!-a difino:

fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi

Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon ploro.gif

flipe (プロフィールを表示) 2011年12月8日 17:17:21

Ryuuichi:Laŭ lernu!-a difino:

fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi

Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon ploro.gif
faraĉi kaj malsukcesis ne havas saman aŭ plimalpli saman signifon, vidu ke faraĉi estas io kia "fari malbone" kaj malsukcesi estas io kia "ne atingi vian celon".

fuŝi estas "fari hastante, labori malbone, malbonigi, (ink)makuli (pentraĵo, verkaĵo...)

do, simpla ideo por fuŝi estas:
mi fuŝas la ekzamenon (fari hastante)
mi fuŝas la muron de la konstruejo (fari malbone)
mi fuŝas vian hararanĝon (malbonigi)
pardonu, mi fuŝas paĝon de via libro (inkmakuli)

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年12月8日 19:51:23

Ryuuichi:Laŭ lernu!-a difino:
fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi
Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon ploro.gif
Ryu, mi ankaŭ, kiel hispanano, ĉiam havis/as problemojn kun tiu verbo. Mi povas oferti al vi la tradukojn kiujn mi trovis en vortaroj, kune kun la deduktoj kiujn mi faris kiam mi renkontis tiun verbon dum miaj legadoj. Jen:

Fuŝi: chapucear, estropear, fallar.
Fuŝisto, fuŝulo: chapucero.
Fuŝo: chapuza, fallo, algo mal hecho.

Amike.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年12月9日 13:51:48

Dankon al flipe, mi iom pli komprenis.

antoniomoya:Fuŝi: chapucear, estropear, fallar.
Fuŝisto, fuŝulo: chapucero.
Fuŝo: chapuza, fallo, algo mal hecho.

Amike.
Verŝajne tiu verbo ĝenas al hispanoj rido.gif

Dankon pro viaj ĝustaj kaj proksimumaj tradukaĵojn! sal.gif

先頭にもどる