글: 8
언어: Esperanto
Ryuuichi (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 5:39:53
Mi laste demandis min "Kion vere signifas la verbo fuŝi?
Nu, laŭ la difinoj ke mi trovis, fuŝi signifas "fari ion malbone". Do, se tiu ĉi estas la bona difino, kie mi povas uzi tiun verbon? Ĉu mi povas diri "Mi fuŝis la ekzamenon" anstataŭ "mi malsukcesis ĉe la ekzameno"?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 5:57:55
Ryuuichi:Ĉu mi povas diri "Mi fuŝis la ekzamenon" anstataŭ "mi malsukcesis ĉe la ekzameno"?Jes, tio ŝajnas bona al mi (parolanto de la lingvo, el kiu venas tiu verbo).
sudanglo (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 8:23:32
TatuLe (프로필 보기) 2011년 12월 7일 오후 8:58:22
En via frazo, "Mi fuŝis la ekzamenon", fuŝi ja tute ne egalas al "fuska", ĉar tio signifus ke oni malhoneste sukcesis je la ekzameno.
Ryuuichi (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오전 10:04:41
fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi
Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon
flipe (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 5:17:21
Ryuuichi:Laŭ lernu!-a difino:faraĉi kaj malsukcesis ne havas saman aŭ plimalpli saman signifon, vidu ke faraĉi estas io kia "fari malbone" kaj malsukcesi estas io kia "ne atingi vian celon".
fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi
Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon
fuŝi estas "fari hastante, labori malbone, malbonigi, (ink)makuli (pentraĵo, verkaĵo...)
do, simpla ideo por fuŝi estas:
mi fuŝas la ekzamenon (fari hastante)
mi fuŝas la muron de la konstruejo (fari malbone)
mi fuŝas vian hararanĝon (malbonigi)
pardonu, mi fuŝas paĝon de via libro (inkmakuli)
antoniomoya (프로필 보기) 2011년 12월 8일 오후 7:51:23
Ryuuichi:Laŭ lernu!-a difino:Ryu, mi ankaŭ, kiel hispanano, ĉiam havis/as problemojn kun tiu verbo. Mi povas oferti al vi la tradukojn kiujn mi trovis en vortaroj, kune kun la deduktoj kiujn mi faris kiam mi renkontis tiun verbon dum miaj legadoj. Jen:
fuŝi (fuŝ·i) malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi
Do, faraĉi estas (pli mal pli) la saman signifon kiel "malsukcesi"... Mi tute ne komprenas tiun verbon
Fuŝi: chapucear, estropear, fallar.
Fuŝisto, fuŝulo: chapucero.
Fuŝo: chapuza, fallo, algo mal hecho.
Amike.
Ryuuichi (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 1:51:48
antoniomoya:Fuŝi: chapucear, estropear, fallar.Verŝajne tiu verbo ĝenas al hispanoj
Fuŝisto, fuŝulo: chapucero.
Fuŝo: chapuza, fallo, algo mal hecho.
Amike.
Dankon pro viaj ĝustaj kaj proksimumaj tradukaĵojn!