ورود به محتوا

Etan stultaĵon

از Ryuuichi, 4 ژانویهٔ 2012

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

Ryuuichi (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 14:08:55

Ĉi-matene mi ekpensis tiun vorton: etega*.

La radikoj kiu ĉeestas en tiu vorteto estas eta kaj ega. Tio ja ŝajnas stultaĵo, sed haveblas ian sencon.

Ĉu io povas esti tiom eta, ke oni nomus ĝin "etega"? Ekz.: oni ne povas rigardi ĉelojn, ĉar ili estas etegaj. (la ĉeloj estas tiom etaj, ke oni ne povas okule rigardi ilin, sed nur per rigardilo)

darkweasel (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 14:28:58

Tio ŝajnas al mi ja ebla, sed mi verŝajne preferus malgrandega.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 14:51:10

Se 'etega' havus validan signifon, mi scivolas kio estas la signifo de 'egeta'.

Tjeri (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 15:16:53

ega sed ete, iom simila al grandeta.

Ondo (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 15:51:24

"Etega" estas tute bona vorto kaj ne estas malfacile trovi bonajn ekzemplojn. Ĝi signifas proksimume "tre tre eta", "eksterordinare malgrandega". – "Egeta" ŝajnas al mi ne tiom utila, sed oni povus uzi ĝin iom vortlude por "grandega sed ne tre" aŭ, kiel diris Tjeri, "ega sed ete".

flipe (نمایش مشخصات) 4 ژانویهٔ 2012،‏ 20:18:54

Bone, mi tradukus tion "pequeníssimo" portugale, do, al mi ne ŝajnas stultaĵo.

Mi uzus tion ekzemple por diri "O Vaticano é um pequeníssimo estado, o menor do mundo", esperante, "Vatikano estas etega ŝtato, la malplej granda en tuta mondo".

Ryuuichi (نمایش مشخصات) 5 ژانویهٔ 2012،‏ 12:40:21

Verŝajne tiu vorto ŝajnas al ĉiuj tute normala kaj logika. Dankon al tiuj, kiuj komentis! sal.gif

HaleBopp (نمایش مشخصات) 24 ژوئیهٔ 2012،‏ 10:43:59

La Mastro De L' Ringoj (trad. William Auld), dua libro, paĝo 29 :

"... kaj li vidis ne ombron, nek malprecizaĵon, sed malgrandajn rajdantajn figurojn, multajn rajdistojn, kaj matena ekbrilo sur iliaj lancopintoj similis ekbrilon de etegaj steloj ekster la rando de mortemula vidivo."

بازگشت به بالا