Přejít k obsahu

Malĉu kaj malse

od uživatele hebda999 ze dne 2. února 2012

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

hebda999 (Ukázat profil) 2. února 2012 6:46:34

Ĉu povas ekzisti kunmetaĵoj kiel

mal-ĉu, mal-se, mal-kio, mal-tiam, mal-ankaŭ

Se jes, kion ili povas signifi?

antoniomoya (Ukázat profil) 2. února 2012 6:53:28

hebda999:Ĉu povas ekzisti kunmetaĵoj kiel
mal-ĉu, mal-se, mal-kio, mal-tiam, mal-ankaŭ
Se jes, kion ili povas signifi?
Ho, ve! Estas vi, kiu elpensis tiujn vortojn, kiu devas diri al ni kion ili signifas. rideto.gif

Amike.

hebda999 (Ukázat profil) 2. února 2012 7:34:00

antoniomoya:
hebda999:Ĉu povas ekzisti kunmetaĵoj kiel
mal-ĉu, mal-se, mal-kio, mal-tiam, mal-ankaŭ
Se jes, kion ili povas signifi?
Ho, ve! Estas vi, kiu elpensis tiujn vortojn, kiu devas diri al ni kion ili signifas. rideto.gif

Amike.
Se ebleco ekzistas, ankaŭ uzo povas ekezisti. Mi ne scias la signifon.

Kirilo81 (Ukázat profil) 2. února 2012 7:48:35

Morfologie la ebleco ĉiam ekzistas, ĉar Esperanto ne malpermesas kunmetadon de io ajn. Tamen tio havu sencon. Mi ne povas diveni sencon de "malĉu", "malse", ĉar ne ekzistas logika malo de tiuj konceptoj.
Efektive ili do ne eblas.

drinkulo (Ukázat profil) 2. února 2012 7:57:25

La ni hispanoj multe uzas la vorton malankaŭ, ĉar en la hispana tiu vorto ekzistas.

malankaŭ = tampoco

hebda999 (Ukázat profil) 2. února 2012 8:17:15

Kirilo81:Morfologie la ebleco ĉiam ekzistas, ĉar Esperanto ne malpermesas kunmetadon de io ajn. Tamen tio havu sencon. Mi ne povas diveni sencon de "malĉu", "malse", ĉar ne ekzistas logika malo de tiuj konceptoj.
Efektive ili do ne eblas.
"Se" indikas malcertecon, dubon pri io, eblecon... do malse povas indiki certecon - tio estas nur propono kaj neniu malseas ĝin uzi...

Vilius (Ukázat profil) 2. února 2012 8:37:43

hebda999:do malse povas indiki certecon
Vorteto "ja" jam esprimas tion.

Kirilo81 (Ukázat profil) 2. února 2012 9:32:08

hebda999:
"Se" indikas malcertecon, dubon pri io, eblecon... do malse povas indiki certecon - tio estas nur propono kaj neniu malseas ĝin uzi...
se indikas kondiĉon. Kio estas malkondiĉo? okulumo.gif

antoniomoya (Ukázat profil) 2. února 2012 9:39:40

Mmmm... Kia bela maniero malsimpligi sian vivon! rideto.gif

Amike.

KoLonJaNo (Ukázat profil) 2. února 2012 11:25:06

Saluton!

drinkulo:La ni hispanoj multe uzas la vorton malankaŭ, ĉar en la hispana tiu vorto ekzistas.

malankaŭ = tampoco
Ĉu la signifo de tampoco ne estas ankaŭ ne?

Krome ekzistas Esperanta vorto nek:

Ĉu vi scias la hispanan? -- Ne. -- Nek mi. (= Ankaŭ mi ne scias la hispanan.)

Kolonjano

Zpět na začátek