Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
kelle poolt unpensador, 7. veebruar 2012
Postitused: 821
Keel: Esperanto
Duko (Näita profiili) 16. oktoober 2013 10:31.54
antoniomoya:Se vi plendas pri la traktado de aliaj, bonvole bridu ankaŭ vian. Temas pri:
Kiel ĉiam, vi traktas aliajn malestime kaj ofende. Sed tio estas kutime ĉe vi.
antoniomoya:
Se vi kaj aliaj kiel vi kredas ke objektoj fariĝas solaj, aŭ moviĝas per si mem, vi estas pli neserioza ol mi pensis.
antoniomoya:De kie vi havas sekvan informaĵon?
Kaj se vi ne pensas tiel, via logiko malsanas pli ol mi pensis.
antoniomoya:Ĉu vi povas pruvi tiun aserton? Ĝi estas serioza malkonsento kun la opinio de estanta scienco, kaj estos taksita kiel mensogo. Ankaŭ de mi.
Via malnova teorio de evoluado jam eksmodiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Jam ne teniĝas piede.
antoniomoya:La ŝtono moviĝos je la unua tertremo. Aŭ forta pluvo. Aŭ alia kialo. Estas nature por la homa menso personigi la okazaĵoj kiuj ni observas. Se ni aŭdas bruon dum la nokto, la unua reakcio ofte estas demandi: "KIU faris bruon?" Ĉi tia demando estis utila ĉar fojfoje ja malamiko aŭ rabobesto faris bruon, kaj la reakcio eble savis nian vivon. Sed, tio ne signifas ke malantaŭ ĉiun bruon aŭ okazaĵon kaŝiĝis persona volo.
Metu ŝtonon ie, kaj ĝi ne moviĝos de tie dum la tuta estonta eterneco. Jen via universo, tiu je kiu vi kredas. Tiel ĝi funkcias.
NENIO moviĝas per si mem. NENIO progresas per si mem. Se io moviĝas, tio okazas necese ĉar IU puŝis ĝin.
codesito (Näita profiili) 16. oktoober 2013 11:41.03
pdenisowski:La mesaĝo estas for de kunteksto, kiel vi ĉiam faras.codesito:Vi devus ĉesi fari religian propagandon en ĉi faden', almenaŭ se ĝi ne rilatas al la originala temo. Mi pensas ke estas aliaj fadenoj pli adekvataj por tio.Sed via kontraŭreligia propagando permasas ĉi tie, ĉu?
codesito 2013-10-13 19:11:07:La religiuloj ŝatas meti siajn nazojn ĉie ajn, en la evoluado, en la scienco, en la privata vivo de la ateistoj, ktp.
Mi pensas ke la religiuloj detruas la religion. Religio devus esti privata, persona afero, kaj estas nenio malbona je tio. Tamen, la religiuloj profitis el la homaj psikologiaj aŭ "ne materiaj" bezonoj, por starigi negocon, cirkon, politikan organizon, inkvizicion, militojn, ktp. kaj tio ja estas malbona.
pdenisowski (Näita profiili) 16. oktoober 2013 13:14.58
codesito:Mi pensas ke la religiuloj detruas la religion. Religio devus esti privata, persona afero, kaj estas nenio malbona je tio.Koran dankon pro la klarigo. Efektive, ni tute samopinias pri la privata natura de religio.
codesito:Tamen, la religiuloj profitis el la homaj psikologiaj aŭ "ne materiaj" bezonoj, por starigi negocon, cirkon, politikan organizon, inkvizicion, militojn, ktp. kaj tio ja estas malbona.Sendube. Mi konsentas ke estas "religiuloj" (precipe ties estroj), kiuj misuzas religion por siaj propraj celoj aŭ profitoj. Estas ankaŭ "religiuloj" kies maltoleremo kaj senkoreco forpelas siajn kunhomojn.
Miasperte, oni emas juĝi grupojn surbaze de siaj pli laŭtaj kaj pli ekstremaj anoj. Ne ĉiuj religiuloj estas malbonaj, kaj laŭ mi oni devus kritiki tiajn malbonulojn sen kritiki la plejmulton de religiuloj aŭ religion mem. Mi certas (kaj ĝojas) ke vi persone ne faras tion -- bedaŭrinde tute ne facilas ignori la malbonaĵojn kiujn oni kelkfoje faras nome de "religio."
Denove, mi kore dankas vin por via respondo kaj klarigo.
Amike,
Paul
Stefano888 (Näita profiili) 16. oktoober 2013 23:45.24
Rilate al la teorio de evoluo, unu el niaj sacerdotoj unufoje diris, ke ni akceptu kiun ajn veron, kiu eltroviĝas. Eĉ se la teorio estas tute vera, tio ne ŝanĝos miajn kredojn je la ekzisto de Dio.
codesito (Näita profiili) 17. oktoober 2013 10:19.59
Nur serĉante la veron verame ni atingos la veron, ne sklavigante nian menson per sensenca dogmaro.
Altebrilas (Näita profiili) 17. oktoober 2013 16:49.31
mihxil (Näita profiili) 17. oktoober 2013 17:09.34
antoniomoya:Via malnova teorio de evoluado jam eksmodiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Jam ne teniĝas piede.Tio ĉi estas freneza. Multaj aferoj moviĝas per si mem. Certe estas baza fakto de fiziko ke ĉiuj aferoj moviĝas per si mem. Nur ŝanĝo de rapido bezonas kaŭzon kaj tio tute certe ne nepre estu 'iu'. Sugesti tion estas absurde, kaj evidente malvere.
Metu ŝtonon ie, kaj ĝi ne moviĝos de tie dum la tuta estonta eterneco. Jen via universo, tiu je kiu vi kredas. Tiel ĝi funkcias.
NENIO moviĝas per si mem. NENIO progresas per si mem. Se io moviĝas, tio okazas necese ĉar IU puŝis ĝin.
Do, eble vi ne mensogas, sed tiam vi tutesimple ne komprenas la bazajn faktojn de la teorio. Vi povas nomi ĝin 'malnova' teorio kaj diri ke ĝi 'eksmodiĝis' sed tio tute ne estas la opinio de ĉiuj biologiistoj. Vi probable simple legas strangajn librojn.
antoniomoya (Näita profiili) 17. oktoober 2013 17:53.36
1º) Neniamaniere estas pruvite ke morta materio povu transformiĝi en vivanta materio per “natura evoluo”. Kiu diras la kontraŭon, mensogas.
2º) Neniam troviĝis, nenie, ĉiuj mezaj fosilioj inter iu speco kaj la sekvanta. Pluraj sciencistoj asertas ke oni NE trovis transirajn fosiliojn kiuj pruvu gradan organisman evoluadon.
3º) Kontraŭe, la vero estas ke oni NUR trovas grandajn subitajn saltojn inter iuj kaj aliaj specoj, sen transiraj aŭ mezaj formoj.
4º) La dua termodinamika leĝo disbatas la teorion de evoluado.
Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Do, la ĉi-defendantoj de tiu teorio MENSOGAS al legantoj de tiu ĉi fadeno, ĉar ili kaŝas tiujn faktojn al forumanoj. La dirita teorio havas tiel grandajn truojn, ke ĝi dronas nehelpeble.
Hazardaj nepenseblaj mutacioj kiuj kondukas, unuj post la aliaj, REKTE al homo???
Blindaj kaj hazardaj mutacioj kiuj ĉiam igis antaŭeniri evoluon???
Ĉu ne ege strange?
La universo, produkto de hazardo? -Ne faru min rideti!
La vivo, produkto de hazardo? -Ne faru min ridi!
La homo, produkto de hazardo? -Ne faru min ridegi, mi petas!
Amike.
mihxil (Näita profiili) 17. oktoober 2013 18:06.25
antoniomoya:Ĉiuj 4 estas malveraj, kaj nur propagando de kreaĵistoj. Vi ne povas diri ke vi subtenas la teorion de evoluado aŭ ke vi komprenas ĝin kiam vi dissendas ĉi tiajn absurdaĵojn.
1º) Neniamaniere estas pruvite ke morta materio povu transformiĝi en vivanta materio per “natura evoluo”. Kiu diras la kontraŭon, mensogas.
2º) Neniam troviĝis, nenie, ĉiuj mezaj fosilioj inter iu speco kaj la sekvanta. Pluraj sciencistoj asertas ke oni NE trovis transirajn fosiliojn kiuj pruvu gradan organisman evoluadon.
3º) Kontraŭe, la vero estas ke oni NUR trovas grandajn subitajn saltojn inter iuj kaj aliaj specoj, sen transiraj aŭ mezaj formoj.
4º) La dua termodinamika leĝo disbatas la teorion de evoluado.
Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
antoniomoya (Näita profiili) 17. oktoober 2013 22:38.35
mihxil:Ĉiuj 4 estas malveraj, kaj nur propagando de kreaĵistoj. Vi ne povas diri ke vi subtenas la teorion de evoluado aŭ ke vi komprenas ĝin kiam vi dissendas ĉi tiajn absurdaĵojn.Pardonu, sed viaj paroloj sonas kave. Vi ne plu estas kredinda.
Ne valoras la penon plu legi senĉese ke NUR vi pravas, kaj ke la cetera mondo estas malprava.
Se evoluo agus per provo kaj eraro, homo ankoraŭ estus aperonta sur la tera surfaco. Aŭ eble li neniam aperus...
Amike.