去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

从 unpensador, 2012年2月7日

讯息: 821

语言: Esperanto

Duko (显示个人资料) 2013年10月16日上午10:31:54

antoniomoya:
Kiel ĉiam, vi traktas aliajn malestime kaj ofende. Sed tio estas kutime ĉe vi.
Se vi plendas pri la traktado de aliaj, bonvole bridu ankaŭ vian. Temas pri:
antoniomoya:
Se vi kaj aliaj kiel vi kredas ke objektoj fariĝas solaj, aŭ moviĝas per si mem, vi estas pli neserioza ol mi pensis.
antoniomoya:
Kaj se vi ne pensas tiel, via logiko malsanas pli ol mi pensis.
De kie vi havas sekvan informaĵon?
antoniomoya:
Via malnova teorio de evoluado jam eksmodiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Jam ne teniĝas piede.
Ĉu vi povas pruvi tiun aserton? Ĝi estas serioza malkonsento kun la opinio de estanta scienco, kaj estos taksita kiel mensogo. Ankaŭ de mi.
antoniomoya:
Metu ŝtonon ie, kaj ĝi ne moviĝos de tie dum la tuta estonta eterneco. Jen via universo, tiu je kiu vi kredas. Tiel ĝi funkcias.
NENIO moviĝas per si mem. NENIO progresas per si mem. Se io moviĝas, tio okazas necese ĉar IU puŝis ĝin.
La ŝtono moviĝos je la unua tertremo. Aŭ forta pluvo. Aŭ alia kialo. Estas nature por la homa menso personigi la okazaĵoj kiuj ni observas. Se ni aŭdas bruon dum la nokto, la unua reakcio ofte estas demandi: "KIU faris bruon?" Ĉi tia demando estis utila ĉar fojfoje ja malamiko aŭ rabobesto faris bruon, kaj la reakcio eble savis nian vivon. Sed, tio ne signifas ke malantaŭ ĉiun bruon aŭ okazaĵon kaŝiĝis persona volo.

codesito (显示个人资料) 2013年10月16日上午11:41:03

pdenisowski:
codesito:Vi devus ĉesi fari religian propagandon en ĉi faden', almenaŭ se ĝi ne rilatas al la originala temo. Mi pensas ke estas aliaj fadenoj pli adekvataj por tio.
Sed via kontraŭreligia propagando permasas ĉi tie, ĉu?

codesito 2013-10-13 19:11:07:La religiuloj ŝatas meti siajn nazojn ĉie ajn, en la evoluado, en la scienco, en la privata vivo de la ateistoj, ktp.
La mesaĝo estas for de kunteksto, kiel vi ĉiam faras.
Mi pensas ke la religiuloj detruas la religion. Religio devus esti privata, persona afero, kaj estas nenio malbona je tio. Tamen, la religiuloj profitis el la homaj psikologiaj aŭ "ne materiaj" bezonoj, por starigi negocon, cirkon, politikan organizon, inkvizicion, militojn, ktp. kaj tio ja estas malbona.

pdenisowski (显示个人资料) 2013年10月16日下午1:14:58

codesito:Mi pensas ke la religiuloj detruas la religion. Religio devus esti privata, persona afero, kaj estas nenio malbona je tio.
Koran dankon pro la klarigo. Efektive, ni tute samopinias pri la privata natura de religio.

codesito:Tamen, la religiuloj profitis el la homaj psikologiaj aŭ "ne materiaj" bezonoj, por starigi negocon, cirkon, politikan organizon, inkvizicion, militojn, ktp. kaj tio ja estas malbona.
Sendube. Mi konsentas ke estas "religiuloj" (precipe ties estroj), kiuj misuzas religion por siaj propraj celoj aŭ profitoj. Estas ankaŭ "religiuloj" kies maltoleremo kaj senkoreco forpelas siajn kunhomojn.

Miasperte, oni emas juĝi grupojn surbaze de siaj pli laŭtaj kaj pli ekstremaj anoj. Ne ĉiuj religiuloj estas malbonaj, kaj laŭ mi oni devus kritiki tiajn malbonulojn sen kritiki la plejmulton de religiuloj aŭ religion mem. Mi certas (kaj ĝojas) ke vi persone ne faras tion -- bedaŭrinde tute ne facilas ignori la malbonaĵojn kiujn oni kelkfoje faras nome de "religio."

Denove, mi kore dankas vin por via respondo kaj klarigo.

Amike,

Paul

Stefano888 (显示个人资料) 2013年10月16日下午11:45:24

Mi konsentas kun Paul kaj Codesito. Estas religiuloj, kiuj estas farintaj malbonaĵojn nome de religio. Estas kristanoj, kiuj efektive ne praktikas la instruaĵojn de Jesuo Kristo kaj kiuj faras malbonaĵojn. Jesuo instruis al ni fari bonaĵojn, ne malbonaĵojn. Li ne instruis al ni komenci militojn, seksperforti virinojn kaj junajn knabinojn, kaj mortigi aliajn homojn. La religio de Jesuo Kristo estas treege bona. La malveraj kristanoj, kiuj estas vagintaj de la vera religio de Jesuo kaj estas farintaj malbonajn aferojn al aliaj, estas malbonegaj. Ne kulpigu la religion pro la malveraj kredantoj.

Rilate al la teorio de evoluo, unu el niaj sacerdotoj unufoje diris, ke ni akceptu kiun ajn veron, kiu eltroviĝas. Eĉ se la teorio estas tute vera, tio ne ŝanĝos miajn kredojn je la ekzisto de Dio.

codesito (显示个人资料) 2013年10月17日上午10:19:59

En la mondo ekzistas aferoj misteraj, eble alia ne videbla realo puvus ekzisti, sed blinde sekvi la dogmaron de religia sekto ĉar oni isntruis tion al ni el infanaĝo nur povas malebligi al ni vidi tiun eblan alian realon, ĉar nia menso estos fermata al ĉio malsama al nia dogmaro.
Nur serĉante la veron verame ni atingos la veron, ne sklavigante nian menson per sensenca dogmaro.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年10月17日下午4:49:31

Estas preskaŭ interkonsento inter ni por opinii, ke estas nekonataj veroj pri kiuj ni pli malpli serĉas per malsamaj vojoj; ke religioj estas respektindaj, krom kiam oni uzas ilin por akiri povon aŭ monon; kaj ke la plejmulto de la kredantoj emas fari la bonon, ke nur malplejmulto uzas religiojn por fiaj celoj kaj - mi aldonos - ke la plejmulto pli malpli vigle malaprobas la "nigrajn ŝafojn" kiuj donas aĉan bildon de ĝia religio.

mihxil (显示个人资料) 2013年10月17日下午5:09:34

antoniomoya:Via malnova teorio de evoluado jam eksmodiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Jam ne teniĝas piede.

Metu ŝtonon ie, kaj ĝi ne moviĝos de tie dum la tuta estonta eterneco. Jen via universo, tiu je kiu vi kredas. Tiel ĝi funkcias.

NENIO moviĝas per si mem. NENIO progresas per si mem. Se io moviĝas, tio okazas necese ĉar IU puŝis ĝin.
Tio ĉi estas freneza. Multaj aferoj moviĝas per si mem. Certe estas baza fakto de fiziko ke ĉiuj aferoj moviĝas per si mem. Nur ŝanĝo de rapido bezonas kaŭzon kaj tio tute certe ne nepre estu 'iu'. Sugesti tion estas absurde, kaj evidente malvere.

Do, eble vi ne mensogas, sed tiam vi tutesimple ne komprenas la bazajn faktojn de la teorio. Vi povas nomi ĝin 'malnova' teorio kaj diri ke ĝi 'eksmodiĝis' sed tio tute ne estas la opinio de ĉiuj biologiistoj. Vi probable simple legas strangajn librojn.

antoniomoya (显示个人资料) 2013年10月17日下午5:53:36

Al tiuj kiuj diris ke mi mensogas, mi diras: ESTAS VI KIUJ MENSOGAS al legantoj de tiu ĉi fadeno, ĉar vi perfekte scias (aŭ devus scii) ke estas amaso da sciencistoj, defendantoj de la evoluad-teorio, kiuj agnoskas sincere ke tiu teorio havas gravajn fuŝojn. Iu ajn el vi povas trovi interrete seriozajn sciencajn artikolojn, bele rezonitaj, kiuj malvalidas la teorion de evoluado. Sufiĉas serĉi per Google. Vi malkovros, ekzemple, ke:

1º) Neniamaniere estas pruvite ke morta materio povu transformiĝi en vivanta materio per “natura evoluo”. Kiu diras la kontraŭon, mensogas.

2º) Neniam troviĝis, nenie, ĉiuj mezaj fosilioj inter iu speco kaj la sekvanta. Pluraj sciencistoj asertas ke oni NE trovis transirajn fosiliojn kiuj pruvu gradan organisman evoluadon.

3º) Kontraŭe, la vero estas ke oni NUR trovas grandajn subitajn saltojn inter iuj kaj aliaj specoj, sen transiraj aŭ mezaj formoj.

4º) La dua termodinamika leĝo disbatas la teorion de evoluado.

Kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Do, la ĉi-defendantoj de tiu teorio MENSOGAS al legantoj de tiu ĉi fadeno, ĉar ili kaŝas tiujn faktojn al forumanoj. La dirita teorio havas tiel grandajn truojn, ke ĝi dronas nehelpeble.

Hazardaj nepenseblaj mutacioj kiuj kondukas, unuj post la aliaj, REKTE al homo???
Blindaj kaj hazardaj mutacioj kiuj ĉiam igis antaŭeniri evoluon???
Ĉu ne ege strange?

La universo, produkto de hazardo? -Ne faru min rideti!
La vivo, produkto de hazardo? -Ne faru min ridi!
La homo, produkto de hazardo? -Ne faru min ridegi, mi petas!

Amike.

mihxil (显示个人资料) 2013年10月17日下午6:06:25

antoniomoya:
1º) Neniamaniere estas pruvite ke morta materio povu transformiĝi en vivanta materio per “natura evoluo”. Kiu diras la kontraŭon, mensogas.

2º) Neniam troviĝis, nenie, ĉiuj mezaj fosilioj inter iu speco kaj la sekvanta. Pluraj sciencistoj asertas ke oni NE trovis transirajn fosiliojn kiuj pruvu gradan organisman evoluadon.

3º) Kontraŭe, la vero estas ke oni NUR trovas grandajn subitajn saltojn inter iuj kaj aliaj specoj, sen transiraj aŭ mezaj formoj.

4º) La dua termodinamika leĝo disbatas la teorion de evoluado.

Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Ĉiuj 4 estas malveraj, kaj nur propagando de kreaĵistoj. Vi ne povas diri ke vi subtenas la teorion de evoluado aŭ ke vi komprenas ĝin kiam vi dissendas ĉi tiajn absurdaĵojn.

antoniomoya (显示个人资料) 2013年10月17日下午10:38:35

mihxil:Ĉiuj 4 estas malveraj, kaj nur propagando de kreaĵistoj. Vi ne povas diri ke vi subtenas la teorion de evoluado aŭ ke vi komprenas ĝin kiam vi dissendas ĉi tiajn absurdaĵojn.
Pardonu, sed viaj paroloj sonas kave. Vi ne plu estas kredinda.

Ne valoras la penon plu legi senĉese ke NUR vi pravas, kaj ke la cetera mondo estas malprava.

Se evoluo agus per provo kaj eraro, homo ankoraŭ estus aperonta sur la tera surfaco. Aŭ eble li neniam aperus...

Amike.

回到上端