닫힘
글 500개 까지.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
글쓴이: unpensador, 2012년 2월 7일
글: 821
언어: Esperanto
mihxil (프로필 보기) 2014년 1월 9일 오후 7:34:07
Lakiro:Viaj "argumentoj" estas iom strangaj.Kiel mi diris, mi eĉ ne donas argumentojn. Tio estus ridinda.
Lakiro:Ĉu post viaj bonaj vortoj mi devas aliĝi al darvinismo? Neniam!
Lakiro:Mi ne kredas ĝin, ĉar mi ne ricevis plenan respondon je gravaj demandoj.Do, malfermu bonan libron.
Lakiro: Por kredi la fabelon, mi devas ekvidi klarigon. Vi, bedaŭrinde nenion klarigis.Ne estas mia tasko. Estas la tasko de ĉiu bazlernejo informi pri la faktoj, kaj se vi volas pli profunde informiĝi, tiam ekzistas amaso da libroj.
Lakiro: Neniu povas klarigi, kie malaperis grupoj de antaŭaj populacioj. Pli perfektaj grupoj aperas kaj vivas plu. Ekzemple novaj bakterioj sub ago de antibiotikoj.Kiaj strangaj demandoj. La respondoj ŝajnas al mi tute evidentaj.
Lakiro:Simple forestas ĉefa pruvo - interŝtupoj!Tio ne estas vera, kaj aldone restas multaj aliaj evidentaĵoj. Vi povus ekzemple legi la mesaĝon de yyaann.
Estas ĉimpanzoj kaj homoj, sed forestas ĉimpanzohomoj.
erinja (프로필 보기) 2014년 1월 9일 오후 9:36:42
Lakiro:Kiu lingvo estas la "meza" paŝo inter la itala kaj la hispana? t.e. dum la evoluado de la lingvoj, kiu lingvo estas meza inter tiuj du? Mi ne vidas la ligon. Lingva evoluo evidente ne okazas, ĉar mi ne vidas la "hispan-italan", kiun oni parolis dum la lingvo evoluis de la hispana ĝis la itala. Ja tiu ligo mankas.... ĉu povus esti ke la lingvistoj mensogas?
Signifas, ke ĉiuj interŝtupoj (homosimioj) devas troviĝi nur en Afriko. T.e. evoluis homoj nur tie.
Lakiro (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오전 9:28:33
erinja:Tre interesa demando. Necesas ĝin nepre pridiskuti.Lakiro:Kiu lingvo estas la "meza" paŝo inter la itala kaj la hispana? t.e. dum la evoluado de la lingvoj, kiu lingvo estas meza inter tiuj du? Mi ne vidas la ligon. Lingva evoluo evidente ne okazas, ĉar mi ne vidas la "hispan-italan", kiun oni parolis dum la lingvo evoluis de la hispana ĝis la itala. Ja tiu ligo mankas.... ĉu povus esti ke la lingvistoj mensogas?
Signifas, ke ĉiuj interŝtupoj (homosimioj) devas troviĝi nur en Afriko. T.e. evoluis homoj nur tie.
pri lingvoj oni supozas
Mi ne estas lingvisto. Mi ne scias kia estas konekso inter evoluo de prahomo kaj lingvoj. Verŝajne ĉiuj lingvoj estas tre transformantaj sendepende de lokoj kaj de homoj. Estis iam Latino, poste aperis latinaj lingvoj. Tamen, kiel ni devas rilati al evoluo de homo kaj apero (malapero) de lingvoj? En nia epoko modernaj homoj perdas siajn lingvojn kaj akiras la novajn sen evoluo. Tie ĉi ni devas konsideri multajn historiajn procezojn, migradojn, militojn ktp. Iam granda popolo Ajnoj preskaŭ perdis sian gepatran lingvon kaj nun parolas japane. Lingvotransformiĝon tre influas multaj imperioj. Dum mallonga periodo povas aperi kaj malaperi pluraj lingvoj. Kiel koneksi tion? Kiel koneksi tiun ĉi procezon kun evoluo de homo? Mi ne scias. Tio ĉi estas tro rapida procezo. Multaj indianoj perdis siajn lingvojn. Multaj indianoj forgesis la keĉuan kaj parolas hispane, ekzemple. Kie ni vidas evoluon? Kion vi pensas pri tio ĉi?
Belmiro (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오전 10:13:58
erinja:Mi ne estas fakulo pri lingvoj sed mi kredas ke vi elektis malbonan ekzemplon por apogi la teorion de evoluado. Fakte mi pensas ke ĉiuj lingvoj havas “meza”n paŝon”. Koncernante la portugala, kiu estas mia denaska lingvo, ni trovas ne nur “meza”n paŝon sed ankaŭ pluraj paŝoj.Lakiro:Kiu lingvo estas la "meza" paŝo inter la itala kaj la hispana? t.e. dum la evoluado de la lingvoj, kiu lingvo estas meza inter tiuj du? Mi ne vidas la ligon. Lingva evoluo evidente ne okazas, ĉar mi ne vidas la "hispan-italan", kiun oni parolis dum la lingvo evoluis de la hispana ĝis la itala. Ja tiu ligo mankas.... ĉu povus esti ke la lingvistoj mensogas?
Signifas, ke ĉiuj interŝtupoj (homosimioj) devas troviĝi nur en Afriko. T.e. evoluis homoj nur tie.
erinja (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 2:22:47
Belmiro:Mi ne estas fakulo pri lingvoj sed mi kredas ke vi elektis malbonan ekzemplon por apogi la teorion de evoluado. Fakte mi pensas ke ĉiuj lingvoj havas “meza”n paŝon”. Koncernante la portugala, kiu estas mia denaska lingvo, ni trovas ne nur “meza”n paŝon sed ankaŭ pluraj paŝoj.La ekzemplo estas perfekta. La respondo estas ke ne estas meza paŝo inter la itala kaj la hispana. La hispana ne evoluis por fariĝi la itala (kaj male, ankaŭ ne). La latina -- komuna fontolingvo -- evoluis, kaj estas troveblaj tiuj mezaj paŝoj inter la latina kaj la itala, kaj ankaŭ inter la hispana kaj la itala. Same, ne estas utile serĉi ligon inter ĉimpanzoj kaj homoj, ĉar ĉimpanzoj ne evoluis por fariĝi homoj. Se oni akceptas la ekziston de evoluo, oni diras ke ne ĉimpanzoj fariĝis homoj (aŭ ke goriloj aŭ orangutanoj fariĝis homoj) -- oni diras ke ĉimpanzoj (goriloj, orangutanoj, ktp) kaj homoj venis de kompuna ancestro (la "latina" de la familio, laŭ la lingva analogio). Ne estas meza paŝo inter modernaj lingvoj, ĉar ili venis de komuna praulo; unu infano ne venis de dua infano, sed ambaŭ havas la samajn gepatrojn aŭ geavojn. Same, ne estas meza paŝo inter diversaj modernaj estaĵoj laŭ la evolua teorio, ĉar tiuj estaĵoj ne venis unu de la alia, sed de komuna praulo, kiu plej ofte ne plu ekzistas.
Estas plene via rajto ne kredi je evoluo. Sed estas mise pensi, ke kredantoj je evoluo kredas ke ĉimpanzoj fariĝis homoj, ĉar tio estas egale misa takso, kiel pensi ke la itala fariĝis la hispana.
ghibulo (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 3:48:39
- Se lingvoj estiĝus kaj pliboniĝus sen homoj, tiam ni povus ekzameni, kial latino evoluis por fariĝi la itala aŭ kial pralingvo estiĝis de simplaj sonoj - simile kiel kredantoj je evoluo strebas klarigi kreiĝo de vivo.
- Se homoj kaj animaloj estus iloj por Iu, kiu plibonigus kaj uzadus ilin ... Dio? Eksterteranoj?
Unua punkto estas absurda, dua kontraŭas al la teorio de Darwin
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Lakiro (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 4:45:35
Ni ne diras nome pri ĉimpanzoj en evoluo. Ni subkomprenas iujn primatojn. Darvin asertas, ke sen ĉia miksado homo devas en estonteco nepre metamorfozi je flugantan homon ekzemple. Aŭ li akiros kornojn. Memstare dum procezo de natura selektado.
mihxil (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 6:14:15
ghibulo:Miaopinie analogeco de lingvoevolucio kaj teorio de Darwin ne estas bona.Neniu analogo estas perfekta, sed la analogo inter specioj kaj lingvoj estas sufiĉe bona. Specioj, kiel lingvoj nur grade povas ŝanĝiĝi, alikaze ili ne plu povas funkcii. Specioj, kiel lingvoj povas branĉi. Tio verŝajne diversmaniere povas okazi, sed ekzemple kiam grupoj de la sama specio aŭ lingvo perdas internan kontakton.
Insisti ke por ke la analogo funkciu ke ambaŭ estu 'iloj' ne estas necese.
Lakiro (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 7:09:46
li evidente ne estas tute sentema por racio.Vi evidente estas infano, kiu perdis la cicumon kaj krias kaŭze de neniu vin legas kaj oponas. Racion ne havas tiu, por kiu ĝi estas malsana temo. Via intelekto similas la hundan. Vi konstante senkaŭze bojas.
Belmiro (프로필 보기) 2014년 1월 10일 오후 7:22:11
erinja:Estas plene via rajto ne kredi je evoluo.Jes, estas mia rajto, sed mi ne uzas ĝin. Verdire, mi kredas je evoluo, aŭ, pli bone dirite, al ŝanĝado.
mihxil:Kaj ankaŭ mi ne ŝtelas al iu ajn la rajton kredi je koboldoj eĉ se tiuj ornamas le teorion de la evoluado.
Same, ankaŭ estas onia plena rajto kredi je koboldoj...
Amike
Belmiro