Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od uživatele unpensador ze dne 7. února 2012

Příspěvky: 821

Jazyk: Esperanto

Matthieu (Ukázat profil) 14. ledna 2014 8:54:05

Ĉu vi vere kredas tion, kion vi skribas?

Mi certas, ke tiu paĝo jam aperis ĉi-fadene, sed bonvolu legi ĝin, se vi scipovas la anglan.

Duko (Ukázat profil) 14. ledna 2014 9:29:18

Eta rimarko: la fadeno temas pri la scienca teorio de evoluo. La vorto "darvinismo" estas konfuzanta, ĉu vi bonvole ĉesos uzi ĝin? Darvino estis grava homo kaj scienculo, sed li ne estis profeto kaj la teorio ne plu apartenas al li.

Lakiro (Ukázat profil) 14. ledna 2014 9:37:07

Mutusen:Ĉu vi vere kredas tion, kion vi skribas?

Mi certas, ke tiu paĝo jam aperis ĉi-fadene, sed bonvolu legi ĝin, se vi scipovas la anglan.
Kiu skribis tiun ĉi absurdon? Tio estas simple kombino de diversaj vortoj. Tiu ĉi babilaĵo nenion montras, pri kio mi jam skribis. Mi donis kelkajn demandojn en tiu fadeno, tamen ĉiuj "sciencistoj" anstataŭ respondo diris, ke nenion necesas aserti kaj pruvi. Mi decidis, ke iuj forimanoj ne scipovas defendi sian vidpunkton.
Tiaj frazoj min ne kontentigas. Kiam vi respondos je miaj demandoj plene disvolve, do ni daŭrigos nian disputon. Nun viaj referencoj kaj replikoj estas tre primitivaj.

Lakiro (Ukázat profil) 14. ledna 2014 9:47:54

Duko:Eta rimarko: la fadeno temas pri la scienca teorio de evoluo. La vorto "darvinismo" estas konfuzanta, ĉu vi bonvole ĉesos uzi ĝin? Darvino estis grava homo kaj scienculo, sed li ne estis profeto kaj la teorio ne plu apartenas al li.
Ĉu ateismo, kapitalismo, marksismo, leninismo, komunismo, maoismo ankaŭ estas ofendaj vortoj? Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?

mihxil (Ukázat profil) 14. ledna 2014 9:59:50

Lakiro:Via darvinismo estas bela fabelo por infanoj.
Do, pli malpli ĉiu biologisto estas infano? Ĉu vi povas konfirmi tion?

Duko (Ukázat profil) 14. ledna 2014 10:08:58

Lakiro:Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?
Ne. Kiel mi diris, Darvino ne estas profeto, kaj ne ekzistas kredo nomata darvinismo. Ne ĉio en la mondo similas religion.
Lakiro, vi menciis pli frue en ĉi tiu fadeno ke "Mem Darwin tre dubis pri siaj asertoj". Ĉi tie vi eraras. Se Darvino dubis aŭ ne tute ne kontribuas al
la valideco de la teorio de evoluo. En mia opinio, vi vidas lin kiel plua profeto en konkurenco kun la profeto de via religio, ĉar vi rigardas
mondon precipe de religia perspektivo. Mi ĝojus se vi klopodos uzi ankaŭ alian perspektivon (sen forlasi vian religion).
Do, ĉu vi volas paroli pri la teorio de evoluo, aŭ pri imaga "ismo" kiu "volas detrui vian religion"?

mihxil (Ukázat profil) 14. ledna 2014 11:20:46

Duko:Lakiro,...Ĉi tie vi eraras.
Mi dirus 'ĉi ĉie vi eraras'.

antoniomoya (Ukázat profil) 14. ledna 2014 11:51:57

Tio estas, ekde la komenco, "dialogo por surduloj" (kiel oni diras en Hispanujo). Kredu min, tiel estas.

Amike.

Lakiro (Ukázat profil) 14. ledna 2014 15:51:58

Duko:
Lakiro:Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?
Ne. Kiel mi diris, Darvino ne estas profeto, kaj ne ekzistas kredo nomata darvinismo. Ne ĉio en la mondo similas religion.
Lakiro, vi menciis pli frue en ĉi tiu fadeno ke "Mem Darwin tre dubis pri siaj asertoj". Ĉi tie vi eraras. Se Darvino dubis aŭ ne tute ne kontribuas al
la valideco de la teorio de evoluo. En mia opinio, vi vidas lin kiel plua profeto en konkurenco kun la profeto de via religio, ĉar vi rigardas
mondon precipe de religia perspektivo. Mi ĝojus se vi klopodos uzi ankaŭ alian perspektivon (sen forlasi vian religion).
Do, ĉu vi volas paroli pri la teorio de evoluo, aŭ pri imaga "ismo" kiu "volas detrui vian religion"?
Duko, pri kiu religio temas? Mi estas DUBANTO. Mi ne povas kredi je fantazia beletristiko.
Vi (defendantoj) ree kaj ree transigas nian disputon al mia persono. Tia maniero defendi darvinismon estas nekapableco diri pri la temo.
Mi tute ne juĝas vin persone. Mi juĝas pseŭdosciencon. En tia konduto estas mia forto! Via konduto montras vian malfortecon.
Amike!

Duko (Ukázat profil) 14. ledna 2014 17:43:08

Mi pardonpetas, viaj argumentoj tre similis al argumentoj uzataj de religiuloj (kiel ekzemple la anoj kaj apogantoj de Discovery Institute) kaj mi konkludis ke vi estas kredanto. Bonvolu pardoni al mi tiun eraron kaj komprenu ke ĝi estas normala en ĉi tiuj cirkonstancoj, mi havis kialojn por konkludi ke vi estas kristano (aŭ simila). Sed mi tute ne juĝis vin por via religia kredo (kiun mi nun scias ke vi ne havas).
Mi ankaŭ volas apogi sciencon kaj mi pensas ke scienco ĉiam venkos kontraŭ la pseŭdoscienco. La teorio de evoluo apartenas al scienco. "Darvinismo" estas imaga koncepto.

Zpět na začátek