Lukket
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
fra unpensador,2012 2 7
Meldinger: 821
Språk: Esperanto
Matthieu (Å vise profilen) 2014 1 14 08:54:05
Mi certas, ke tiu paĝo jam aperis ĉi-fadene, sed bonvolu legi ĝin, se vi scipovas la anglan.
Duko (Å vise profilen) 2014 1 14 09:29:18
Lakiro (Å vise profilen) 2014 1 14 09:37:07
Mutusen:Ĉu vi vere kredas tion, kion vi skribas?Kiu skribis tiun ĉi absurdon? Tio estas simple kombino de diversaj vortoj. Tiu ĉi babilaĵo nenion montras, pri kio mi jam skribis. Mi donis kelkajn demandojn en tiu fadeno, tamen ĉiuj "sciencistoj" anstataŭ respondo diris, ke nenion necesas aserti kaj pruvi. Mi decidis, ke iuj forimanoj ne scipovas defendi sian vidpunkton.
Mi certas, ke tiu paĝo jam aperis ĉi-fadene, sed bonvolu legi ĝin, se vi scipovas la anglan.
Tiaj frazoj min ne kontentigas. Kiam vi respondos je miaj demandoj plene disvolve, do ni daŭrigos nian disputon. Nun viaj referencoj kaj replikoj estas tre primitivaj.
Lakiro (Å vise profilen) 2014 1 14 09:47:54
Duko:Eta rimarko: la fadeno temas pri la scienca teorio de evoluo. La vorto "darvinismo" estas konfuzanta, ĉu vi bonvole ĉesos uzi ĝin? Darvino estis grava homo kaj scienculo, sed li ne estis profeto kaj la teorio ne plu apartenas al li.Ĉu ateismo, kapitalismo, marksismo, leninismo, komunismo, maoismo ankaŭ estas ofendaj vortoj? Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?
mihxil (Å vise profilen) 2014 1 14 09:59:50
Lakiro:Via darvinismo estas bela fabelo por infanoj.Do, pli malpli ĉiu biologisto estas infano? Ĉu vi povas konfirmi tion?
Duko (Å vise profilen) 2014 1 14 10:08:58
Lakiro:Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?Ne. Kiel mi diris, Darvino ne estas profeto, kaj ne ekzistas kredo nomata darvinismo. Ne ĉio en la mondo similas religion.
Lakiro, vi menciis pli frue en ĉi tiu fadeno ke "Mem Darwin tre dubis pri siaj asertoj". Ĉi tie vi eraras. Se Darvino dubis aŭ ne tute ne kontribuas al
la valideco de la teorio de evoluo. En mia opinio, vi vidas lin kiel plua profeto en konkurenco kun la profeto de via religio, ĉar vi rigardas
mondon precipe de religia perspektivo. Mi ĝojus se vi klopodos uzi ankaŭ alian perspektivon (sen forlasi vian religion).
Do, ĉu vi volas paroli pri la teorio de evoluo, aŭ pri imaga "ismo" kiu "volas detrui vian religion"?
mihxil (Å vise profilen) 2014 1 14 11:20:46
Duko:Lakiro,...Ĉi tie vi eraras.Mi dirus 'ĉi ĉie vi eraras'.
antoniomoya (Å vise profilen) 2014 1 14 11:51:57
Amike.
Lakiro (Å vise profilen) 2014 1 14 15:51:58
Duko:Duko, pri kiu religio temas? Mi estas DUBANTO. Mi ne povas kredi je fantazia beletristiko.Lakiro:Darvinismo estas kredfluo de parto de popolo. Ĉu ne?Ne. Kiel mi diris, Darvino ne estas profeto, kaj ne ekzistas kredo nomata darvinismo. Ne ĉio en la mondo similas religion.
Lakiro, vi menciis pli frue en ĉi tiu fadeno ke "Mem Darwin tre dubis pri siaj asertoj". Ĉi tie vi eraras. Se Darvino dubis aŭ ne tute ne kontribuas al
la valideco de la teorio de evoluo. En mia opinio, vi vidas lin kiel plua profeto en konkurenco kun la profeto de via religio, ĉar vi rigardas
mondon precipe de religia perspektivo. Mi ĝojus se vi klopodos uzi ankaŭ alian perspektivon (sen forlasi vian religion).
Do, ĉu vi volas paroli pri la teorio de evoluo, aŭ pri imaga "ismo" kiu "volas detrui vian religion"?
Vi (defendantoj) ree kaj ree transigas nian disputon al mia persono. Tia maniero defendi darvinismon estas nekapableco diri pri la temo.
Mi tute ne juĝas vin persone. Mi juĝas pseŭdosciencon. En tia konduto estas mia forto! Via konduto montras vian malfortecon.
Amike!
Duko (Å vise profilen) 2014 1 14 17:43:08
Mi ankaŭ volas apogi sciencon kaj mi pensas ke scienco ĉiam venkos kontraŭ la pseŭdoscienco. La teorio de evoluo apartenas al scienco. "Darvinismo" estas imaga koncepto.