Gesloten
Max. 500 berichten.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
door unpensador, 7 februari 2012
Berichten: 821
Taal: Esperanto
kaŝperanto (Profiel tonen) 14 januari 2014 18:40:25
antoniomoya (Profiel tonen) 14 januari 2014 18:54:12
kaŝperanto:Ĉu veras, ke ĉi tiu fadeno ankoraŭ daŭras?Vera, tute vera. Eĉ se vi malfacile povas kredi ĝin.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Amike.
mihxil (Profiel tonen) 14 januari 2014 19:54:39
Lakiro:Tia maniero defendi darvinismon estas nekapableco diri pri la temo.Tuj kiam iu diras ion enhavan al vi, vi tion ignoras aŭ simple ekmokas. Mi ekzemple pli malpli serioze respondis ion al vi, kaj tiam vi respondis ion tiom fian, ke tio estis forigita. Laŭ mia memoro vi ankaŭ ne reagis al la mesaĝo de yyaann. Vi povas sugesti ke vi volas diskuti pri la temo, sed tio unue evidente ne estas vera, kaj due donus al vi multe tro da estimo, ĉar starpunkto ke la tero havas 30 mil jarojn estas absurda, kaj ni ne povas havi seriozan diskuton, se vi tenas ion tiom kontraŭan kun pli malpli ĉiu koncerna fakto.
Sunjo (Profiel tonen) 14 januari 2014 19:55:53
Lakiro:trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadeno
Duko, pri kiu religio temas? Mi estas DUBANTO. Mi ne povas kredi je fantazia beletristiko.
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!sen komento
mihxil (Profiel tonen) 14 januari 2014 20:23:28
Sunjo:trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadenoTre ironie. Li nomas 'Darwinismon' beletriko, sed dume legas tro da von Däniken, kaj ŝajne eĉ prenas tion serioza.
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!sen komento
kaŝperanto (Profiel tonen) 14 januari 2014 21:43:11
mihxil:Ĉu vere? Ĉu ni havas pra-aliplanedanisto inter ni? Ĉu eblas?Sunjo:trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadenoTre ironie. Li nomas 'Darwinismon' beletriko, sed dume legas tro da von Däniken, kaj ŝajne eĉ prenas tion serioza.
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!sen komento
Kiel vi supozas la praaj aliplanedanoj estiĝis, Lakiro? Ĉu ili ankaŭ estis kreita de aliaj aliplanedanoj eĉ pli praaj?
Duko (Profiel tonen) 14 januari 2014 21:53:05
Paulinho (Profiel tonen) 15 januari 2014 16:42:42
Duko skribis: Nu, pri la aliplanedana origino de homoj mi iomete dubas.Mi ankaŭ. La fizika rilato de maso multiplikita per akcelo, kune kombinita kun interstelaj distancoj, povas porti interesajn pripensojn pri la malfacileco de tiu teorio.
Lakiro (Profiel tonen) 16 januari 2014 09:08:48
Paulinho:Nu, mi ankaŭ dubas pri la kosmaj vojaĝoj, kvankam lastaj sekretaj observoj permesas rigardi ĉi tiun version pli detale. Tre multaj deklaroj de astronaŭtoj kaj kosmonaŭtoj, sekretaj servoj turnas nian atenton. Evidente, ke ĉi tiuj homoj ankoraŭ ne fariĝis frenezuloj.Duko skribis: Nu, pri la aliplanedana origino de homoj mi iomete dubas.Mi ankaŭ. La fizika rilato de maso multiplikita per akcelo, kune kombinita kun interstelaj distancoj, povas porti interesajn pripensojn pri la malfacileco de tiu teorio.
Mi simple proponas iomete babili pri tio, se vi deziras.
Se iu volas kategorie refuti ĉi tiun version, do
bv ne nomi la version stulta. Ni tre nemulte scias pri nia galakcio. Mi ne altrudas ĉi tiun diskuton.
Via dubanto-interesanto. Amike.
mihxil (Profiel tonen) 16 januari 2014 10:15:39
Lakiro:Ni tre nemulte scias pri nia galakcio.Ni ankaŭ multe ja scias. Ni ekzemple scias ke la planedoj de la suno estas miljardoj da, ne miloj da jaroj aĝaj. Konsiderante ke vi ja kredas tion lastan, vi estas tute ne serioza kandidato por paroli pri ajna temo ĉi kampa.