前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

貼文者: unpensador, 2012年2月7日

訊息: 821

語言: Esperanto

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年1月14日下午6:40:25

Ĉu veras, ke ĉi tiu fadeno ankoraŭ daŭras?

antoniomoya (顯示個人資料) 2014年1月14日下午6:54:12

kaŝperanto:Ĉu veras, ke ĉi tiu fadeno ankoraŭ daŭras?
Vera, tute vera. Eĉ se vi malfacile povas kredi ĝin. ridulo.gif

Amike.

mihxil (顯示個人資料) 2014年1月14日下午7:54:39

Lakiro:Tia maniero defendi darvinismon estas nekapableco diri pri la temo.
Tuj kiam iu diras ion enhavan al vi, vi tion ignoras aŭ simple ekmokas. Mi ekzemple pli malpli serioze respondis ion al vi, kaj tiam vi respondis ion tiom fian, ke tio estis forigita. Laŭ mia memoro vi ankaŭ ne reagis al la mesaĝo de yyaann. Vi povas sugesti ke vi volas diskuti pri la temo, sed tio unue evidente ne estas vera, kaj due donus al vi multe tro da estimo, ĉar starpunkto ke la tero havas 30 mil jarojn estas absurda, kaj ni ne povas havi seriozan diskuton, se vi tenas ion tiom kontraŭan kun pli malpli ĉiu koncerna fakto.

Sunjo (顯示個人資料) 2014年1月14日下午7:55:53

Lakiro:
Duko, pri kiu religio temas? Mi estas DUBANTO. Mi ne povas kredi je fantazia beletristiko.
trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadeno
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!
sen komento

mihxil (顯示個人資料) 2014年1月14日下午8:23:28

Sunjo:trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadeno
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!
sen komento
Tre ironie. Li nomas 'Darwinismon' beletriko, sed dume legas tro da von Däniken, kaj ŝajne eĉ prenas tion serioza.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年1月14日下午9:43:11

mihxil:
Sunjo:trovita je paĝo 40 de tiu ĉi fadeno
Lakiro: Mi ne kredas al Darwin. Mi kredas teorion pri la veno de la aliplanedanoj antaŭlonge, pri kiuj memoras diversaj popoloj kaj triboj. Ni venis al Terglobo kiel homoj!
sen komento
Tre ironie. Li nomas 'Darwinismon' beletriko, sed dume legas tro da von Däniken, kaj ŝajne eĉ prenas tion serioza.
Ĉu vere? Ĉu ni havas pra-aliplanedanisto inter ni? Ĉu eblas?

Kiel vi supozas la praaj aliplanedanoj estiĝis, Lakiro? Ĉu ili ankaŭ estis kreita de aliaj aliplanedanoj eĉ pli praaj?

Duko (顯示個人資料) 2014年1月14日下午9:53:05

Nu, pri la aliplanedana origino de homoj mi iomete dubas.

Paulinho (顯示個人資料) 2014年1月15日下午4:42:42

Duko skribis: Nu, pri la aliplanedana origino de homoj mi iomete dubas.
Mi ankaŭ. La fizika rilato de maso multiplikita per akcelo, kune kombinita kun interstelaj distancoj, povas porti interesajn pripensojn pri la malfacileco de tiu teorio.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年1月16日上午9:08:48

Paulinho:
Duko skribis: Nu, pri la aliplanedana origino de homoj mi iomete dubas.
Mi ankaŭ. La fizika rilato de maso multiplikita per akcelo, kune kombinita kun interstelaj distancoj, povas porti interesajn pripensojn pri la malfacileco de tiu teorio.
Nu, mi ankaŭ dubas pri la kosmaj vojaĝoj, kvankam lastaj sekretaj observoj permesas rigardi ĉi tiun version pli detale. Tre multaj deklaroj de astronaŭtoj kaj kosmonaŭtoj, sekretaj servoj turnas nian atenton. Evidente, ke ĉi tiuj homoj ankoraŭ ne fariĝis frenezuloj.
Mi simple proponas iomete babili pri tio, se vi deziras.
Se iu volas kategorie refuti ĉi tiun version, do
bv ne nomi la version stulta. Ni tre nemulte scias pri nia galakcio. Mi ne altrudas ĉi tiun diskuton.
Via dubanto-interesanto. Amike.

mihxil (顯示個人資料) 2014年1月16日上午10:15:39

Lakiro:Ni tre nemulte scias pri nia galakcio.
Ni ankaŭ multe ja scias. Ni ekzemple scias ke la planedoj de la suno estas miljardoj da, ne miloj da jaroj aĝaj. Konsiderante ke vi ja kredas tion lastan, vi estas tute ne serioza kandidato por paroli pri ajna temo ĉi kampa.

回到上端