Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

от unpensador, 07 февруари 2012

Съобщения: 821

Език: Esperanto

troyshadow (Покажи профила) 11 февруари 2012, 15:37:41

miĥil:
Nur stultaĵoj do. Tute ne preneblas seriozaj. Evidente temas pri idioto.
siatempe Kopernik,Darvin,Ejnŝtejn kaj aliaj same ne akcepteblis por "mainstream"-aj sciencistoj.
ĉu vi kredas ke nun neeblas samaj grandaj mirindaj esploroj kiuj povus rekrei modernon sciencon?do ekzistas multaj nekompreneblaj kaj klarigindaj en mondo!

mihxil (Покажи профила) 11 февруари 2012, 16:27:47

troyshadow:
miĥil:
Nur stultaĵoj do. Tute ne preneblas seriozaj. Evidente temas pri idioto.
siatempe Kopernik,Darvin,Ejnŝtejn kaj aliaj same ne akcepteblis por "mainstream"-aj sciencistoj.
Tio tute ne estas same. Tiuj tri, kaj certe la lastaj du, estis rapide akceptitaj de la scienca komuno. Einstein estis agnoskita kiel granda teoriisto en nur kelkaj jaroj. Nur 15 jarojn post lia unua artikolo li estis mondfamulo.

Tio fakte bone montras ke tiu scienca mondo tute ne estas tiom rigida kiel vi ŝajnas voli sugesti. Ĉi tiuj revoluciaj ideoj ja estas akceptataj.

Sed tiu Michael Cremo estas tute neniel komparebla kun Darwin kaj Einstein. Tiu sugesto estas preskaŭ same idiota kiel Cremo mem.

troyshadow:ĉu vi kredas ke nun neeblas samaj grandaj mirindaj esploroj kiuj povus rekrei modernon sciencon?
Tio eblas, sed tio certe ne venas de frenezuloj kiel Cremo. Fakte 'moderna' scienco ne vere estis 'rekreita' de Darwin kaj Einstein. Pri Darwin eble eĉ eblas aserti ke kun li komenciĝis la tuta fako de biologio. Kaj Einstein klare troviĝis en la tradicio de fizikistoj de la 19a jarcento. Lia teorio estis inspirita de ekzemple la teorioj pri termodinamiko kaj pri elektromagnetismo de la 19-a jarcento. Liaj teorioj estis aldono, estis plibonigo al ekzistanta scienco, ne 'rekreo' .

unpensador (Покажи профила) 11 февруари 2012, 17:57:21

Ja mi legis plurajn librojn de ateistoj laj protestantoj kiuj diris ke la teorio estas tre dubebla kaj tute ne pruvita. Sed nun ni ne volas perdi pli da tempo pri tio "senĉesa rakonto" http://eo.wikipedia.org/wiki/La_senĉesa_rakonto . Eble alitage..

La teorio de la evoluo nur havas vere sciencan kernon, kiu estas kiu pruvas la microevoluo aŭ kion oni konas kiel la adapto de la specioj al la rimedo. Sed la macroevoluo, aŭ kiu specioj evoluas ĝis iĝi aliaj malsamaj specioj, estas mito kiu neniam estis pruvita, kvankam ĝi instruas sin kvazaŭ estis al li. Serioza kaj respondeca scienculo havos la kuraĝon kaj la honestecon rekoni ke fine la teorio de la evoluo de la specioj estas fakte filozofio al kiu oni estas donita glazuro de scienco. Karl Popper, la patro de la scienca metodo tiel asertis ĝin: "Atingis la konkludon ke la darwinismo ne estas teorio,sed programo de metafizika esploro."
http://www.iebcordoba.es/2010/10/evolucion-una-fil...

Mi pensas ke en la Katedralo de Kordobo http://www.foroxerbar.com/viewtopic.php?t=7539esti... pruntedonita ankaŭ
ĉambon por la diskutado eĉ ateistoj estis permisitaj, sed estis malakordo. Mi ne bone memoras kiam tio estis.memoras.

http://img42.imageshack.us/img42/8678/1fachadaocci...

Kaj mi jam estas satiĝita por hodiaŭ. Bonan vesperon.

Edu rido.gif

maratonisto (Покажи профила) 11 февруари 2012, 18:04:28

Homoj, kiuj ne akceptas la teorion de evolui, estas sciencaj infanoj. Laŭ mia sperto ili simple ne kapablas havi sciencan opinion kiel iuj homoj ne kapablas kompreni matematikon.

Evoluo ne estas io neprenebla, "nepruvebla". Ĝi iras antaŭ niaj okuloj. La bakteroj, kiuj kaŭzas malsanojn, tre rapide evoluas kaj igas rezistaj al antibiotikoj kaj aliaj rimedoj.
Kuracisto, kiu komprenas evoluon scias, ke oni ne devas interrompi la kuracadon kun antibiotikoj antaŭtempe ĉar tial evoluas rezistantaj stamoj. Malsanuloj, kiuj ne komprenas evoluon, interrompas la kuracadon.

Cetere, ekzistas homoj, kiuj ne kredas, ke viruso de aidozo ekzistas. Ili asertas, ke ne eblas infekto per transfuzo de sango, seksaj kontaktoj ktp, kaj ili kredas, ke kuracado de aidozo estas senutila. Tiel sensciemuloj faras multegan danĝeron.

AlfRoland (Покажи профила) 11 февруари 2012, 18:06:50

troyshadow (Покажи профила) 11 февруари 2012, 18:19:16

Fizikaj kaj biologiaj esploroj estas facile pruveblaj per observeblaj faktoj,kvankam Darvin nur diris ke verŝajne nuntempaj specioj disvolviĝis el la antaŭaj,sed temante pri historio kaj prahistorio ni nur povas kreadas teoriojn,ĉar de fosilioj eblas ricevi ne pli ol dekonon de materia kulturo,do pri komenco de vivo kaj pri komenco de esto de homa specio ekzistas nur teorioj,do mi preferas postuli elde sciencistaj kapoj ne plie ol elde Dioinspiritaj libroj.Verŝajne,ne indas kompreni ilin laŭvorte,sed kial endas kredi modernajn sciencistojn,kies pruvojn mi ne povas provi sed ne sanktulojn,kiujn mi ankaŭ ne povas pruvi,sed ili aspektas pli veremaj homoj ol iuj ajn sciencistoj?

mihxil (Покажи профила) 11 февруари 2012, 18:23:05

unpensador:la microevoluo [bla bla bla]
Multa 'mikroevoluo' kombinita estas 'makroevoluo'. Tiom simple estas. Ne ekzistas esenca distingo.

unpensador:Sed la macroevoluo, aŭ kiu specioj evoluas ĝis iĝi aliaj malsamaj specioj, estas mito kiu neniam estis pruvita,
neniam estis pruvita?! Kaj vi ankoraŭ eĉ asertas ke vi prilegis? La ignoreco dolorigas. Kio pri niaj genoj? Ĉu estas hazarde ke ni dividas ilin kun ĉiuj aliaj organismoj? Ĉu estas hazarde ke ni dividas eĉ ilin idente 98% kun ĉimpanzoj? Ĉu estas hazarde ke ni havas la precizajn samajn mutaciojn kiel ĉimpanzoj, kiuj distingas nin de goriloj? Aserti ke ne estas pruvita estas nur afero de religiaj fundamentistoj. Neniel rilatas al scienca kuraĝo.

troyshadow:,kvankam Darvin nur diris ke verŝajne nuntempaj specioj disvolviĝis el la antaŭaj
Darwin eĉ ne jam disponis pri tiuj molekulaj pruvoj. Ne estas multe inde ankoraŭ tro citi lin. Li vivis antaŭ jarcento kaj duono. Post li scienco aldonis multajn multajn multajn pliajn informojn.

Paulinho (Покажи профила) 11 февруари 2012, 19:42:37

Nur hodiaŭ mi vidas tian fadenon... Mi petas al ĉiuj permeson por opinii. Interesa: La problemo de la kreado de la mondo, prenata, oni povus diri, kontraŭe? Laŭ mi oni ne povas kredi je scienca teorio... Oni povas ekzameni ĝin kaj pesi ĝian desecon. Mi ne estas scientisto. Mi estas simpla instruisto en universitato. Sed oni scias ke malmultaj teorioj en homa historio havas tiel grandan akceptaĵon, en medio scienca. Ĉu tiom da scientistoj estas simple stultuloj? Mi estas kristana (katolika), kaj mi ne vidas kiel teorio de la evoluo povus kontraŭi la fidon je dio. Laŭ mi scienco, filozofio kaj fido estas tri malsamaj rigardoj al la mondo. {La kuiristo kaj la buĉejisto havas malsamajn rigardojn al la viando, kaj ambaŭ estas veraj}. La scienco priskribas la mondon, la filozofio ellaboras eblajn eksplikojn, kaj el la fido, ĉiuj kiuj kredas, kaj rekonas en la mondo, en la vivo ktp, la agadon de amema dio, dankas al dio tian donon. Laŭ mi, el la fido estas same se dio kreis la mondon en sestaga ago aŭ de okdek bilionoj da jaroj. Li(ŝi) faris (faras verdirante), en amo, per kaj por amo...

troyshadow (Покажи профила) 11 февруари 2012, 20:43:13

Mi tute konsentas.Nenio povas totale pruvi ne ekzisto nek neekzisto de Dio.
Ni povas nur esplori la mondon,sed Lia ekzisto estas ekstere de scienca sperto.

Tradukisto (Покажи профила) 11 февруари 2012, 20:54:23

sal.gif senkulpa.gif Miĥil: vi prijuĝas pri spiritismo. Sendube vi ne konas ĝin, tiam vi ne devas opinii tiel. Ĝi estas vera scienco, ankaŭ religio kaj filozofio. Nur legante la librojn vi povus opinii favore aŭ malfavore.

Обратно нагоре