Yugawe
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
ca, kivuye
Ubutumwa 821
ururimi: Esperanto
troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 15:37:41
miĥil:siatempe Kopernik,Darvin,Ejnŝtejn kaj aliaj same ne akcepteblis por "mainstream"-aj sciencistoj.
Nur stultaĵoj do. Tute ne preneblas seriozaj. Evidente temas pri idioto.
ĉu vi kredas ke nun neeblas samaj grandaj mirindaj esploroj kiuj povus rekrei modernon sciencon?do ekzistas multaj nekompreneblaj kaj klarigindaj en mondo!
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 16:27:47
troyshadow:Tio tute ne estas same. Tiuj tri, kaj certe la lastaj du, estis rapide akceptitaj de la scienca komuno. Einstein estis agnoskita kiel granda teoriisto en nur kelkaj jaroj. Nur 15 jarojn post lia unua artikolo li estis mondfamulo.miĥil:siatempe Kopernik,Darvin,Ejnŝtejn kaj aliaj same ne akcepteblis por "mainstream"-aj sciencistoj.
Nur stultaĵoj do. Tute ne preneblas seriozaj. Evidente temas pri idioto.
Tio fakte bone montras ke tiu scienca mondo tute ne estas tiom rigida kiel vi ŝajnas voli sugesti. Ĉi tiuj revoluciaj ideoj ja estas akceptataj.
Sed tiu Michael Cremo estas tute neniel komparebla kun Darwin kaj Einstein. Tiu sugesto estas preskaŭ same idiota kiel Cremo mem.
troyshadow:ĉu vi kredas ke nun neeblas samaj grandaj mirindaj esploroj kiuj povus rekrei modernon sciencon?Tio eblas, sed tio certe ne venas de frenezuloj kiel Cremo. Fakte 'moderna' scienco ne vere estis 'rekreita' de Darwin kaj Einstein. Pri Darwin eble eĉ eblas aserti ke kun li komenciĝis la tuta fako de biologio. Kaj Einstein klare troviĝis en la tradicio de fizikistoj de la 19a jarcento. Lia teorio estis inspirita de ekzemple la teorioj pri termodinamiko kaj pri elektromagnetismo de la 19-a jarcento. Liaj teorioj estis aldono, estis plibonigo al ekzistanta scienco, ne 'rekreo' .
unpensador (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 17:57:21
La teorio de la evoluo nur havas vere sciencan kernon, kiu estas kiu pruvas la microevoluo aŭ kion oni konas kiel la adapto de la specioj al la rimedo. Sed la macroevoluo, aŭ kiu specioj evoluas ĝis iĝi aliaj malsamaj specioj, estas mito kiu neniam estis pruvita, kvankam ĝi instruas sin kvazaŭ estis al li. Serioza kaj respondeca scienculo havos la kuraĝon kaj la honestecon rekoni ke fine la teorio de la evoluo de la specioj estas fakte filozofio al kiu oni estas donita glazuro de scienco. Karl Popper, la patro de la scienca metodo tiel asertis ĝin: "Atingis la konkludon ke la darwinismo ne estas teorio,sed programo de metafizika esploro."
http://www.iebcordoba.es/2010/10/evolucion-una-fil...
Mi pensas ke en la Katedralo de Kordobo http://www.foroxerbar.com/viewtopic.php?t=7539esti... pruntedonita ankaŭ
ĉambon por la diskutado eĉ ateistoj estis permisitaj, sed estis malakordo. Mi ne bone memoras kiam tio estis.memoras.
http://img42.imageshack.us/img42/8678/1fachadaocci...
Kaj mi jam estas satiĝita por hodiaŭ. Bonan vesperon.
Edu
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 18:04:28
Evoluo ne estas io neprenebla, "nepruvebla". Ĝi iras antaŭ niaj okuloj. La bakteroj, kiuj kaŭzas malsanojn, tre rapide evoluas kaj igas rezistaj al antibiotikoj kaj aliaj rimedoj.
Kuracisto, kiu komprenas evoluon scias, ke oni ne devas interrompi la kuracadon kun antibiotikoj antaŭtempe ĉar tial evoluas rezistantaj stamoj. Malsanuloj, kiuj ne komprenas evoluon, interrompas la kuracadon.
Cetere, ekzistas homoj, kiuj ne kredas, ke viruso de aidozo ekzistas. Ili asertas, ke ne eblas infekto per transfuzo de sango, seksaj kontaktoj ktp, kaj ili kredas, ke kuracado de aidozo estas senutila. Tiel sensciemuloj faras multegan danĝeron.
AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 18:06:50
troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 18:19:16
mihxil (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 18:23:05
unpensador:la microevoluo [bla bla bla]Multa 'mikroevoluo' kombinita estas 'makroevoluo'. Tiom simple estas. Ne ekzistas esenca distingo.
unpensador:Sed la macroevoluo, aŭ kiu specioj evoluas ĝis iĝi aliaj malsamaj specioj, estas mito kiu neniam estis pruvita,neniam estis pruvita?! Kaj vi ankoraŭ eĉ asertas ke vi prilegis? La ignoreco dolorigas. Kio pri niaj genoj? Ĉu estas hazarde ke ni dividas ilin kun ĉiuj aliaj organismoj? Ĉu estas hazarde ke ni dividas eĉ ilin idente 98% kun ĉimpanzoj? Ĉu estas hazarde ke ni havas la precizajn samajn mutaciojn kiel ĉimpanzoj, kiuj distingas nin de goriloj? Aserti ke ne estas pruvita estas nur afero de religiaj fundamentistoj. Neniel rilatas al scienca kuraĝo.
troyshadow:,kvankam Darvin nur diris ke verŝajne nuntempaj specioj disvolviĝis el la antaŭajDarwin eĉ ne jam disponis pri tiuj molekulaj pruvoj. Ne estas multe inde ankoraŭ tro citi lin. Li vivis antaŭ jarcento kaj duono. Post li scienco aldonis multajn multajn multajn pliajn informojn.
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 19:42:37
troyshadow (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 20:43:13
Ni povas nur esplori la mondon,sed Lia ekzisto estas ekstere de scienca sperto.
Tradukisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruhuhuma 2012 20:54:23
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)