Kio estas celo por la vivo?
貼文者: diogotux, 2012年11月1日
訊息: 211
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月29日上午7:50:59
hebda999:Nun anstataŭigu en via teksto la vorton "magneta kampo" per "la Dio" kaj relegu."La dio estas rekta rezulto de la trajtoj de kvantumelektrodinamiko."
Klare restus nur galimatioj.
hebda999:Vi nenion klarigisNe eblas en kelkaj frazoj klarigi kio estas magnetismo. Mi simple ripetas do ke ĝi estas rezulto de unu el la bazaj interagoj de naturo.
hebda999:Ni nur ĝin observas, mezuras kaj povas kalkuli ĝiajn ecojn per ia fizika teorio, sed la baza demando restas ĉiam nerespondita - kio ĝi estas?Kion pli oni povus deziri.... Oni cetere ne nur 'povas kalkuli ĝiajn ecojn'. Elektromagneta teorio ankaŭ donas ian bildon pri 'kio' ĝi fakte estus.
hebda999:De kie devenas fizikaj principoj?Neniu scias.
hebda999:Do, ni nenion scias kaj vi asertasKe ni ion ne scias tute ne signifas ke ni nenion scias. Via logiko estas erara.
hebda999:Ja vi vidas Ĝin ĉiu-loke, nur rigardu.Mi vidas ĝin neniuloke. Ĉio tute aspektus kvazaŭ ĝi estas per si mem kaj hazarde ekekzistinta. Kaj ni ankaŭ vidas multajn malbonaĵojn, kiuj neniel klarigeblas per iu 'dio'. La sola escepto povus esti tiuj naturkonstantoj kiuj ŝajnas esti iom 'precize ĝustaj'. Tio tamen ankoraŭ apenaŭ montras iun dion. Ja povus esti diversaj aliaj klarigoj, kiuj ĉiuj postulas multe malpli da miraklado.
Kial ekzemple eĉ infanoj povas ekhavi kanceron? Kiel mi vidu 'dion' tie? Kial ekzistas malsano, malsato, malriĉo? Kial ekzistas suferado entute? Tiuj aferoj estas en sendia mondo tute facile klariebla: Tiuj homoj estas tute simple malbonŝancaj. Sed dio estus respondenca pri la tuto, kaj li supozeble estus 'bona', kaj li tamen lasus tion okazi. Komplete sensencas. La 'dihipotezo' nur kreas novajn demandojn, kaj havas neniun klarigopovon. Ĝi klare estu malakceptata.
hebda999:ja tiu ĉi teorio ne kreas la realon, ĝi nur priskribas la realon pli aŭ malpli precize.Ne 'pli malpli' precize, sed ekstreme precize. Vidu ekzemple jene: testoj de kvantumelektrodinamiko (en la angla). Kaj ĝi faras pli ol nur kalkuli. Ĝi ankaŭ diras 'kio' estas la kampo. Ĝi estus elapera eco de interagaj virtualaj fotonoj.
futbalemulo (顯示個人資料) 2012年11月29日下午5:18:47
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月29日下午5:53:59
futbalemulo:kiel tio estas eble??Klare tio eblas se la dio estus sadisto.
hebda999 (顯示個人資料) 2012年11月30日上午9:32:32
mihxil:Ne taksu la Dion per viaj homaj kriterioj. La kruelaĵojn faras nur homoj, stultaj kaj fiaj.futbalemulo:kiel tio estas eble??Klare tio eblas se la dio estus sadisto.
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年11月30日上午10:53:22
hebda999:... kaj malbonaj, plene uzante sian libervolon.mihxil:Klare tio eblas se la dio estus sadisto.Ne taksu la Dion per viaj homaj kriterioj. La kruelaĵojn faras nur homoj, stultaj kaj fiaj...
Amike.
Dekker (顯示個人資料) 2012年11月30日下午3:44:23
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月30日下午3:52:13
hebda999:Do, mi komprenas ke la respondo je mia demando kial ankaŭ infanoj ekhavas kanceron estas ke tion kaŭzas la krualaĵoj de homoj.mihxil:Ne taksu la Dion per viaj homaj kriterioj. La kruelaĵojn faras nur homoj, stultaj kaj fiaj.futbalemulo:kiel tio estas eble??Klare tio eblas se la dio estus sadisto.
Absolute ridinde.
Altebrilas (顯示個人資料) 2012年11月30日下午4:51:14
Ni zorgu ek de nun pri naturo, aero, akvo, tero, bestoj, kreskaĵoj, (pra)civilizoj, vivmanieroj, lingvoj, kulturoj, aliaj homoj kaj iliaj klopodoj por plibonigi la vivon... Se ni ne faras tion, baldaŭ ni ege bedaŭros, ĉar ni ne plu povos retroiri.
mihxil (顯示個人資料) 2012年11月30日下午7:51:36
Altebrilas:Ne gravas kiel oni nomas la Kreaĵon, Dio aŭ Naturo. Tio kio gravas estas ne detrui ĝin antaŭ ol ĝin kompreni, aŭ almenaŭ antaŭ ol kompreni ĝian valoron.Jes. Tamen kompreni kiel ĝi reale funkcias, kaj kompreni ke ni tute mem kaj sen helpo respondecas pri ĝi, ja povas helpi pli bone konservi ĝin.
Altebrilas (顯示個人資料) 2012年11月30日下午9:00:15