目次へ

La virino estas pruvo de la amo de Dio

AllenHartwell,2014年5月23日の

メッセージ: 91

言語: Esperanto

Clarence666 (プロフィールを表示) 2014年5月25日 18:15:35

AllenHartwell:La virino estas pruvo de la amo de Dio
Dio ne ekzistas. ridulo.gif

AllenHartwell:Sed la virino estas pli bona. lango.gif
Faru seksosxalton. ridulo.gif

AllenHartwell (プロフィールを表示) 2014年5月25日 18:46:08

Clarence666:Dio ne ekzistas. ridulo.gif
Malprava. Vi estas in eraro. Sed la eklezio jam respondis al tio: http://www.vatican.va/archive/ccc_css/archive/cate... okulumo.gif

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年5月25日 20:14:39

Clarence666:Dio ne ekzistas.
Kiel vi povas aŭdace aserti tion?
Ĉu vi havas pruvon pri tio?
Aŭ temas nur pri simpla opinio via?

Amike.

mihxil (プロフィールを表示) 2014年5月26日 6:42:39

antoniomoya:
Clarence666:Dio ne ekzistas.
Kiel vi povas aŭdace aserti tion?
Ĉu vi havas pruvon pri tio?
Aŭ temas nur pri simpla opinio via?
Estas klare ke en ĉiuj tiuj diskutoj pri ĉi tiu temo, vi legis neniun vorton krom viajn proprajn, alikaze vi nun eble povus jam kompreni kiel oni povas aŭdace aserti tion.

bryku (プロフィールを表示) 2014年5月26日 6:51:20

Neniu povas pruvi la ekziston aŭ ne-ekziston de la Dio. Tio estas nur la afero de la kredo. Unuj kredas je la dia ekzisto, la aliaj kredas je la ne-ekzisto. La virino estas nur pruvo, ke ŝi efektive ekzistas. Oni ne kunigu tiun ĉi ekziston kun la aliaj.

mihxil (プロフィールを表示) 2014年5月26日 7:08:55

bryku:Neniu povas pruvi la ekziston aŭ ne-ekziston de la Dio. Tio estas nur la afero de la kredo.
Mi ne samopinias. Oni ne povas pruvi aŭ malpuvi ion tiom malbone difinitan, sed ja estas tre verŝajne ke ĉiu Dio estas kia ĉiu alia dio, kaj ekzistas nur en la homa menso. Ĉio estas tute kohera kun la ideo de Dio estas homa elpensaĵo. Ne estas ia egalpeza elekto, kiun oni krome tute sen pensado aŭ konsiderado faru. Kredado ne maldungas onin de iom da racio.

bryku (プロフィールを表示) 2014年5月26日 8:03:54

mihxil:Oni ne povas pruvi aŭ malpuvi ion tiom malbone difinitan, ...
Pruvu, ke la dio estas malbone difinita aŭ pruvu, ke eĉ per la plej bona difino de la dio oni nepre ne povas pruvi la ekziston de tiu.

Duko (プロフィールを表示) 2014年5月26日 9:46:25

La fadeno ne temas pri ekzisto de dioj, ni jam havas tiajn fadenojn, ĉu ne ridulo.gif ?. Ĝi diras ke (jam supozinte ke Dio ekzistas) la ekzisto de virinoj pruvas ke Dio amas ... ĉu la virojn? Ĉu la rilato inter Dio kaj virinoj tute gravas en tiu mondbildo? Ili estas ja same amindaj.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年5月26日 10:48:53

bryku:
mihxil:Oni ne povas pruvi aŭ malpuvi ion tiom malbone difinitan, ...
Pruvu, ke la dio estas malbone difinita aŭ pruvu, ke eĉ per la plej bona difino de la dio oni nepre ne povas pruvi la ekziston de tiu.
Amikoj, senutila diskuto. Ni ĉiuj jam scias tion.
Unuj preferas resti nur kun la sciencaj datumoj, kaj aliaj volas iri preter la scienco. Sed neniu povas pruvi ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Sekve, neniu devus precize aserti "Dio ne ekzistas".

Tamen, ¿de kie aperas la Realon, se antaŭ ĝi estis "nenio"?

Amike.

bryku (プロフィールを表示) 2014年5月26日 11:17:19

Ĉu vi ne vidas sarkasmon en tiu ĉi teksto? Proponi maleblaĵon estas same kiel proponi la finon de plua sencela diskutado.

Amike

Grzesiek

PS: Persone mi havas nenian sintenon pri la ekziston aŭ ne-ekziston de dioj, kaj fakte tio ĉi min entute ne interesas.

先頭にもどる