K vsebini

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

od morico, 06. avgust 2015

Sporočila: 206

Jezik: Esperanto

hilex (Prikaži profil) 19. avgust 2015 12:03:00

Mutusen:
La ĉina havas 85 vokalojn?
Eĉ pli ol 85. La ĉina havas ĝuste 140 vokalojn.

a, o, e, i, u, ü
ai, ao, ei, ia, iao, ie, iou, ou, ua, uai, ue, uei, uo
an, en, ian, in, uan, uan, uen, un
ang, eng, iang, ing, iong, ong, uang, ueng

Tiuj estas nedivideblaj vokaloj.

Entute 35.

Ĉiu el ili havas 4 tonojn.

Aldone tio estas nur putonghua kaj ne iu suda dialekto.

Vestitor (Prikaži profil) 19. avgust 2015 15:41:07

Armand6:
Vestitor:Se la Germana lingvo estus la mondlingvo kun la sama ĉeesto kaj familiareco (kaj necesa)
En tiu kazo, elitoj parolus germane, sed homoj de scienco, tekniko kaj kulturo parolus la multoble simplan lingvon, la angla. Ni simplaj homoj ne havas sufiĉan tempon por lerni genrojn, pluralformojn, surdajn literojn, deklinaciojn kaj konjugaciojn.
Mondo de fantazio.

bryku (Prikaži profil) 19. avgust 2015 16:54:09

Vestitor:
Armand6:
Vestitor:Se la Germana lingvo estus la mondlingvo kun la sama ĉeesto kaj familiareco (kaj necesa)
En tiu kazo, elitoj parolus germane, sed homoj de scienco, tekniko kaj kulturo parolus la multoble simplan lingvon, la angla. Ni simplaj homoj ne havas sufiĉan tempon por lerni genrojn, pluralformojn, surdajn literojn, deklinaciojn kaj konjugaciojn.
Mondo de fantazio.
Tiu Armand6 estas trolo, kiu nur celas inciti aliajn forumanojn. Li/ŝi skribas unu stultaĵon post la alia. Estas plej bone lin/ŝin ignori.

Armand6 (Prikaži profil) 19. avgust 2015 17:07:36

Vestitor:Mondo de fantazio.
Ĉu vi sciis ke ĉiuj rusaj nobeloj scipovis la anglan ekde almenaŭ la lasta triono de 19-a jarcento?
bryku:Li/ŝi skribas unu stultaĵon post la alia.
Ĝisnune nur vi skribis stultaĵojn pri la ĉina kaj pola.

bartlett22183 (Prikaži profil) 19. avgust 2015 17:57:39

Mi demandas al mi, ĉu "Armand6" estas la sama trolo (fojfoje "Elhana" ), kiu kalumnias esperanton en la tuta interreto kaj ĝenerale faras, ke li/ŝi iĝas ĝenaĵo.

Fenris_kcf (Prikaži profil) 19. avgust 2015 18:03:08

Nu, oni povas lukri monon per profesia trolado. Ĉinio, Rusio, Usono kaj diversaj aliaj ŝtatoj pagas por uloj kiel Armand, kiuj laŭ-ideologie trolas ĉiutage en ĉiuj flankoj de la interreto.

bryku (Prikaži profil) 19. avgust 2015 18:12:31

Vere? Al Armand6 ne decas iu mono, ĉar lia/ŝia agado estas nur kompatinda. Povra ulo.

Matthieu (Prikaži profil) 19. avgust 2015 20:07:00

bartlett22183:Mi demandas al mi, ĉu "Armand6" estas la sama trolo (fojfoje "Elhana" ), kiu kalumnias esperanton en la tuta interreto kaj ĝenerale faras, ke li/ŝi iĝas ĝenaĵo.
Certe estas li, lia stilo estas rekonebla. Tamen li kutime faras tion angle, mi tre surpriziĝas vidi lin skribi Esperante.

Nu, almenaŭ tio estas pruvo, ke inter esperantoparolantoj troviĝas ĉiaj homoj - eĉ homoj, kiuj malamas Esperanton!

Armand6 (Prikaži profil) 19. avgust 2015 20:23:03

Mutusen:Certe estas li, lia stilo estas rekonebla.
Vi estas paranojulo. En rusaj forumoj oni Biserov-on sin imagas, en USonaj -- Elhana-on...
Ĉu vi iom instruiĝis pri la ĉina?

bryku (Prikaži profil) 19. avgust 2015 20:55:51

Mutusen:
bartlett22183:Mi demandas al mi, ĉu "Armand6" estas la sama trolo (fojfoje "Elhana" ), kiu kalumnias esperanton en la tuta interreto kaj ĝenerale faras, ke li/ŝi iĝas ĝenaĵo.
Certe estas li, lia stilo estas rekonebla. Tamen li kutime faras tion angle, mi tre surpriziĝas vidi lin skribi Esperante.

Nu, almenaŭ tio estas pruvo, ke inter esperantoparolantoj troviĝas ĉiaj homoj - eĉ homoj, kiuj malamas Esperanton!
Min tio ne mirigas: "Ekkonu la lingvon de via malamiko". Sed ne timiĝu, lia kono de Esperanto ne estas profunda kaj granda.

Nazaj na začetek