Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
از piotrek92, 2 مارس 2008
پستها: 219
زبان: Esperanto
sinjoro (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 9:31:05
Fuzzy:Vi diras "ridinda opinio pri la protekto"? Ĉu subite mortigitaj dormintaj virinoj kaj infanoj ridigas vin?Ne misskribu mian eldiron. Nenie mi diris ke morto min ridigas. Nur ke naivega estas homo, kiu kredas je ridindaj argumentoj de rusa registaro ataki sendependan, najbaran landon, kies limojn akceptis internacia komunumo kaj UN kaj kion tiu ĉi komunumo ne permesos ŝanĝi.
Fuzzy:Ne ĉiam diras veron. Sed ĉu via Komsomolskaja Pravda pli kredindas ol Reuters? Laŭ mi ne
Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Plie, agado de Rusujo influi situacion en Kartvelujo fiaskas - Saakaŝvili gajnas pli kaj pli da apogo kaj enlande, kaj ekster ĝi. Do, la sola afero kiu restis estas kompreneble bombadi kartvelajn urbojn.
Fuzzy (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 13:51:20
sinjoro:De kie vi scias pri Ĉeĉenio? De kavkaz.org?Fuzzy:Ĉeĉenio en demokrata Rusujo jam de multaj jaroj estas pereigata - fakte perfektas tiu protekto
Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fuzzy (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 14:05:12
sinjoro:Rusaj trupoj ne rompas la pacgardistan mandaton de UN, ĉu vi scias tion?
Ne misskribu mian eldiron. Nenie mi diris ke morto min ridigas. Nur ke naivega estas homo, kiu kredas je ridindaj argumentoj de rusa registaro ataki sendependan, najbaran landon, kies limojn akceptis internacia komunumo kaj UN kaj kion tiu ĉi komunumo ne permesos ŝanĝi.
sinjoro:Do vi scias, ke oni mensogas al vi, sed vi eĉ ne provas serĉi veron, male, vi disvastigas la trompon. Bonege.
Fuzzy:Ne ĉiam diras veron. Sed ĉu via Komsomolskaja Pravda pli kredindas ol Reuters? Laŭ mi ne
Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?
sinjoro:Tio estas la mensogo. Eĉ du mensogoj. Rusio ne intencis konkeri Kartvelion, kaj rusaj trupoj ne bombadas civilulojn.
Plie, agado de Rusujo influi situacion en Kartvelujo fiaskas - Saakaŝvili gajnas pli kaj pli da apogo kaj enlande, kaj ekster ĝi. Do, la sola afero kiu restis estas kompreneble bombadi kartvelajn urbojn.
Fuzzy (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 19:04:56
Terurĉjo:La situacioj estas absolute malsimilaj, Terurĉjo, ĉu vi komprenas nenion?
Ĉu ne ŝajnas al kritikantoj, ke nuntempa situacio estas la sama?
Se la Imperio de Bono bombas iun, tio estas "defendo de Demokratio", kaj ne gravas kiom da civiluloj ĝi mortigas.
Sed se la Imperio de Malbono savis iun de morto, tio ĉiuokaze estas "kruela agresio", kaj ne gravas, ĉu ĝiaj agoj estas laŭleĝaj aŭ ne.
Kiu estas Imperio de Malbono decidas ankaŭ la Imperio de Bono, kompreneble.
Dozorca (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 19:35:43
Dozorca (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 19:54:33
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
piotrek92 (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 21:20:33
Fuzzy:Mi klarigu, Imperion de Bono mi ankaŭ ne ŝatas, akcioj en Irako, Kosovo, Afganio ne estis bonaj kaj rajtaj.Terurĉjo:La situacioj estas absolute malsimilaj, Terurĉjo, ĉu vi komprenas nenion?
Ĉu ne ŝajnas al kritikantoj, ke nuntempa situacio estas la sama?
Se la Imperio de Bono bombas iun, tio estas "defendo de Demokratio", kaj ne gravas kiom da civiluloj ĝi mortigas.
Sed se la Imperio de Malbono savis iun de morto, tio ĉiuokaze estas "kruela agresio", kaj ne gravas, ĉu ĝiaj agoj estas laŭleĝaj aŭ ne.
Kiu estas Imperio de Malbono decidas ankaŭ la Imperio de Bono, kompreneble.
Sed, rusoj ne devas fari saman, kion faris Usono. Por ekzemplo mi ne estas murdisto nur tial, ke iu estas murdisto...
Rusio kaj Usono estas du imperioj. Nune mi ne scias kiu estas Bona kaj kiu Malbona. Vero estas nun ke ambaŭ imperioj devas fari tion, por ke nia mondo estus pli bona...
Hispanio (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008، 21:48:57
En ĉi tiu forumo oni demandas, ĉu Rusio iĝas maldemokrata.
Sed mi demandas: Kiu lando, sur la tuta mondo, estas demokrata?
Usono faris militon neleĝan kontraŭ Irako; Irako havis diktatorecon.
Rusio militas kontraŭ Gruzio.
En Ĉinujo ne estas esprima libereco.
En multe da afrikaj landoj oni ne povas vivi pro iliaj despotaj reĝimoj.
Mi ne volas dividi opiniojn nek kaŭzi malamikecojn. Mi nur volas montri la realecon.
Ĉi tiu mondo estas malsana.
Kaj vi, ne riproĉu Rusion. Riproĉu la guberniestrojn (Bush, Sarkozy, Merkel, Medvédev, k.t.p.), la ministrojn, ĝenerale la tutajn homojn, kiuj deturnas la rigardon kaj kiuj faras nenion por ŝanĝi la mondon. Unu vorto, unu ago, iu ajn afero povas ŝanĝi la mondon. Se iu ajn guberniestro dirus "Sufiĉe! Ĉi tio ne povas daŭrigi tiel. Sufiĉe da armiloj, sufiĉe da teruro, sufiĉe da militoj, k.t.p.", tio povus esti revo farita realaĵo.
Sed la povo blindigas la homojn.
NOTO: mi vidas ke piotrek92 antaŭiĝis min.
Dozorca (نمایش مشخصات) 15 اوت 2008، 5:45:53
Dozorca (نمایش مشخصات) 15 اوت 2008، 9:06:56
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)