לתוכן העניינים

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

של piotrek92, 2 במרץ 2008

הודעות: 219

שפה: Esperanto

sinjoro (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 09:31:05

Fuzzy:Vi diras "ridinda opinio pri la protekto"? Ĉu subite mortigitaj dormintaj virinoj kaj infanoj ridigas vin?
Ne misskribu mian eldiron. Nenie mi diris ke morto min ridigas. Nur ke naivega estas homo, kiu kredas je ridindaj argumentoj de rusa registaro ataki sendependan, najbaran landon, kies limojn akceptis internacia komunumo kaj UN kaj kion tiu ĉi komunumo ne permesos ŝanĝi.

Fuzzy:
Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?
Ne ĉiam diras veron. Sed ĉu via Komsomolskaja Pravda pli kredindas ol Reuters? Laŭ mi ne ridulo.gif

Plie, agado de Rusujo influi situacion en Kartvelujo fiaskas - Saakaŝvili gajnas pli kaj pli da apogo kaj enlande, kaj ekster ĝi. Do, la sola afero kiu restis estas kompreneble bombadi kartvelajn urbojn.

Fuzzy (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 13:51:20

sinjoro:
Fuzzy:
Ĉu laŭ vi tio ke osetoj volas aliĝi la Rusion kaj Saakaŝvili volegas aliĝi NATOn estas bona kialo por lasi tutan popolon esti pereigita?
Ĉeĉenio en demokrata Rusujo jam de multaj jaroj estas pereigata - fakte perfektas tiu protekto ridulo.gif
De kie vi scias pri Ĉeĉenio? De kavkaz.org? ridulo.gif Kio estas malbona kun Ĉeĉenio nun?

Fuzzy (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 14:05:12

sinjoro:
Ne misskribu mian eldiron. Nenie mi diris ke morto min ridigas. Nur ke naivega estas homo, kiu kredas je ridindaj argumentoj de rusa registaro ataki sendependan, najbaran landon, kies limojn akceptis internacia komunumo kaj UN kaj kion tiu ĉi komunumo ne permesos ŝanĝi.
Rusaj trupoj ne rompas la pacgardistan mandaton de UN, ĉu vi scias tion?
sinjoro:
Fuzzy:
Ĉu vi vere kredas ke amaskomunikiloj diras veron? Ĉu vi aŭdis pri falsaj fotografaĵoj de Reuters pri "vunditaj kartvelaj civiluloj"?
Ne ĉiam diras veron. Sed ĉu via Komsomolskaja Pravda pli kredindas ol Reuters? Laŭ mi ne ridulo.gif
Do vi scias, ke oni mensogas al vi, sed vi eĉ ne provas serĉi veron, male, vi disvastigas la trompon. Bonege.
sinjoro:
Plie, agado de Rusujo influi situacion en Kartvelujo fiaskas - Saakaŝvili gajnas pli kaj pli da apogo kaj enlande, kaj ekster ĝi. Do, la sola afero kiu restis estas kompreneble bombadi kartvelajn urbojn.
Tio estas la mensogo. Eĉ du mensogoj. Rusio ne intencis konkeri Kartvelion, kaj rusaj trupoj ne bombadas civilulojn.

Fuzzy (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 19:04:56

Terurĉjo:
Ĉu ne ŝajnas al kritikantoj, ke nuntempa situacio estas la sama?
La situacioj estas absolute malsimilaj, Terurĉjo, ĉu vi komprenas nenion?
Se la Imperio de Bono bombas iun, tio estas "defendo de Demokratio", kaj ne gravas kiom da civiluloj ĝi mortigas.
Sed se la Imperio de Malbono savis iun de morto, tio ĉiuokaze estas "kruela agresio", kaj ne gravas, ĉu ĝiaj agoj estas laŭleĝaj aŭ ne.
Kiu estas Imperio de Malbono decidas ankaŭ la Imperio de Bono, kompreneble.

Dozorca (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 19:35:43

Mi pensas,ke tutcerte "Sinjoro" ricevas tiu informoj de USA!hihi!!!

Dozorca (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 19:54:33

Li ne estas kredita sal.gif

piotrek92 (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 21:20:33

Fuzzy:
Terurĉjo:
Ĉu ne ŝajnas al kritikantoj, ke nuntempa situacio estas la sama?
La situacioj estas absolute malsimilaj, Terurĉjo, ĉu vi komprenas nenion?
Se la Imperio de Bono bombas iun, tio estas "defendo de Demokratio", kaj ne gravas kiom da civiluloj ĝi mortigas.
Sed se la Imperio de Malbono savis iun de morto, tio ĉiuokaze estas "kruela agresio", kaj ne gravas, ĉu ĝiaj agoj estas laŭleĝaj aŭ ne.
Kiu estas Imperio de Malbono decidas ankaŭ la Imperio de Bono, kompreneble.
Mi klarigu, Imperion de Bono mi ankaŭ ne ŝatas, akcioj en Irako, Kosovo, Afganio ne estis bonaj kaj rajtaj.

Sed, rusoj ne devas fari saman, kion faris Usono. Por ekzemplo mi ne estas murdisto nur tial, ke iu estas murdisto...

Rusio kaj Usono estas du imperioj. Nune mi ne scias kiu estas Bona kaj kiu Malbona. Vero estas nun ke ambaŭ imperioj devas fari tion, por ke nia mondo estus pli bona...

Hispanio (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2008, 21:48:57

Unu afero.

En ĉi tiu forumo oni demandas, ĉu Rusio iĝas maldemokrata.

Sed mi demandas: Kiu lando, sur la tuta mondo, estas demokrata?

Usono faris militon neleĝan kontraŭ Irako; Irako havis diktatorecon.

Rusio militas kontraŭ Gruzio.

En Ĉinujo ne estas esprima libereco.

En multe da afrikaj landoj oni ne povas vivi pro iliaj despotaj reĝimoj.

Mi ne volas dividi opiniojn nek kaŭzi malamikecojn. Mi nur volas montri la realecon.

Ĉi tiu mondo estas malsana.

Kaj vi, ne riproĉu Rusion. Riproĉu la guberniestrojn (Bush, Sarkozy, Merkel, Medvédev, k.t.p.), la ministrojn, ĝenerale la tutajn homojn, kiuj deturnas la rigardon kaj kiuj faras nenion por ŝanĝi la mondon. Unu vorto, unu ago, iu ajn afero povas ŝanĝi la mondon. Se iu ajn guberniestro dirus "Sufiĉe! Ĉi tio ne povas daŭrigi tiel. Sufiĉe da armiloj, sufiĉe da teruro, sufiĉe da militoj, k.t.p.", tio povus esti revo farita realaĵo.

Sed la povo blindigas la homojn.

NOTO: mi vidas ke piotrek92 antaŭiĝis min.

Dozorca (הצגת פרופיל) 15 באוגוסט 2008, 05:45:53

Hispano,estas multaj demokrata landoj,sed demando ĉu ili Ŝajnis egzameno en servoj de la homarojn.

Dozorca (הצגת פרופיל) 15 באוגוסט 2008, 09:06:56

Lau mia opinio Saakaszvili senkatenigis tiu aventuro ankau por pliforti sian ĝis nuna malforta pozicion en Gruzio.Ne estas enigmon,ke li,kaj lia registra kompanio estas fortakorumpoj,kaj batalo estas bona preteksto por tio ŝanĝi,kaj fermi la buŝon de opozicion.Estas tre ebla,ke Saakaszwili dekomenco agadas en interkompreniĝo kun USA. rideto.gif

לראש הדף