Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
by piotrek92, March 2, 2008
Messages: 219
Language: Esperanto
Fuzzy (User's profile) August 15, 2008, 2:34:52 PM
La demando estas "Ĉu Rusio iĝas maldemokrata?". Mi opinias ke JES, Rusio iĝas maldemokrata. Kaj mi kulpigas Usonon pri tiu malagrabla afero. Se ne agoj de Usono, ni certe loĝus en multe pli libera lando.
Mikaelo (User's profile) August 15, 2008, 6:40:38 PM
piotrek92:Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Fuzzy (User's profile) August 16, 2008, 8:32:24 AM
Mikaelo:Male -- per tio Pollando iĝas tre demokrata!piotrek92:Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Ja demokrataj landoj estas tiuj, kiuj entute subtenas la Imperion de Bono. La popolan volon tio ABSOLUTE ne koncernas.
piotrek92 (User's profile) August 16, 2008, 11:58:14 AM
Mikaelo:Mi neniam diris ke Pollando estas demokrata. Pollando daŭre lernas kiel esti demokrata, post komunismo ne estas facile iĝi vere demokrata lando. Tio, ke mi kritikas Rusion, ne signifas ke mi ne scipovas kritiki mian landon.piotrek92:Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Do, iu demandu pro kio mi temon de Rusio startigis. Temo pri maldemokrateco en Pollando ne estus vere interesema. Pollando maldemokrata aŭ demokrata, tio ne estas vere grava pensante pri la tuta mondo.
Tamen, demokrateco en Rusio estas gravega afero por tuta mondo.
Fuzzy (User's profile) August 16, 2008, 3:09:39 PM
piotrek92:Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?
Tamen, demokrateco en Rusio estas gravega afero por tuta mondo.
Antaŭe mi pensis ke reĝimo en iu lando koncernas nur la popolon de la tiu lando -- ĉu la vivo estas oportuna, sekura, ĉu la homoj havas eblecon de memevoluo, ktp.
davidwelsh (User's profile) August 16, 2008, 4:13:24 PM
Fuzzy:Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?Ĉar iuj konsideras sin homo kaj mondcivitano unue, kaj naciano due. Se aliaj homoj devas vivi mallibere en maldemokrata lando, tiu persone ne koncernas min malpli ol se temus pri homoj en mia propra lando.
Kiel Martin Luther King diris:
"Maljusteco ie minacas justecon ĉie."
Fuzzy (User's profile) August 16, 2008, 7:02:10 PM
davidwelsh:Pardonu min, sed laŭ mi tio estas tre stulta opinio.Fuzzy:Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?Ĉar iuj konsideras sin homo kaj mondcivitano unue, kaj naciano due. Se aliaj homoj devas vivi mallibere en maldemokrata lando, tiu persone ne koncernas min malpli ol se temus pri homoj en mia propra lando.
Kiel Martin Luther King diris:
"Maljusteco ie minacas justecon ĉie."
Justeco kaj demokratio ne estas aritmetikaj demandoj, kie 2+2 ĉiam estas 4. Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi. Iu en forega lando en alia flanko de la globuso ne povas decidi, ĉu mia popolo fartas bone aŭ malbone. Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
Laŭ mi estas nur unu gravega afero -- internacia juro, UN. Ĉio alia ("justeco", "demokratio", ktp en ies kompreno kaj trakto) estas perforto, trompo kaj hipokrito celantaj tutmondan hegemonion.
RiotNrrd (User's profile) August 16, 2008, 8:54:17 PM
Fuzzy:Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi.Jes, estas vere.
Sed, iam, iuj popoloj mem ne povas decidi, sed anstataŭe armilitaj homoj decidas por ili. Kio devus okazi tiam? Ĉu la mondo devus ignori tiujn popolojn?
davidwelsh (User's profile) August 16, 2008, 10:18:01 PM
Fuzzy:Pardonu min, sed laŭ mi tio estas tre stulta opinio.Kompreneble mi pardonas
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Fuzzy:Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi. Iu en forega lando en alia flanko de la globuso ne povas decidi, ĉu mia popolo fartas bone aŭ malbone.Mi tute konsentas. Mi ne volis diri ke Rusujo, aŭ iu ajn alia lando nepre havu la Eŭropan aŭ Nordamerikan demokratan sistemon. Laŭ mi, la grava universala afero estas ke homajn rajtojn respektas. Se ne, mi opinias ke mi tute rajtas enŝovi mia nazon...
Fuzzy (User's profile) August 17, 2008, 7:25:37 AM
mi ripetu -- la justeco ne estas universala leĝo kiel aritmetiko. La vivo estas multe pli malsimpla afero. Konsentu ke la islama justeco treege diferencas de la kristana!
Do, la ĉefa demando estas -- kiu devas decidi ĉu la justeco rompiĝas en iu lando? Mi respondu -- la politikistoj decidas, la politikistoj de la plej forta lando. Ĉu ili estas senflugilaj anĝeloj, celantaj nur idealoj, aŭ ili ĉiam celas iujn praktikajn, eĉ malpurajn, celojn? Respondu mem.
Per bonaj intencoj infero estas pavimita.
"Homaj rajtoj" kune kun la mensogemaj amaskomunikiloj nun estas la armilo en la informa milito.
Do, "lukto por justeco" estas nur "rajto de la plej forta".
Laŭ mi la sola vera justeco kaj demokratio estas nur kiam la homoj mem decidas ĉiujn demandojn koncernantajn ilin.