До змісту

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

від piotrek92, 2 березня 2008 р.

Повідомлення: 219

Мова: Esperanto

Fuzzy (Переглянути профіль) 15 серпня 2008 р. 14:34:52

Mi pensas ke ni iom deflankiĝis de la temo.
La demando estas "Ĉu Rusio iĝas maldemokrata?". Mi opinias ke JES, Rusio iĝas maldemokrata. Kaj mi kulpigas Usonon pri tiu malagrabla afero. Se ne agoj de Usono, ni certe loĝus en multe pli libera lando.

Mikaelo (Переглянути профіль) 15 серпня 2008 р. 18:40:38

piotrek92:
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?

Fuzzy (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 08:32:24

Mikaelo:
piotrek92:
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?
Male -- per tio Pollando iĝas tre demokrata!
Ja demokrataj landoj estas tiuj, kiuj entute subtenas la Imperion de Bono. La popolan volon tio ABSOLUTE ne koncernas.

piotrek92 (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 11:58:14

Mikaelo:
piotrek92:
Pola registaro faras tion, kion plejmulto de poloj ne volas. Same estas kun usonaj raketoj en Pollando. Plejmulto de poloj ne volas tion.
Oni anoncis hodiau, ke la pola registaro tamen decidis pozitive pri usonaj raketoj. Do, ĉu ankaŭ Pollando iĝas maldemokratia?
Mi neniam diris ke Pollando estas demokrata. Pollando daŭre lernas kiel esti demokrata, post komunismo ne estas facile iĝi vere demokrata lando. Tio, ke mi kritikas Rusion, ne signifas ke mi ne scipovas kritiki mian landon.

Do, iu demandu pro kio mi temon de Rusio startigis. Temo pri maldemokrateco en Pollando ne estus vere interesema. Pollando maldemokrata aŭ demokrata, tio ne estas vere grava pensante pri la tuta mondo.
Tamen, demokrateco en Rusio estas gravega afero por tuta mondo.

Fuzzy (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 15:09:39

piotrek92:
Tamen, demokrateco en Rusio estas gravega afero por tuta mondo.
Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?
Antaŭe mi pensis ke reĝimo en iu lando koncernas nur la popolon de la tiu lando -- ĉu la vivo estas oportuna, sekura, ĉu la homoj havas eblecon de memevoluo, ktp.

davidwelsh (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 16:13:24

Fuzzy:Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?
Ĉar iuj konsideras sin homo kaj mondcivitano unue, kaj naciano due. Se aliaj homoj devas vivi mallibere en maldemokrata lando, tiu persone ne koncernas min malpli ol se temus pri homoj en mia propra lando.

Kiel Martin Luther King diris:

"Maljusteco ie minacas justecon ĉie."

Fuzzy (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 19:02:10

davidwelsh:
Fuzzy:Kial demokrateco en Rusio estas gravega afero por aliaj landoj?
Ĉar iuj konsideras sin homo kaj mondcivitano unue, kaj naciano due. Se aliaj homoj devas vivi mallibere en maldemokrata lando, tiu persone ne koncernas min malpli ol se temus pri homoj en mia propra lando.

Kiel Martin Luther King diris:

"Maljusteco ie minacas justecon ĉie."
Pardonu min, sed laŭ mi tio estas tre stulta opinio.
Justeco kaj demokratio ne estas aritmetikaj demandoj, kie 2+2 ĉiam estas 4. Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi. Iu en forega lando en alia flanko de la globuso ne povas decidi, ĉu mia popolo fartas bone aŭ malbone. Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
Laŭ mi estas nur unu gravega afero -- internacia juro, UN. Ĉio alia ("justeco", "demokratio", ktp en ies kompreno kaj trakto) estas perforto, trompo kaj hipokrito celantaj tutmondan hegemonion.

RiotNrrd (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 20:54:17

Fuzzy:Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi.
Jes, estas vere.

Sed, iam, iuj popoloj mem ne povas decidi, sed anstataŭe armilitaj homoj decidas por ili. Kio devus okazi tiam? Ĉu la mondo devus ignori tiujn popolojn?

davidwelsh (Переглянути профіль) 16 серпня 2008 р. 22:18:01

Fuzzy:Pardonu min, sed laŭ mi tio estas tre stulta opinio.
Kompreneble mi pardonasokulumo.gif

Fuzzy:Ĉiu popolo devas mem decidi, kian reĝimon ĝi volas havi. Iu en forega lando en alia flanko de la globuso ne povas decidi, ĉu mia popolo fartas bone aŭ malbone.
Mi tute konsentas. Mi ne volis diri ke Rusujo, aŭ iu ajn alia lando nepre havu la Eŭropan aŭ Nordamerikan demokratan sistemon. Laŭ mi, la grava universala afero estas ke homajn rajtojn respektas. Se ne, mi opinias ke mi tute rajtas enŝovi mia nazon...

Fuzzy (Переглянути профіль) 17 серпня 2008 р. 07:25:37

Karaj davidwelsh, RiotNrrd,
mi ripetu -- la justeco ne estas universala leĝo kiel aritmetiko. La vivo estas multe pli malsimpla afero. Konsentu ke la islama justeco treege diferencas de la kristana!
Do, la ĉefa demando estas -- kiu devas decidi ĉu la justeco rompiĝas en iu lando? Mi respondu -- la politikistoj decidas, la politikistoj de la plej forta lando. Ĉu ili estas senflugilaj anĝeloj, celantaj nur idealoj, aŭ ili ĉiam celas iujn praktikajn, eĉ malpurajn, celojn? Respondu mem.
Per bonaj intencoj infero estas pavimita.
"Homaj rajtoj" kune kun la mensogemaj amaskomunikiloj nun estas la armilo en la informa milito.
Do, "lukto por justeco" estas nur "rajto de la plej forta".
Laŭ mi la sola vera justeco kaj demokratio estas nur kiam la homoj mem decidas ĉiujn demandojn koncernantajn ilin.

Назад до початку