去目錄頁

kiel vi tradukus brexit al esperanto?

cromañon, 2016年5月14日

讯息: 6

语言: Esperanto

cromañon (显示个人资料) 2016年5月14日下午8:57:31

Kiel vi tradukus brexit al esperanto?

Rujo (显示个人资料) 2016年5月14日下午9:14:17

Ĉu brit-eliro; brit-elmigro; briteliro; britelmigro ?!

cromañon (显示个人资料) 2016年5月15日上午9:10:45

Rujo:Ĉu brit-eliro; brit-elmigro; briteliro; britelmigro ?!
Kion vi opinias pri breliro?

Kirilo81 (显示个人资料) 2016年5月15日上午11:57:24

cromañon:
Rujo:Ĉu brit-eliro; brit-elmigro; briteliro; britelmigro ?!
Kion vi opinias pri breliro?
Vortfandaĵoj estas tre ofte uzataj en la angla, sed ili ne apartenas al la E-a gramatiko, lezante la bazan principon de senŝanĝaj morfemoj.

Sen plia kunteksto vortoj kiel "briteliro" ne estas kompreneblaj, prefere oni uzu komence iun pli enhavan esprimon kiel "eksiĝo de UR el EU" (ne nur de Britujo), kiun oni povas poste mallongigi al "EU-eksiĝo" aŭ eĉ nur "la eksiĝo".

Clarence666 (显示个人资料) 2016年5月15日下午1:00:39

cromañon:Kiel vi tradukus brexit al Esperanto?
BReliro aux BRelfugxo. Sekvas GRelfugxo kaj CXelfugxo kaj ... . Nia Euxropo neniigxos antaux enkonduki komunan lingvon malgajo.gif

Konkludo: politikistoj (precipe la dekstrekstremaj) estas fasxistoj.

cromañon (显示个人资料) 2016年5月15日下午1:21:11

Kirilo81:
cromañon:
Rujo:Ĉu brit-eliro; brit-elmigro; briteliro; britelmigro ?!
Kion vi opinias pri breliro?
Vortfandaĵoj estas tre ofte uzataj en la angla, sed ili ne apartenas al la E-a gramatiko, lezante la bazan principon de senŝanĝaj morfemoj.

Sen plia kunteksto vortoj kiel "briteliro" ne estas kompreneblaj, prefere oni uzu komence iun pli enhavan esprimon kiel "eksiĝo de UR el EU" (ne nur de Britujo), kiun oni povas poste mallongigi al "EU-eksiĝo" aŭ eĉ nur "la eksiĝo".
ŝajnas ke brexit sonas kiel anglaj vortoj brake kaj exit, do rompo kaj eliro kaj samtempe br signifas britujo. do la korekta traduko estus "britujo rompas kaj eliras", sed brexit estas mallongigo, do ni devus fari similan mallongigon kiu estus uzebla en esperantaj rondoj. mi pensas ke "brompo" kaj "breksiĝo" ankaŭ estus bonaj alternativoj.

回到上端