Kwa maudhui

Esperanto ne estas neŭtrala

ya Alkanadi, 27 Novemba 2016

Ujumbe: 41

Lugha: Esperanto

Roch (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 4:45:49 asubuhi

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 11:03:29 asubuhi

Esperanto certe estas solvo por la tutmonda interkomunikado. krome ĝi apartenas egale al la tuta mondo, jen estas la nekontestebla esperanta neŭtraleco.

Grown (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 11:36:12 asubuhi

Vinisus:krome ĝi apartenas egale al la tuta mondo, jen estas la nekontestebla esperanta neŭtraleco.
Nepersekute, mi ne komprenas tion.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 2:19:12 alasiri

Grown:
Vinisus:krome ĝi apartenas egale al la tuta mondo, jen estas la nekontestebla esperanta neŭtraleco.
ne?
Nepersekute, mi ne komprenas tion.
"Also it belongs equally to the whole world, there you have the incontestable Esperanto neutrality."

Ne estas tro malfacile, ĉu ne?

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 2:24:54 alasiri

Grown:
Vinisus:krome ĝi apartenas egale al la tuta mondo, jen estas la nekontestebla esperanta neŭtraleco.
Nepersekute, mi ne komprenas tion.
Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel ... homo.

juangarciadelrio (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2016 8:15:36 alasiri

Kompreneble , Esperanto ne estas tute neŭtrala. Nek estas ĝi perfekta. Por azianoj estas pli malfacile lerni ĝin ol por eŭropanoj. Tio estas vero.Sed...

Se vi pensas tiel, kaj pro tio vi NE volas lerni Esperanton, ne gravas. Vi povas lerni kaj uzi la anglan (aŭ la francan aŭ iu ajn lingvon ). Ĉar la tuta mondo scias ke la angla ( aŭ la franca, ktp ) estas perfekta lingvo. Kaj ke la angla estas tute neŭtrala lingvo.

Bonan sorton.

Grown (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2016 4:31:36 asubuhi

Vinisus:
Grown:
Vinisus:krome ĝi apartenas egale al la tuta mondo, jen estas la nekontestebla esperanta neŭtraleco.
Nepersekute, mi ne komprenas tion.
Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel ... homo.
Ne. Homoj normale estas pli inteligenta ol bovo. Ankaŭ se vi diras tion, almenaŭ diri tion dece kaj diru, "Tiom ĝi stultas, kiom homo stultas."

Roch (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2016 10:47:08 alasiri

Tio estas simila al Lafontaine fablojn ...
Kiu donas al ni moraloj kun parolante bestoj.

phi500ac (Wasifu wa mtumiaji) 12 Januari 2017 3:32:45 asubuhi

Kara Abengo.

Multaj esperantistoj diras, ke oni rajtas krei vortojn en Esperanto laŭ sia lingva kutimo. Oni ankaŭ rajtas prononci laŭ sia denaska lingvo. Ekzemple, ĉinoj povas uzi tonojn por indiki la emfazan silabon. La "ro" estas tre malcila sono por prononci, ne nur por la ĉinoj, sed ankaŭ por japanoj kaj por usonanoj. Tial vi povas prononci la literon ro, kiel vi prononcas ĝi en rénmínbì (人民币). Usonano prononcos tiun literon kiel en la vorto "run".

Do mi pensas, ke ĉino povas diri akvomaniston (水手), anstataŭ maristo aŭ ŝipano. Mi rimarkis, ke usonanoj kreas multajn vortojn, laŭ sia nacia lingvo. Ekzemple, olda, trista, kaj tiel plu. Kial la ĉinoj ne elpensas vortojn, kiel elektraparolilon (电话), manaŭdimaŝinon (手机) kaj flugmaŝinon (飞机)? Vi povas eĉ krei sufikson por maŝino, ekzemple, ĝio (Jī). Tiel oni havos flugĝio, manaŭdiĝio, kaj tiel plu. Pensu tiel: se la maŝino estas fabrikata en Ĉinio, Japanio aŭ Tajvano, oni rajtas doni ĉinan devenan nomon al ĝi. Eble kun la Japana prononco por eviti la tonoj.

Faru tion, memorigu tricent esperantajn radikojn, kaj kombinu tiujn radikojn laŭ ĉinaj reguloj por formi vortojn. Vi ankaŭ povas uzi la ĉinan sintakson. Se vi diros al mi "Ĉu vi bonas?" (你好吗), tio sonos pli bone ol "Kiel vi fartas?" Simile, ŭenmuŝo (蚊蚋) sonas pli bone ol "kulo".

Grown (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2017 2:03:30 alasiri

phi500ac:Kara Abengo.

Ĉu tio estas ia ajn reformo?

Kurudi juu