Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-25 19:31:55

eurimaco:Jes, certe mi kredas je Dio. Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.
Tre inteligenta argumento, kiu nepre devas konvinki ĉiujn nekredantojn!! ploro.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-25 20:32:35

rosto:Almenaŭa Milanda
Mi ne aprobas al la -a finaĵoj ĉi tie!

alfred14 (Montri la profilon) 2008-novembro-26 06:01:54

Iĉo:
eurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.
Ridinda.
mi kredas je mi
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?
rido.gif

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-26 10:13:21

AlfRoland:
nikko: Neniigi subjektivajn sentojn de kredantojn? Pruvi ke Dio ne ekzistas?
Nikko, ne estas tasko de ateisto pruvi ke dio ne ekzistas. Kiam sciencisto ekhavas teorion estas lia tasko pruvi ke la teorio validas. Same, estas tasko de kredantoj pruvi la ekziston de iliaj dioj. Se Dio estas subjektiva sento de kredanto mi akceptas la ekziston de Dio. Sed ankaŭ kredo je ogroj, fantomoj, koboldoj ktp estas subjektivaj sentoj de kredantoj. Tiajn fenomenojn ni kutime nomigas "superstiĉo" aŭ "halucino". Senkritika kredo povas esti tre danĝera ĉar estas facile al senskrupuloj manipuli tiajn homojn. Mi jam antaŭe skribis pri murdo ene de kristana eklezio en Svedio.
Estus dezirinde ke kredantoj unuiĝu pri kio ESTAS dio.
Kial kredantoj unuigu difinon de Dio? Kial kredantoj ion pruvu? Kredo ne estas scienco, nek religio estas scienco. Kial vi egaligas tiujn du okupojn de homoj? Ĉu ankaŭ artistoj devas ion pruvi? Religio kaj kredado estas ne pli ol okupo, kulturo, tradicio. Ĝi ne pretedas esti ideale logika. Vi parolas denaskan lingvon, kaj sekvas tradiciojn de via popolo (mi ne certas, sed evidente vi sekvas ilin laŭ via gusto). Sed neniu kulpigas vin ke lingvo via estas nelogika en kelkaj okazoj kaj tradicioj estas neraciaj.

Mi ne komprenas kial oni emas mezuri religion kaj kredon per scienca mezurilo. Mi, kiel kredanto, tute ne volas kongruigi mian imagon pri Dio kun iu. Estas mia persona prefero. Tute same kiel estas via persona prefero elekti muzikon por aŭskulti. Estas ĉia de klasiko ĝis repo.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-26 11:06:07

alfred14:
Iĉo:
eurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.
Ridinda.
mi kredas je mi
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?
rido.gif
Vi miksas signifojn de la ideoj. La vorto "kredi" havas signifon kaj religian (scii-esperi ke iu ne pruvita aĵo vere ekzistas) kaj tute simplan (esperi je efektivigo, je sukceso, je ebleco ktp.)

alfred14 (Montri la profilon) 2008-novembro-26 14:40:44

sinjoro:
alfred14:
Iĉo:
eurimaco:Nur la frenezuloj ne kredas je Dio.
Ridinda.
mi kredas je mi
ĉu mi estas frenezulo? aŭ simple mi estas humana?
rido.gif
Vi miksas signifojn de la ideoj. La vorto "kredi" havas signifon kaj religian (scii-esperi ke iu ne pruvita aĵo vere ekzistas) kaj tute simplan (esperi je efektivigo, je sukceso, je ebleco ktp.)
ne, ne
mi ne miksas la signifion
mi kredas je mi, kiel vi eble kredas je dio
mi estas vere frenezulo kaj neseriozulo
lango.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2008-novembro-26 15:32:22

Mi kredas je vivo.
Mi kredas je vi, kiun mi ankoraŭ ne konas.
Mi kredas je mi mem, ĉar iam mi estos ĉiuj aĵoj, kiujn mi amas.
Luis Cernuda, hispana poeto.

rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-26 15:58:30

Nikko, tiel longe kiel via Dio nur estas por persona uzo, vi tute pravas. Neniu rajtas postuli de vi ian definon de via Dio. Sed se vi emas enmerkatigi vian kredon, produktoinformo nepre estas bezonata, pro tio ke klientoj povu kompari vian oferton kun aliaj similaj kaj ke ili sciu kie plendi se via produkto ne plenumas ĉiujn promesojn donitajn.
Problemo estas ke kredantoj grupiĝas en eklezioj kreante dogmarojn, kiujn oni pretendas ke ĉiuj obeu. Mi plurfoje menciis kio estas skribite en Biblio (Eliro 35:2) pri laboro dum la sepa tago. Ankaŭ, tiaj dogmaroj pekigas tute neofendajn kondutojn. Senkritika kredo ebligas cerbolavadon, vidu mian rakonton pri okazaĵoj en sveda loko Knutby. Pastro tie, sukcese instigis naivan knabinon mortpafi la pastran edzinon.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-26 19:25:27

Azulreal:Mi kredas je .. hispana poeto.
Tio memorigas mn pri diro de la pasinta Izraela ĉefministrino, Golda Meir. Oni demandis al ŝi, ĉu ŝi kredis je Dio. Ŝi respondis, "Mi kredas je la juda popolo, kaj la juda popolo kredas je Dio!"
rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-26 19:49:15

En rakonto de sveda verkisto Albert Engström, fiŝkaptisto Mandus per sia boato transportu pastron al insulo je longa distanco de la bordo.
Mandus rakontas:

Kaj li komencis kraĉi kaj ŝaŭmi. Jes, tio estas, la maro.

- Ĉu estas danĝere, Mandus?
- Ne la pastro estas pli sekura ĉi tie ol en la predika katedro.
- Jes, mi fidas je vi Mandus!!
- Kaj mi fidas je la Sinjoro!

Kiu pli forte kredis??

Reen al la supro