Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Postitused: 644
Keel: Esperanto
josell (Näita profiili) 12. detsember 2008 22:04.47
Rodrigoo:Kristanismo estis nur ekskuzo por lukti; ne kialo. Hodiaŭ ekzistas aliaj ekskuzoj, kiujn vi ŝajne ne kritikas.danafuchs:Mi ne scias ĉu Dio ekziti...Sed ĝis kiam tio estas ja bona? Kristnasko estis entute fuŝita, ankaŭ ka Kristmorto. Ankaŭ pro tradicioj oni pensas ke bezonas aŭtomobilon, ankaŭ pro tradicio mi bezonas cigaredon post la tagmanĝo, ankaŭ pro tradicioj junuloj veturas ebriitaj, pro tradicioj kaj religiecoj oni mortigas ktp. La tradicioj ne estis faritaj pro kredo, sed pro neceso, neceso kiun ĉia sistemo bezonas por kontroli la personaron.
sed mi opinas, ke religio estas bone afero. Homoj uzas religio por ekspliki okazaĵo, kiu ili ne povas compreni. Kaj ĝi donas espero al ili.
Plie mi pensas ke la tradicio konekta kun religio estas importante por multej homoj.
ezk. Kirstnasko. Multej homoj ne festi ĉar ili estas kreditoroj, sed ĉar ili ŝatas la tradicio kaj ili volas pasigi kelke tagoj kun homoj ili ŝatas.
Sammondane,
Ĥod
Tamen, la veraj kialoj pri lukto estas la moneco kaj politiko; sed neniu kritikas tiujn aĵojn, ĉu?
rosto (Näita profiili) 14. detsember 2008 1:48.15
josell:Mi opinias ke la karmo estas la juĝo de la Dio.Laŭ ideo karmo estas mekanismo, ne ies juĝo.
--
Ĉu Dio estas juĝisto? Kia blasfemo! Kiu do estas advokato?

josell (Näita profiili) 16. detsember 2008 5:30.14
rosto:Ne ĉiu havas la saman opinion pri la "karmo".josell:Mi opinias ke la karmo estas la juĝo de la Dio.Laŭ ideo karmo estas mekanismo, ne ies juĝo.
rosto (Näita profiili) 16. detsember 2008 5:51.05
Estas interese: se Dio juĝas, ĉu Dio faras tion laŭ ia devo, aŭ ĉu eble Dio volas tion fari?
-Se Dio devas juĝi, kiu devigis Dion fari tion?
-Se Dio juĝas ĉar Dio volas tion fari, ĉu eble unun fojon Dio juĝas, alian fojon Dio ne juĝas, ĉar alian fojon Dio plu ne volas juĝi?
borja (Näita profiili) 16. detsember 2008 9:44.56
Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaon pri dio, Dio, dieco, dioj aŭ kio ajn kacaĵo.
Dio ne ekzistas, ĝi estas nur mensa fantaziaĵo de iuj kredemuloj ne havantaj kapablon pensi kaj agi per si mem kaj pro tio bezonas iuspecan aŭtoritaton super si.
Bonvolu ne plu gurdi.
rosto (Näita profiili) 16. detsember 2008 10:16.36
borja:Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaonSe ĉi tio ne plaĉas al vi, ne legu plu. Estas simple, ĉu ne?
Alia varianto: pruvu, ke ĉi tia blablablao estas sensenca. Ja ekzistas seriozaj temoj ligitaj al ekzisto aŭ neekzisto de Dio. Ekzemple, temo pri eŭtanazio (laŭvola mortigo pro ega sufero) kaj ankaŭ aliaj temoj.
sinjoro (Näita profiili) 16. detsember 2008 11:12.40
borja:Ĉu vi ne pensas, ke ĉiu kredanto povas same diri: "ĉesu tiun ĉi blablablaon ĉar ja oni pruvis multfoje ke Dio ekzistas"? Tial ĝi ne estas sencela, ĉar laŭ esploroj tamen plejparto de nia homaro je ia ajn superpotenco kredas.
Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaon pri dio, Dio, dieco, dioj aŭ kio ajn kacaĵo.
Dio ne ekzistas, ĝi estas nur mensa fantaziaĵo de iuj kredemuloj ne havantaj kapablon pensi kaj agi per si mem kaj pro tio bezonas iuspecan aŭtoritaton super si.
borja (Näita profiili) 16. detsember 2008 12:04.38
La fakto ke plejmultaj homoj havas samajn ideojn neniel validigas tiujn ideojn. La multnombreco de kredantoj estas nenia pruvo de ekzisto de Dio. Mensogo ne fariĝas vero pro tio ke la plejmulto kredas ĝin.
sinjoro (Näita profiili) 16. detsember 2008 12:15.24
borja:Laŭ mia scio la ekzisto de Dio neniam estis science pruvita. Iu kredanto certe respondus al mi dirante ke lia neekzisto ankaŭ ne estis pruvita, tamen ne ĉio nepruvebla signifas ke ĝi ekzistas.Ekzakte, kaj vidu: vi daŭre diskutas ĉi-fadene
La fakto ke plejmultaj homoj havas samajn ideojn neniel validigas tiujn ideojn. La multnombreco de kredantoj estas nenia pruvo de ekzisto de Dio. Mensogo ne fariĝas vero pro tio ke la plejmulto kredas ĝin.

borja (Näita profiili) 16. detsember 2008 12:33.41
Mi volis iomete provoki kaj vidi la reagojn, ĉar mi enuis. Mi sincere pardonpetas.
Vi plenrajtas daŭrigi tiun ĉi saĝoplenan, riĉigan, prilumigan kaj diecan fadenon.