Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od cursbenicassim, 26 sierpnia 2008

Wpisy: 644

Język: Esperanto

josell (Pokaż profil) 12 grudnia 2008, 22:04:47

Rodrigoo:
danafuchs:Mi ne scias ĉu Dio ekziti...

sed mi opinas, ke religio estas bone afero. Homoj uzas religio por ekspliki okazaĵo, kiu ili ne povas compreni. Kaj ĝi donas espero al ili.

Plie mi pensas ke la tradicio konekta kun religio estas importante por multej homoj.

ezk. Kirstnasko. Multej homoj ne festi ĉar ili estas kreditoroj, sed ĉar ili ŝatas la tradicio kaj ili volas pasigi kelke tagoj kun homoj ili ŝatas.
Sed ĝis kiam tio estas ja bona? Kristnasko estis entute fuŝita, ankaŭ ka Kristmorto. Ankaŭ pro tradicioj oni pensas ke bezonas aŭtomobilon, ankaŭ pro tradicio mi bezonas cigaredon post la tagmanĝo, ankaŭ pro tradicioj junuloj veturas ebriitaj, pro tradicioj kaj religiecoj oni mortigas ktp. La tradicioj ne estis faritaj pro kredo, sed pro neceso, neceso kiun ĉia sistemo bezonas por kontroli la personaron.

Sammondane,
Ĥod
Kristanismo estis nur ekskuzo por lukti; ne kialo. Hodiaŭ ekzistas aliaj ekskuzoj, kiujn vi ŝajne ne kritikas.

Tamen, la veraj kialoj pri lukto estas la moneco kaj politiko; sed neniu kritikas tiujn aĵojn, ĉu?

rosto (Pokaż profil) 14 grudnia 2008, 01:48:15

josell:Mi opinias ke la karmo estas la juĝo de la Dio.
Laŭ ideo karmo estas mekanismo, ne ies juĝo.
--
Ĉu Dio estas juĝisto? Kia blasfemo! Kiu do estas advokato? rido.gif

josell (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 05:30:14

rosto:
josell:Mi opinias ke la karmo estas la juĝo de la Dio.
Laŭ ideo karmo estas mekanismo, ne ies juĝo.
Ne ĉiu havas la saman opinion pri la "karmo".

rosto (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 05:51:05

Nu, jes, pri karmo oni povas opinii ne same, vi pravas. Krome, temas ja pri Dio, ne pri karmo.

Estas interese: se Dio juĝas, ĉu Dio faras tion laŭ ia devo, aŭ ĉu eble Dio volas tion fari?
-Se Dio devas juĝi, kiu devigis Dion fari tion?
-Se Dio juĝas ĉar Dio volas tion fari, ĉu eble unun fojon Dio juĝas, alian fojon Dio ne juĝas, ĉar alian fojon Dio plu ne volas juĝi?

borja (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 09:44:56

Kiel longan sinsekvon da sensencaĵoj oni devas legi?

Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaon pri dio, Dio, dieco, dioj aŭ kio ajn kacaĵo.

Dio ne ekzistas, ĝi estas nur mensa fantaziaĵo de iuj kredemuloj ne havantaj kapablon pensi kaj agi per si mem kaj pro tio bezonas iuspecan aŭtoritaton super si.

Bonvolu ne plu gurdi.

rosto (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 10:16:36

borja:Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaon
Se ĉi tio ne plaĉas al vi, ne legu plu. Estas simple, ĉu ne?
Alia varianto: pruvu, ke ĉi tia blablablao estas sensenca. Ja ekzistas seriozaj temoj ligitaj al ekzisto aŭ neekzisto de Dio. Ekzemple, temo pri eŭtanazio (laŭvola mortigo pro ega sufero) kaj ankaŭ aliaj temoj.

sinjoro (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 11:12:40

borja:
Bonvolu ĉesi tiun ĉi sencelan blablablaon pri dio, Dio, dieco, dioj aŭ kio ajn kacaĵo.

Dio ne ekzistas, ĝi estas nur mensa fantaziaĵo de iuj kredemuloj ne havantaj kapablon pensi kaj agi per si mem kaj pro tio bezonas iuspecan aŭtoritaton super si.
Ĉu vi ne pensas, ke ĉiu kredanto povas same diri: "ĉesu tiun ĉi blablablaon ĉar ja oni pruvis multfoje ke Dio ekzistas"? Tial ĝi ne estas sencela, ĉar laŭ esploroj tamen plejparto de nia homaro je ia ajn superpotenco kredas.

borja (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 12:04:38

Laŭ mia scio la ekzisto de Dio neniam estis science pruvita. Iu kredanto certe respondus al mi dirante ke lia neekzisto ankaŭ ne estis pruvita, tamen ne ĉio nepruvebla signifas ke ĝi ekzistas.

La fakto ke plejmultaj homoj havas samajn ideojn neniel validigas tiujn ideojn. La multnombreco de kredantoj estas nenia pruvo de ekzisto de Dio. Mensogo ne fariĝas vero pro tio ke la plejmulto kredas ĝin.

sinjoro (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 12:15:24

borja:Laŭ mia scio la ekzisto de Dio neniam estis science pruvita. Iu kredanto certe respondus al mi dirante ke lia neekzisto ankaŭ ne estis pruvita, tamen ne ĉio nepruvebla signifas ke ĝi ekzistas.

La fakto ke plejmultaj homoj havas samajn ideojn neniel validigas tiujn ideojn. La multnombreco de kredantoj estas nenia pruvo de ekzisto de Dio. Mensogo ne fariĝas vero pro tio ke la plejmulto kredas ĝin.
Ekzakte, kaj vidu: vi daŭre diskutas ĉi-fadene rido.gif

borja (Pokaż profil) 16 grudnia 2008, 12:33:41

Tio estis mia unua interveno ĉi-fadene, kaj mi certe ne plu partoprenos.

Mi volis iomete provoki kaj vidi la reagojn, ĉar mi enuis. Mi sincere pardonpetas.

Vi plenrajtas daŭrigi tiun ĉi saĝoplenan, riĉigan, prilumigan kaj diecan fadenon.

Wróć do góry