Til innholdet

Ergoto

fra Pino,2008 11 7

Meldinger: 11

Språk: Esperanto

Pino (Å vise profilen) 2008 11 7 17:54:24

Kiel vi diras "ergoto" en via lingvo ?
Mi provas skribi artikolon en Vikipedio.

Ergoto

Mi serĉas diversaj tradukoj de la nomo "ergoto".
Anticipajn dankojn !

baxoka (Å vise profilen) 2008 11 7 18:59:13

kastile, ni diras "cornezuelo - del centeno"

"cornezuelo" = ergoto

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 11 7 19:29:36

Sveda nomo estas: "Mjöldryga".

Ĉi tie mi trovis retpaĝon kun nomoj en diversaj lingvoj:
http://www.liberherbarum.com/Pn0147.HTM

Matthieu (Å vise profilen) 2008 11 7 19:33:16

Franca: ergot (de seigle).

La Vikipedia artikolo jam enhavas multe da tradukoj en la ligiloj maldekstre. okulumo.gif

horsto (Å vise profilen) 2008 11 7 20:29:16

Mutusen:
La Vikipedia artikolo jam enhavas multe da tradukoj en la ligiloj maldekstre. okulumo.gif
ankaŭ la germana.

Pino (Å vise profilen) 2008 11 8 08:44:08

Dankon!
Germane Mutterkorn devenas de grajnno pri patrino (en medicino), france ergoto devenas de la ergoto de koko (formo).
Kio signifias cornezuelo del centeno ?
Ĉu mjöldryga estas simile Mutterkorn aŭ signifias alie ?

novatago (Å vise profilen) 2008 11 8 09:42:14

Pino:
Kio signifias cornezuelo del centeno ?
Ĝi signifas sekalan korneton.

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 11 8 10:05:21

Pino:
Ĉu mjöldryga estas simile Mutterkorn aŭ signifias alie ?
"Mjöl" signifas "faruno" kaj
"dryg" signifas (longe)daŭra.

"Mjöldryga" do estas io kiu igas la farunon pli longe daŭri.

Svedlingva priskribo de "Mjöldryga" estas jene: http://home.swipnet.se/~w-88794/droger.htm

Mi eble ne bone povas traduki tion al esperanto, sed verŝajne ĝi estas tre danĝera kaj venena.

Pino (Å vise profilen) 2008 11 10 12:12:54

Do mi skribis Nomoj en la naciaj lingvoj. Ĉu estas eraroj aŭ preterlasoj?

AlfRoland (Å vise profilen) 2008 11 10 12:52:50

Mjöldryga estas la nomo en sveda lingvo, vi skribis "norvega" kaj eble estas la sama en ambaŭ lingvoj sed pri tio mi ne certas.

Tibake til toppen