Messages: 29
Language: Esperanto
ceigered (User's profile) January 7, 2010, 11:22:37 AM
Dankon
KoLonJaNo (User's profile) January 7, 2010, 11:27:57 AM
ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").alio = io alia
Dankon
aliulo = iu alia
Kolonjano
dimichxp (User's profile) January 7, 2010, 11:28:00 AM
ceigered:Ĉu la nomvorto "alio" estas akceptebla versio de "alia"? Mi intencas uzi ĝin anstataŭ "alia" en frazoj kiel "Ŝi ne povas diri la veron al aliaj (homoj)" (Kiu estus "Ŝi ne povas diri la veron al alioj").Ne, se temas pri uloj, ne aĵoj diru "aliuloj"n.
Dankon
crescence (User's profile) January 7, 2010, 11:30:07 AM
dimichxp (User's profile) January 7, 2010, 11:32:25 AM
crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".Vi verŝajne havas ne-esperantan vortaron.
tommjames (User's profile) January 7, 2010, 12:15:02 PM
crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".Tiuj vortoj estas malbonaj. Krom tre malgranda nombro da tradiciaj esceptoj, oni ne miksu aliajn elementojn de la lingvo kun la tabelvortaj postelementoj. La tabelvortoj estas fermita sistemo.
Diras PMEG:
"Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj."
Se "aliu" signifas ion ajn, ĝi signifas "estu alia".
horsto (User's profile) January 7, 2010, 12:30:10 PM
Rogir (User's profile) January 7, 2010, 1:46:43 PM
Sxak (User's profile) January 7, 2010, 1:55:30 PM
fakte pro tiu senco de "alie" , tiuj vortoj ŝajnas iom strangaj al mi.
Miland (User's profile) January 7, 2010, 2:05:43 PM
tommjames:oni ne miksu aliaj elementoj ..oni ne miksu aliajn elementojn..