メッセージ: 102
言語: Esperanto
Leporino (プロフィールを表示) 2010年1月27日 14:58:07
Ĉi-tie en la nordo de Germanujo ne ofte neĝas kaj la homoj ĝemadas pri tio. Nun ni havas neĝon (jam du aŭ tri semajnojn). Kaj la homoj ĝemadas pri tio.
Nekredeble, ĉu ne?!
Mi ŝategas neĝon. Aspektas bela kaj pura.
Miland (プロフィールを表示) 2010年1月27日 17:44:04
Pro ĉi ĉio, ne plaĉas al mi neĝo. Tamen tiuj germanoj, al kiu ĝi plaĉas, estas bonvena ricevi ĉiun neĝon, alie irontan al Britio!
antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月27日 17:55:00
Leporino:Neĝas.Mi ankaŭ ŝatas neĝon, sed bedaŭrinde neniam neĝas en la urbo kie mi loĝas, sudhispanie.
Ĉi-tie en la nordo de Germanujo ne ofte neĝas kaj la homoj ĝemadas pri tio. Nun ni havas neĝon (jam du aŭ tri semajnojn). Kaj la homoj ĝemadas pri tio.
Nekredeble, ĉu ne?!
Mi ŝategas neĝon. Aspektas bela kaj pura.
Tamen, ĉi tiu jaro preskaŭ neĝis antaŭ 4 semajnoj: la vetero estis malvarma kaj falis hajletojn. Tute proksime, precipe en la montara ĉirkaŭaĵo, vere neĝis, sed mi tion nur vidis en televidilo.
(Vi havas kuriozan kromnomon)
Amike.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月27日 18:34:51
Ĝi estas ankaŭ malbela kiam ĝi fariĝas mola, malpura kaj glitiga, kaj oni falas sur la ... postaĵo! Klaĉĉ!
antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月27日 18:49:24
Eddycgn:La neĝo estas bela kaj romantika por rigardi el la varmega salono, tamen ĝi estas koleriĝo por forŝoveli el la vojoj kaj la ĝardeno.Vi pravas, sed oni ĉiam ŝatas aĵojn kiuj kutime oni ne havas. Ekzemple, vi, vi ŝatas la sunon, sed mi, kiu havas sunon la tutan jaron, kaj somere oni brulas ĉi tie, mi preferas klimaton pli malvarmetan. La neĝo, mi nur vidas ĝin en televidilo.
Ĝi estas ankaŭ malbela kiam ĝi fariĝas mola, malpura kaj glitiga, kaj oni falas sur la ... postaĵo! Klaĉĉ!
arcxjo (プロフィールを表示) 2010年1月27日 19:08:42
Mi ŝatas neĝon, sed nur kiel neĝetas kaj temperaturo ne atingas -20°C. Ankaŭ, neĝo ne forŝovelita el stratoj fariĝas ega koleriĝo por aŭtantoj kaj piedirantoj. Tro fride ĉi tie, tro multe da neĝo! Printempo, venu!
Leporino (プロフィールを表示) 2010年1月27日 19:10:01
(Vi havas kuriozan kromnomon)
Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino...
Amike,
Åsa
Anonimulo (プロフィールを表示) 2010年1月27日 20:35:10
arĉjo:Tro fride ĉi tie, tro multe da neĝo!Tio certe estas kulpo de la tutmonda plivarmiĝo, sed mi pensas, ke la homaro sukcesos venki tiun problemon, se ĝi mobilizos ĉiujn siajn fortojn, kaj elspezos pli da mono por tiu granda celo. Al la batalo, kamaradoj! Eble sekvontjare ni atingos -50 °C en centra Eŭropo! La varmo foriru!
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月27日 21:39:36
antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月27日 23:01:47
Leporino:@antoniomoyaMi estas certa ke via edzo pravegas.
(Vi havas kuriozan kromnomon)
Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino...
Amike,
Åsa
Mialande, nordulinoj famas pro sia beleco.
Amike.