Mergi la conținut

Neĝo

de Leporino, 27 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 102

Limbă: Esperanto

Leporino (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 14:58:07

Neĝas.
Ĉi-tie en la nordo de Germanujo ne ofte neĝas kaj la homoj ĝemadas pri tio. Nun ni havas neĝon (jam du aŭ tri semajnojn). Kaj la homoj ĝemadas pri tio.

shoko.gif Nekredeble, ĉu ne?!

Mi ŝategas neĝon. Aspektas bela kaj pura.

sal.gif

Miland (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 17:44:04

Neĝo malfaciligas (se ne neebligas) veturadon sen specialaj vintraj pneŭmatikoj, kiujn mi ne posedas. Ĝi maloportunigas, ĝenas kaj endanĝerigas homojn, precipe maljunulojn.

Pro ĉi ĉio, ne plaĉas al mi neĝo. Tamen tiuj germanoj, al kiu ĝi plaĉas, estas bonvena ricevi ĉiun neĝon, alie irontan al Britio!

antoniomoya (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 17:55:00

Leporino:Neĝas.
Ĉi-tie en la nordo de Germanujo ne ofte neĝas kaj la homoj ĝemadas pri tio. Nun ni havas neĝon (jam du aŭ tri semajnojn). Kaj la homoj ĝemadas pri tio.
Nekredeble, ĉu ne?!
Mi ŝategas neĝon. Aspektas bela kaj pura.
Mi ankaŭ ŝatas neĝon, sed bedaŭrinde neniam neĝas en la urbo kie mi loĝas, sudhispanie.

Tamen, ĉi tiu jaro preskaŭ neĝis antaŭ 4 semajnoj: la vetero estis malvarma kaj falis hajletojn. Tute proksime, precipe en la montara ĉirkaŭaĵo, vere neĝis, sed mi tion nur vidis en televidilo. malgajo.gif

(Vi havas kuriozan kromnomon) rideto.gif

Amike.

Eddycgn (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 18:34:51

La neĝo estas bela kaj romantika por rigardi el la varmega salono, tamen ĝi estas koleriĝo por forŝoveli el la vojoj kaj la ĝardeno.
Ĝi estas ankaŭ malbela kiam ĝi fariĝas mola, malpura kaj glitiga, kaj oni falas sur la ... postaĵo! Klaĉĉ!

antoniomoya (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 18:49:24

Eddycgn:La neĝo estas bela kaj romantika por rigardi el la varmega salono, tamen ĝi estas koleriĝo por forŝoveli el la vojoj kaj la ĝardeno.
Ĝi estas ankaŭ malbela kiam ĝi fariĝas mola, malpura kaj glitiga, kaj oni falas sur la ... postaĵo! Klaĉĉ!
Vi pravas, sed oni ĉiam ŝatas aĵojn kiuj kutime oni ne havas. Ekzemple, vi, vi ŝatas la sunon, sed mi, kiu havas sunon la tutan jaron, kaj somere oni brulas ĉi tie, mi preferas klimaton pli malvarmetan. La neĝo, mi nur vidas ĝin en televidilo.

arcxjo (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 19:08:42

Eddycgn certe pravas.
Mi ŝatas neĝon, sed nur kiel neĝetas kaj temperaturo ne atingas -20°C. Ankaŭ, neĝo ne forŝovelita el stratoj fariĝas ega koleriĝo por aŭtantoj kaj piedirantoj. Tro fride ĉi tie, tro multe da neĝo! Printempo, venu! malgajo.gif

Leporino (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 19:10:01

@antoniomoya
(Vi havas kuriozan kromnomon) rideto.gif

Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino... senkulpa.gif

Amike,
Åsa

Anonimulo (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 20:35:10

arĉjo:Tro fride ĉi tie, tro multe da neĝo!
Tio certe estas kulpo de la tutmonda plivarmiĝo, sed mi pensas, ke la homaro sukcesos venki tiun problemon, se ĝi mobilizos ĉiujn siajn fortojn, kaj elspezos pli da mono por tiu granda celo. Al la batalo, kamaradoj! Eble sekvontjare ni atingos -50 °C en centra Eŭropo! La varmo foriru!

Eddycgn (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 21:39:36

Do skii sur altaj montoj estas tre amuza...
sal.gif

antoniomoya (Arată profil) 27 ianuarie 2010, 23:01:47

Leporino:@antoniomoya
(Vi havas kuriozan kromnomon) rideto.gif

Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino... senkulpa.gif

Amike,
Åsa
Mi estas certa ke via edzo pravegas. rideto.gif

Mialande, nordulinoj famas pro sia beleco.

Amike.

Înapoi mai sus