訊息: 18
語言: Esperanto
Miland (顯示個人資料) 2010年2月13日下午12:53:53
darkweasel:Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月13日下午6:32:40
crescence:Saluton,Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)
Kiu estas la malsameco inter la frazoj :
- Jen kvar floroj.
kaj
- Jen estas kvar floroj.
Dankon
crescence (顯示個人資料) 2010年2月13日下午6:40:55
Eddycgn:En la franca, "voici" "voilà" rolas kiel la verbo. Ne utilas poste uzi la verbon "esti".
Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)
darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月13日下午8:36:59
Miland:Bone, pri tio mi povas konsenti.darkweasel:Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
crescence (顯示個人資料) 2010年2月15日下午3:41:55
- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo
En la franca, oni tradukas tiamaniere :
- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo
Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月15日下午5:42:07
crescence:Mi komprenis la tradukan malsamecon inter :Jes, ankaŭ sola:
- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo
En la franca, oni tradukas tiamaniere :
- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo
Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?
Ecco! = Jen! (Voici, voilá!)
Ecco il gatto! Jen la kato! (Voici le chat!)
Ecco che viene! Jen (ke) li alvenas! (Voici qu'il arrive!)
PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月15日下午5:48:02
Eddycgn:Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.
PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
crescence (顯示個人資料) 2010年2月15日下午7:24:10
darkweasel:Vi pravas. La autoro, kiu skribis la libron, kiun mi legas, ne uzas la vorton "ke". Li skribis : "Jen estas kvar floroj."
Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.