본문으로

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2010년 9월 25일

글: 8

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 25일 오후 9:41:37

http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/ijk/IJK...

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?

KoLonJaNo (프로필 보기) 2010년 9월 26일 오전 4:45:37

Saluton!

Andreo Jankovskij:http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/ijk/IJK...

Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?
Nek nek. rideto.gif

La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano

sergejm (프로필 보기) 2010년 9월 26일 오전 6:24:52

KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano
La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.
Devizo de rusa TV-elsendo "Mem al si reĝisoro" estas "Mi ĉiam kun mi prenas videokameraon"*; ĉi tie oni povus uzi 'kunportas'; sed por unufoja ago gravas 'preni'
*Estas ŝerca devizo de la spektantoj: TV-elsendo, kie por ekhavi videokameraon oni devas jam havi videokameraon - tiu, kiu sendis la plej bonan filmeton, ricevas videokameraon.

KoLonJaNo (프로필 보기) 2010년 9월 26일 오전 7:31:36

Saluton!

sergejm:
KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.

Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.

Kolonjano
La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Nu, se mi irus al IJK, mi certe prenus la fotilon de iu loko en mia loĝejo kaj poste kunportus ĝin krom miaj valizo|dorsosako|... al Ukrainujo kaj surloke ĉien, kie mi povus renkonti ion fotindan. rideto.gif

sergejm:Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.
Certe oni volas allogi ne nur rus|ukrainlingvanojn kaj tiucele uzi rus|ukrainecan Esperanton, ĉu? okulumo.gif

Kolonjano

Miland (프로필 보기) 2010년 9월 27일 오후 4:32:28

Se la senco estus "Ne forgesu vian fotilon hejme!", mi uzus "Nepre alportu vian fotilon!" Oni nepre paku ĝin, sed sufiĉos ke ĝi estu en la valizo.

Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"

Chainy (프로필 보기) 2010년 10월 13일 오후 12:21:33

KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.
Jes, kaj ŝajne estas tute ĝusta esprimo ankaŭ en Esperanto - ReVo kaj NPIV2002 donas ekzemplojn de tia uzado.

Do, mi ja dirus "Mi kunprenis fotilon'.

Rogir (프로필 보기) 2010년 10월 16일 오후 1:25:50

Kunpreni signifas, ke vi forprenas ion de ie, havonte ĝin kun vi.

Kunporti signifas, ke vi havas ion kun vi, kun la intenco ĝin kunhavi en la celata loko.

Budhano (프로필 보기) 2011년 8월 25일 오전 7:07:08

Miland:Se la senco estus "Ne forgesu vian fotilon hejme!", mi uzus "Nepre alportu vian fotilon!" Oni nepre paku ĝin, sed sufiĉos ke ĝi estu en la valizo.

Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"
Mi preferas uzi "kunporti", kvankam mi agnoskas, ke "kunpreni" estas pli bona ol "preni" ĉitie en la frazo.

다시 위로