Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?
од Andreo Jankovskij, 25. септембар 2010.
Поруке: 8
Језик: Esperanto
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 25. септембар 2010. 21.41.37
KoLonJaNo (Погледати профил) 26. септембар 2010. 04.45.37
Andreo Jankovskij:http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/ijk/IJK...Nek nek.
Ĉu preni aŭ kunpreni fotilon?
La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.
Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.
Kolonjano
sergejm (Погледати профил) 26. септембар 2010. 06.24.52
KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.
Kolonjano
Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.
Devizo de rusa TV-elsendo "Mem al si reĝisoro" estas "Mi ĉiam kun mi prenas videokameraon"*; ĉi tie oni povus uzi 'kunportas'; sed por unufoja ago gravas 'preni'
*Estas ŝerca devizo de la spektantoj: TV-elsendo, kie por ekhavi videokameraon oni devas jam havi videokameraon - tiu, kiu sendis la plej bonan filmeton, ricevas videokameraon.
KoLonJaNo (Погледати профил) 26. септембар 2010. 07.31.36
sergejm:Nu, se mi irus al IJK, mi certe prenus la fotilon de iu loko en mia loĝejo kaj poste kunportus ĝin krom miaj valizo|dorsosako|... al Ukrainujo kaj surloke ĉien, kie mi povus renkonti ion fotindan.KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.La senco iom alia: preni kaj poste kunporti estante preta foti tuj.
Sed por esprimi la celatan sencon en Esperanto mi uzus kunporti.
Kolonjano
sergejm:Kunpreni estas mallongitiga rusa (kaj eble ukraina) esprimo, laŭvorte tradukata preni kun si.Certe oni volas allogi ne nur rus|ukrainlingvanojn kaj tiucele uzi rus|ukrainecan Esperanton, ĉu?
Kolonjano
Miland (Погледати профил) 27. септембар 2010. 16.32.28
Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"
Chainy (Погледати профил) 13. октобар 2010. 12.21.33
KoLonJaNo:La vorto kunpreni estas laŭvorta traduko de la germana kunmetaĵo mitnehmen.Jes, kaj ŝajne estas tute ĝusta esprimo ankaŭ en Esperanto - ReVo kaj NPIV2002 donas ekzemplojn de tia uzado.
Do, mi ja dirus "Mi kunprenis fotilon'.
Rogir (Погледати профил) 16. октобар 2010. 13.25.50
Kunporti signifas, ke vi havas ion kun vi, kun la intenco ĝin kunhavi en la celata loko.
Budhano (Погледати профил) 25. август 2011. 07.07.08
Miland:Se la senco estus "Ne forgesu vian fotilon hejme!", mi uzus "Nepre alportu vian fotilon!" Oni nepre paku ĝin, sed sufiĉos ke ĝi estu en la valizo.Mi preferas uzi "kunporti", kvankam mi agnoskas, ke "kunpreni" estas pli bona ol "preni" ĉitie en la frazo.
Aliflanke, se la senco estus "Havu ĉemane la fotilon dum la ekskurso por fari foton de NIFO", mi uzus "Kunportu la fotilon!"