Al contingut

Planoj pri la estonto de lernu!

de Jev, 23 de maig de 2011

Missatges: 268

Llengua: Esperanto

Urho (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2013 14.18.25

Chainy:
erinja:Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)
Ĉu vi publikigos tiun raporton ankaŭ ĉi tie en la forumo? Eble kiel elŝutaĵon? Tiu raporto estus interesa al Lernu-uzantoj kaj mondonacantoj.
Jes, la raporto estus interesa ankaŭ al mi. ridulo.gif

Cetere, jen la ligilo al paĝaro slovake.eu: http://slovake.eu/eo/. Lingva filtrilo ĉe la forumo estas utila. En la lingva filtrilo lingvoj estas 9.

erinja (Mostra el perfil) 26 d’agost de 2013 14.33.32

Tio, kion mi afiŝis, ESTIS la raporto. Ni ne havas iun grandan skribitan raporton, nek planas verki tian raporton. Ĉe la prezento ni ne uzis ekz-e powerpoint-montraĵon. Ni simple montris kelkajn aferojn en la reto, diskutis ilin, kaj respondis al demandoj. La enhavo de la demandoj mem grandparte estas aferoj kiuj jam diskutiĝis en la lernu-forumoj. Estis kelkaj lernu-anoj tie, sed mi ne nun memoras, ĉu la ĉeestantoj de la prezento inkluzivis iujn aktivajn partoprenantojn de la forumoj. Sendube ĉe UK estis, sed mi ne memoras ĉu ili ĉeestis nian prezenton aŭ ne, ĉar pluraj aferoj okazis samtempe. Ekzemple, uzanto johmue ĉeestis UK, sed mi ne povas nun memori ĉu li ĉeestis nian prezenton.

Por aktivaj tradukantoj, ŝajne la nura 'nova' parto de la prezento estus la montrado de la nova traduksistemo, kiu ankoraŭ ne estas aktiva. Por personoj kiuj jam tradukas ĉe lernu, oni trovus malmulton novan, ĉar ni ankaŭ montris la diversajn partojn de la paĝaro kaj de la nuna traduksistemo, kiuj sendube estus tre konataj al niaj aktivaj uzantoj kaj kunlaborantoj.

efilzeo (Mostra el perfil) 7 de setembre de 2013 13.51.33

Ĉu la nova forumo estos en la aplikaĵo "tapatalk"?

erinja (Mostra el perfil) 8 de setembre de 2013 1.43.48

Ne, ni ne uzos eksteran programon por nia forumo.

novatago (Mostra el perfil) 21 de setembre de 2013 9.08.22

-Mi iom serĉadis pri la afero, pri kiu mi estas parolonta, kaj nenion mi trovis. Mi pardonpetas se oni jam parolis pri la afero-

Estus bone havi ekranan klavaron simila al tiuj uzataj de Gugla tradukilo en ties tekstujo, aŭ simila solvo, por ebligi tajpi signojn, kiuj kutime ne aperas en klavaroj ĉar tiuj estas alilingvaj, aŭ pro pluraj kialoj nur estas alireblaj per kombinoj de klavo "Alt + nombro". Ĉefe mi petas tion por la tradukejo de Lernu!. Ne ĉiu havas la hispanan "ñ"-on en sia klavaro, kaj mi pensas, ke aliaj uzindaj signoj kiel «ĉi tiuj latinaj citiloj» estas en nenia fizika klavaro. Tio en Linukso ne estas granda problemo, tamen en Vindozo ja estas problemo.

En Vikipedio oni solvis tion per ligiletoj, kiuj funkcias kvazaŭ butonoj.

Redakto: Ankaŭ veraj citiloj estas “ĉi tiuj”, ne ĉi tiuj: ", kiuj vere signifas sekundojn.

Ĝis, Novatago.

Oijos (Mostra el perfil) 10 d’octubre de 2013 17.05.11

Ĉu la ekzistantaj forumomesaĝoj estos perditaj, kiam la nova Lernu! lanĉos?

Oijos (Mostra el perfil) 15 d’octubre de 2013 16.17.45

Oijos:Ĉu la ekzistantaj forumomesaĝoj estos perditaj, kiam la nova Lernu! lanĉos?
Estus tre bedaŭrinde, se oni perdas la forumarkivoj.

Jev (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2013 11.10.10

Oijos:Ĉu la ekzistantaj forumomesaĝoj estos perditaj, kiam la nova Lernu! lanĉos?
Ni prilaboras nun ĉiujn mesaĝojn por ke estu eble transpreni la arkivojn.

umanto (Mostra el perfil) 6 de novembre de 2013 1.27.20

erinja:Por aktivaj tradukantoj, ŝajne la nura 'nova' parto de la prezento estus la montrado de la nova traduksistemo, kiu ankoraŭ ne estas aktiva.
Mi havas kelkajn proponojn rilatajn al la traduksistemo. Estus utile se la tradukanto povus:
- maltradukigi unuopajn ĉenojn en sia lingvo
- informi la tradukantojn de alia lingvo ke iu ĉeno estas malĝuste tradukita (almenaŭ laŭ lia opinio); la saman sistemon oni povus uzi se tradukante oni rimarkas eraron en originala esperanta teksto

erinja (Mostra el perfil) 6 de novembre de 2013 14.15.11

Se vi trovas malĝustan tradukon en la paĝaro, bv. uzi la ligilon pri komentoj, sube de ĉiu paĝo, por atentigi pri tio. Ni kutime uzas tiun sistemon por korekti niajn tradukojn.

Tornar a dalt