Hozzászólások: 268
Nyelv: Esperanto
Urho (Profil megtekintése) 2013. augusztus 26. 14:18:25
Chainy:Jes, la raporto estus interesa ankaŭ al mi.erinja:Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)Ĉu vi publikigos tiun raporton ankaŭ ĉi tie en la forumo? Eble kiel elŝutaĵon? Tiu raporto estus interesa al Lernu-uzantoj kaj mondonacantoj.
Cetere, jen la ligilo al paĝaro slovake.eu: http://slovake.eu/eo/. Lingva filtrilo ĉe la forumo estas utila. En la lingva filtrilo lingvoj estas 9.
erinja (Profil megtekintése) 2013. augusztus 26. 14:33:32
Por aktivaj tradukantoj, ŝajne la nura 'nova' parto de la prezento estus la montrado de la nova traduksistemo, kiu ankoraŭ ne estas aktiva. Por personoj kiuj jam tradukas ĉe lernu, oni trovus malmulton novan, ĉar ni ankaŭ montris la diversajn partojn de la paĝaro kaj de la nuna traduksistemo, kiuj sendube estus tre konataj al niaj aktivaj uzantoj kaj kunlaborantoj.
efilzeo (Profil megtekintése) 2013. szeptember 7. 13:51:33
erinja (Profil megtekintése) 2013. szeptember 8. 1:43:48
novatago (Profil megtekintése) 2013. szeptember 21. 9:08:22
Estus bone havi ekranan klavaron simila al tiuj uzataj de Gugla tradukilo en ties tekstujo, aŭ simila solvo, por ebligi tajpi signojn, kiuj kutime ne aperas en klavaroj ĉar tiuj estas alilingvaj, aŭ pro pluraj kialoj nur estas alireblaj per kombinoj de klavo "Alt + nombro". Ĉefe mi petas tion por la tradukejo de Lernu!. Ne ĉiu havas la hispanan "ñ"-on en sia klavaro, kaj mi pensas, ke aliaj uzindaj signoj kiel «ĉi tiuj latinaj citiloj» estas en nenia fizika klavaro. Tio en Linukso ne estas granda problemo, tamen en Vindozo ja estas problemo.
En Vikipedio oni solvis tion per ligiletoj, kiuj funkcias kvazaŭ butonoj.
Redakto: Ankaŭ veraj citiloj estas “ĉi tiuj”, ne ĉi tiuj: ", kiuj vere signifas sekundojn.
Ĝis, Novatago.
Oijos (Profil megtekintése) 2013. október 10. 17:05:11
Oijos (Profil megtekintése) 2013. október 15. 16:17:45
Oijos:Ĉu la ekzistantaj forumomesaĝoj estos perditaj, kiam la nova Lernu! lanĉos?Estus tre bedaŭrinde, se oni perdas la forumarkivoj.
Jev (Profil megtekintése) 2013. október 17. 11:10:10
Oijos:Ĉu la ekzistantaj forumomesaĝoj estos perditaj, kiam la nova Lernu! lanĉos?Ni prilaboras nun ĉiujn mesaĝojn por ke estu eble transpreni la arkivojn.
umanto (Profil megtekintése) 2013. november 6. 1:27:20
erinja:Por aktivaj tradukantoj, ŝajne la nura 'nova' parto de la prezento estus la montrado de la nova traduksistemo, kiu ankoraŭ ne estas aktiva.Mi havas kelkajn proponojn rilatajn al la traduksistemo. Estus utile se la tradukanto povus:
- maltradukigi unuopajn ĉenojn en sia lingvo
- informi la tradukantojn de alia lingvo ke iu ĉeno estas malĝuste tradukita (almenaŭ laŭ lia opinio); la saman sistemon oni povus uzi se tradukante oni rimarkas eraron en originala esperanta teksto
erinja (Profil megtekintése) 2013. november 6. 14:15:11