Kian prepozicion postulas la verbo "odori"?
של Hyperboreus, 18 באוקטובר 2011
הודעות: 13
שפה: Esperanto
sudanglo (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2011, 12:41:49
Tio odoras kiel fiŝonFlipe, oni ne bezonas la akuzativon.
Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.
Sed ĝenerale kiam estas necerteco pri kiu prepozicio estas taŭga oni utiligas 'je'.
Do Tio odoras je fiŝo estas tute bona.
flipe (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2011, 20:22:25
sudanglo:Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.Mi scias, mi lernis tion legante "Esperanto Sem Mestre"-on.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
cellus (הצגת פרופיל) 21 באוקטובר 2011, 09:28:47
En la sveda lingvo oni ankaŭ diras ke io odoras ion. "Tiu ĉi kolbaso odoras fiŝon."
Ankoraŭ unu ekzemplo kie la Zamenhofa lingvosento koincidas kun la sveda. Hmm, ĉu Ludĉjo eble sciis la svedan?![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kjell R
Ankoraŭ unu ekzemplo kie la Zamenhofa lingvosento koincidas kun la sveda. Hmm, ĉu Ludĉjo eble sciis la svedan?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kjell R