Kian prepozicion postulas la verbo "odori"?
Hyperboreus,2011年10月18日の
メッセージ: 13
言語: Esperanto
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年10月19日 12:41:49
Tio odoras kiel fiŝonFlipe, oni ne bezonas la akuzativon.
Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.
Sed ĝenerale kiam estas necerteco pri kiu prepozicio estas taŭga oni utiligas 'je'.
Do Tio odoras je fiŝo estas tute bona.
flipe (プロフィールを表示) 2011年10月19日 20:22:25
sudanglo:Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.Mi scias, mi lernis tion legante "Esperanto Sem Mestre"-on.
cellus (プロフィールを表示) 2011年10月21日 9:28:47
En la sveda lingvo oni ankaŭ diras ke io odoras ion. "Tiu ĉi kolbaso odoras fiŝon."
Ankoraŭ unu ekzemplo kie la Zamenhofa lingvosento koincidas kun la sveda. Hmm, ĉu Ludĉjo eble sciis la svedan?
Kjell R
Ankoraŭ unu ekzemplo kie la Zamenhofa lingvosento koincidas kun la sveda. Hmm, ĉu Ludĉjo eble sciis la svedan?
Kjell R