前往目錄

Kian prepozicion postulas la verbo "odori"?

貼文者: Hyperboreus, 2011年10月18日

訊息: 13

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月19日下午12:41:49

Tio odoras kiel fiŝon
Flipe, oni ne bezonas la akuzativon.

Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.

Sed ĝenerale kiam estas necerteco pri kiu prepozicio estas taŭga oni utiligas 'je'.

Do Tio odoras je fiŝo estas tute bona.

flipe (顯示個人資料) 2011年10月19日下午8:22:25

sudanglo:Tio odoras kiel fiŝo estas mallongigo de Tio odoras kiel fiŝo odoras.
Mi scias, mi lernis tion legante "Esperanto Sem Mestre"-on. ridego.gif

cellus (顯示個人資料) 2011年10月21日上午9:28:47

En la sveda lingvo oni ankaŭ diras ke io odoras ion. "Tiu ĉi kolbaso odoras fiŝon."

Ankoraŭ unu ekzemplo kie la Zamenhofa lingvosento koincidas kun la sveda. Hmm, ĉu Ludĉjo eble sciis la svedan? ridulo.gif

Kjell R

回到上端