Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

by unpensador, February 7, 2012

Messages: 821

Language: Esperanto

mihxil (User's profile) January 7, 2014, 4:26:31 PM

Lakiro:Lastatempe aperis tro kardinale reformitaj vidpunktoj je la metodoj de esplorado de tergloba aĝo. Diversaj sciencistoj (kaj kreistoj kaj evoluistoj) kuniĝis en konscio, ke nia planedo estas tre juna. Ĝi havas proksimume kelkajn da miloj, de 6 ĝis 30. Tiujn ĉi supozojn vi povas trovi en sciencaj publikaĵoj.
Mi diris ke tio ĉi estas absurda. Tiu mesaĝo estis forigita.
Lakiro:Tiu cirkonstanco aludas la trompon de darvinismo.
Sed tio ĉi ŝajne estas tute permesebla. Insultado de tuta fako estas neniu problemo, sed konstato de klaraj falsaĵoj estas forigata. Ĉi forumo iel ne taŭgas.

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 5:26:57 PM

mihxil:Mi diris ke tio ĉi estas absurda. klaraj falsaĵoj
Tre kompreneblaj argumentoj!!!

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 5:38:43 PM

Kreisto de radoikarbona metodo Willard Libby asertis, ke homaj fosilioj povas esti esploritaj nur ĝis 8000 j. Kiam iuj arkeologoj deklaras pri 1,5 mln-aĝaj trovaĵoj, do ili verŝajne donas neveran informon.
Li inventis tiun ĉi metodon

mihxil (User's profile) January 7, 2014, 5:39:05 PM

Lakiro:
mihxil:Mi diris ke tio ĉi estas absurda. klaraj falsaĵoj
Tre kompreneblaj argumentoj!!!
Ni ne bezonas argumentojn ĉi-teme. Oni povas pri tio informiĝi multeloke. Mi ankaŭ rifuzas argumenti kontraŭ la ekzisto de koboldetoj, ĉar ankaŭ tio estus absurda.

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 5:45:41 PM

mihxil:Ni ne bezonas argumentojn. tio estus absurda.
Mi jam komprenis vin. Ne ripetu denove.

Sunjo (User's profile) January 7, 2014, 5:58:09 PM

Lakiro:Lastatempe aperis tro kardinale reformitaj vidpunktoj je la metodoj de esplorado de tergloba aĝo. Diversaj sciencistoj (kaj kreistoj kaj evoluistoj) kuniĝis en konscio, ke nia planedo estas tre juna. Ĝi havas proksimume kelkajn da miloj, de 6 ĝis 30. Tiujn ĉi supozojn vi povas trovi en sciencaj publikaĵoj.
Dum tia mallonga periodo la animaloj ne povis evolui de simpla ĉelo ĝis homo. Tial la plej paleaj fosilioj jam enhavas homajn restaĵojn.
La metodoj, determinantaj la aĝon de Tero estas tre diferencaj, sed ĉiuj ili diras pri juna aĝo.
Tiu cirkonstanco aludas la trompon de darvinismo.
Bonvolu doni unu fidindan fonton kie serioza sciencisto kun tutmonda bona reputacio kiu ĝis nun subtenis la teorion de la evoluo diris ke la tero povas havi nur 6-30 milojn da jaroj. Laŭeble en la angla aŭ almenaŭ kun ligiloj al anglaj originaloj.
Mi petas vin pri tio ĉar ĝis nun la de vi donitaj ligiloj kiujn mi kontrolis pri personoj kaj originalaj citaĵoj estis nefindindaj (nekontroleblaj, malnovegaj, mankis sciencaj fontoj, ktp.) aŭ eĉ evidente malveraj.

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 6:23:42 PM

La Luno malrapide foriĝas de la Tero je kelkaj centimetroj dum unu jaro. Se la Luno havus miliardojn da jaroj, do pli frue ĝi estus tiel proksima, ke nepre influus la Teron per teruraj tajdoj, kiuj mortigus ĉiujn animalojn.
Signifas, ke la Luno kiel la Tero estas juna planedo.

Kometoj malaperas sub influo de la Suno. (Kiu ne scias, kometo estas granda peco de glacio). Longeco de "vivo" de kometoj en planeda sistemo estas ne pli multe ol 10000 jaroj. Sed kometoj ankoraŭ ekzistas. Signifas, ke nia suna sistemo naskiĝis ne tiel delonge.

Darvinismo tro hastis konvinki nin pri origino kaj evoluado.

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 6:28:11 PM

Sunjo, kiam vi lernis en skolo, ĉu vi same petis pruvojn de darvina teorio?
Mi jam delonge troviĝas en la forumo kaj ankaŭ petis, ke iu donu al mi pruvojn de darvinismo. Tamen neniu eĥis. Neniu! Mi ne krias... Mi esprimas mian pozicion.

Mi konkludas. Se neniu povas doni pruvojn de darvina teorio, do ĝi ne ekzistas!

Mihxil respondis al mi ke mi trovu ĉiun informaĵon en interreto. Kion devas respondi mi?

Mi tute ne devas praviĝi pro mia parolado. Tio ĉiestas forumo, sed ne tribunalo.

Sunjo (User's profile) January 7, 2014, 6:50:09 PM

Lakiro:Sunjo, kiam vi lernis en skolo, ĉu vi same petis pruvojn de darvina teorio?
Mi jam delonge troviĝas en la forumo kaj ankaŭ petis, ke iu donu al mi pruvojn de darvinismo. Tamen neniu eĥis. Neniu! Mi ne krias... Mi esprimas mian pozicion.
Dum mia lerneja tempo mi lernis kritike pensi, kontroli la diversajn eldirojn kaj mem akiri scion el diversaj fontoj.
Jes, mi estis instruita pri la teorio de la evoluo, sed per multege da diversaj fontoj (ne nur lernolibroj).

Ĉiu vera scientisto estas malferma al novaj pruveblaj eltrovaĵoj eĉ se ili pruvus malvera la ĝisnunan teorion.

Viaj demandoj cetere preskaŭ plorigas min, tial mi ne deziras respondi. Sed bonŝance la respondoj al viaj demandoj estas facile troveblaj.

Kvankam min vere interesus viaj fontoj, mi per mia peto ankaŭ iomete volas instigi vin ke vi mem kontrolu kion vi legas antaŭ ol vi kredas kaj kopias ĝin ĉi tien.

Lakiro (User's profile) January 7, 2014, 7:13:17 PM

supozita aĝo de la tero

Jen, Sunjo, vi same kiel mihxil respondis ke ĉiuj pruvoj estas facile troveblaj. Vi nenion diris. Por kia celo ekzistas tiu ĉi diskuto? Tie ĉi unu homo ne aŭdas la alian.
Tial mi ree skribos tiujn faktojn, kiuj refutos darvinismon.

Back to the top