Uzamknuté
Max. 500 správ.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
od unpensador, 7. februára 2012
Príspevky: 821
Jazyk: Esperanto
mihxil (Zobraziť profil) 7. januára 2014 16:26:31
Lakiro:Lastatempe aperis tro kardinale reformitaj vidpunktoj je la metodoj de esplorado de tergloba aĝo. Diversaj sciencistoj (kaj kreistoj kaj evoluistoj) kuniĝis en konscio, ke nia planedo estas tre juna. Ĝi havas proksimume kelkajn da miloj, de 6 ĝis 30. Tiujn ĉi supozojn vi povas trovi en sciencaj publikaĵoj.Mi diris ke tio ĉi estas absurda. Tiu mesaĝo estis forigita.
Lakiro:Tiu cirkonstanco aludas la trompon de darvinismo.Sed tio ĉi ŝajne estas tute permesebla. Insultado de tuta fako estas neniu problemo, sed konstato de klaraj falsaĵoj estas forigata. Ĉi forumo iel ne taŭgas.
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 17:26:57
mihxil:Mi diris ke tio ĉi estas absurda. klaraj falsaĵojTre kompreneblaj argumentoj!!!
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 17:38:43
Li inventis tiun ĉi metodon
mihxil (Zobraziť profil) 7. januára 2014 17:39:05
Lakiro:Ni ne bezonas argumentojn ĉi-teme. Oni povas pri tio informiĝi multeloke. Mi ankaŭ rifuzas argumenti kontraŭ la ekzisto de koboldetoj, ĉar ankaŭ tio estus absurda.mihxil:Mi diris ke tio ĉi estas absurda. klaraj falsaĵojTre kompreneblaj argumentoj!!!
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 17:45:41
mihxil:Ni ne bezonas argumentojn. tio estus absurda.Mi jam komprenis vin. Ne ripetu denove.
Sunjo (Zobraziť profil) 7. januára 2014 17:58:09
Lakiro:Lastatempe aperis tro kardinale reformitaj vidpunktoj je la metodoj de esplorado de tergloba aĝo. Diversaj sciencistoj (kaj kreistoj kaj evoluistoj) kuniĝis en konscio, ke nia planedo estas tre juna. Ĝi havas proksimume kelkajn da miloj, de 6 ĝis 30. Tiujn ĉi supozojn vi povas trovi en sciencaj publikaĵoj.Bonvolu doni unu fidindan fonton kie serioza sciencisto kun tutmonda bona reputacio kiu ĝis nun subtenis la teorion de la evoluo diris ke la tero povas havi nur 6-30 milojn da jaroj. Laŭeble en la angla aŭ almenaŭ kun ligiloj al anglaj originaloj.
Dum tia mallonga periodo la animaloj ne povis evolui de simpla ĉelo ĝis homo. Tial la plej paleaj fosilioj jam enhavas homajn restaĵojn.
La metodoj, determinantaj la aĝon de Tero estas tre diferencaj, sed ĉiuj ili diras pri juna aĝo.
Tiu cirkonstanco aludas la trompon de darvinismo.
Mi petas vin pri tio ĉar ĝis nun la de vi donitaj ligiloj kiujn mi kontrolis pri personoj kaj originalaj citaĵoj estis nefindindaj (nekontroleblaj, malnovegaj, mankis sciencaj fontoj, ktp.) aŭ eĉ evidente malveraj.
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 18:23:42
Signifas, ke la Luno kiel la Tero estas juna planedo.
Kometoj malaperas sub influo de la Suno. (Kiu ne scias, kometo estas granda peco de glacio). Longeco de "vivo" de kometoj en planeda sistemo estas ne pli multe ol 10000 jaroj. Sed kometoj ankoraŭ ekzistas. Signifas, ke nia suna sistemo naskiĝis ne tiel delonge.
Darvinismo tro hastis konvinki nin pri origino kaj evoluado.
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 18:28:11
Mi jam delonge troviĝas en la forumo kaj ankaŭ petis, ke iu donu al mi pruvojn de darvinismo. Tamen neniu eĥis. Neniu! Mi ne krias... Mi esprimas mian pozicion.
Mi konkludas. Se neniu povas doni pruvojn de darvina teorio, do ĝi ne ekzistas!
Mihxil respondis al mi ke mi trovu ĉiun informaĵon en interreto. Kion devas respondi mi?
Mi tute ne devas praviĝi pro mia parolado. Tio ĉiestas forumo, sed ne tribunalo.
Sunjo (Zobraziť profil) 7. januára 2014 18:50:09
Lakiro:Sunjo, kiam vi lernis en skolo, ĉu vi same petis pruvojn de darvina teorio?Dum mia lerneja tempo mi lernis kritike pensi, kontroli la diversajn eldirojn kaj mem akiri scion el diversaj fontoj.
Mi jam delonge troviĝas en la forumo kaj ankaŭ petis, ke iu donu al mi pruvojn de darvinismo. Tamen neniu eĥis. Neniu! Mi ne krias... Mi esprimas mian pozicion.
Jes, mi estis instruita pri la teorio de la evoluo, sed per multege da diversaj fontoj (ne nur lernolibroj).
Ĉiu vera scientisto estas malferma al novaj pruveblaj eltrovaĵoj eĉ se ili pruvus malvera la ĝisnunan teorion.
Viaj demandoj cetere preskaŭ plorigas min, tial mi ne deziras respondi. Sed bonŝance la respondoj al viaj demandoj estas facile troveblaj.
Kvankam min vere interesus viaj fontoj, mi per mia peto ankaŭ iomete volas instigi vin ke vi mem kontrolu kion vi legas antaŭ ol vi kredas kaj kopias ĝin ĉi tien.
Lakiro (Zobraziť profil) 7. januára 2014 19:13:17
Jen, Sunjo, vi same kiel mihxil respondis ke ĉiuj pruvoj estas facile troveblaj. Vi nenion diris. Por kia celo ekzistas tiu ĉi diskuto? Tie ĉi unu homo ne aŭdas la alian.
Tial mi ree skribos tiujn faktojn, kiuj refutos darvinismon.