Ne subtenu la prepozicion "na" por la akuzativo
从 foggy67, 2013年6月28日
讯息: 67
语言: Esperanto
Tjeri (显示个人资料) 2013年6月30日上午10:06:21
kaj mi ŝatas Tennesee William-ajn teatraĵojn
Tjeri (显示个人资料) 2013年6月30日上午10:06:21
yyaann (显示个人资料) 2013年6月30日上午10:11:31
Fenris_kcf:La vortigo "Mi legis 'Gerda Malaperis'" estas sufiĉa kaj tute klara.Tjeri:Mi ne uzas na naĈu vi skribas kaj diras „Mi legis 'Gerda Malaperis'-on.“?
Mi uzas la esperantan akuzativon, kial mi uzus na-on?
- Ĝi klaras gramatike: "mi" ne finiĝas per la N-finaĵo.
- Ĝi klaras ĉirkaŭtekste: libro ne povas legi homon sed libron ja povas legi homo.
Oni do eĉ povus diri "'Gerda Malaperis' legis mi" senprobleme.
fajrkapo (显示个人资料) 2013年6月30日上午10:57:32
yyaann: "Mi legis 'Gerda Malaperis'" estas sufiĉa kaj tute klara.Sed per aliaj verboj ja povus esti konfuze, ekz. konkeri, alveni, tuŝi...Gerda Malaperis tuŝis mi, kiu tuŝis kiun?
- Ĝi klaras gramatike: "mi" ne finiĝas per la N-finaĵo.
- Ĝi klaras ĉirkaŭtekste: libro ne povas legi homon sed libron ja povas legi homo.
Oni do eĉ povus diri "'Gerda Malaperis'" legis mi" senprobleme.
Mi dirus: Gerda malaperis tuŝis min, aŭ min tuŝis Gerda malaperis, kaj mi tuŝis Gerda malaperis-on aŭ Gerda malaperis-on tuŝis mi. On anstataŭas na-on aŭ na-n.
Kirilo81 (显示个人资料) 2013年6月30日上午11:26:47
fajrkapo:Gerda Malaperis tuŝis mi, kiu tuŝis kiun?Estas tute klare, kiu tuŝis kiun, pro la manko de -n ĉe mi.
Konfuzo povas aperi nur en la malmultegaj okazoj, kie kaj subjekto kaj objekto ne povas alpreni -n, kaj por tiuj marĝenaĵoj ne estas bezona nova prepozicio, sufiĉas je.
Tjeri (显示个人资料) 2013年6月30日下午12:15:07
Sed Madame Bovary famigis Gustave Flaubert-on aŭ Gustave Flaubert famigis Madame Bovary-on povas iĝi konfuzigaj kiam malaperas la akuzativa marko, precipe se vi ne konas francajn beletraĵojn.
yyaann (显示个人资料) 2013年6月30日下午1:32:55
Tjeri:Madame Bovary famigis Gustave Flaubert-on aŭ Gustave Flaubert famigis Madame Bovary-onJes, ĉi tiaj okazoj apartenas al tiuj menciitaj de Kirilo81, kie ne montri la akuzativon estus malklare.
precipe se vi ne konas francajn beletraĵojn.Certe. Tamen, se ĉina esperantisto dirus al eksterĉinujano «'sūn zǐ bīng fǎ' famigis li» aŭ «'sūn zǐ bīng fǎ' famigis lin», la neĉinulo komprenus, kiu aŭ kio estas la famiginto eĉ se li tute ne scius, kio aŭ kiu diable 'sūn zǐ bīng fǎ' estas. La problemo aperas nur kiam kaj la frazsubjekto kaj la frazobjekto estas neesperantigitaj nomoj aŭ fremdaj vortoj.
(Cetere, estas verŝajne, ke nia ĉinkulturano taksus preferinde diri «La libron 'sūn zǐ bīng fǎ' famigis li» kiam li alparolus al malsamkulturano)
Mi ankaŭ klarige aldonu, ke mi ne kontraŭstaras la uzon de "-on" ĉe la fino de fremdaj vortoj. Mi nur preferas eviti ĝin sed temas pri propra gusto.
fajrkapo (显示个人资料) 2013年6月30日下午2:37:18
Belmiro (显示个人资料) 2013年6月30日下午3:11:29
fajrkapo:kaj el kie eliras na?, kiu inventis ĝin, aŭ estas same en iu konkreta lingvo?Mi ne ŝatas na’on kiel akuzativo kaj ne taksas ĝin necesa au pli facila.
La unua libro (kaj nura ?) kie mi legis “na” estis ĉe “Dek du seĝoj”. En la finaj notoj la tradukinto klarigas ke:
a - Prepozicion “na” proponis G.F.Makkink
b – Prepozicio “na” utilas por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj
Belmiro
fajrkapo (显示个人资料) 2013年6月30日下午3:25:02
Belmiro:Dankon Belmiro, estas tre interese.
Mi ne ŝatas na’on kiel akuzativo kaj ne taksas ĝin necesa au pli facila.
La unua libro (kaj nura ?) kie mi legis “na” estis ĉe “Dek du seĝoj”. En la finaj notoj la tradukinto klarigas ke:
a - Prepozicion “na” proponis G.F.Makkink
b – Prepozicio “na” utilas por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj
Belmiro