前往目錄

Kiel vi esperantiĝus vian nomon?

貼文者: Jorn644, 2014年5月12日

訊息: 30

語言: Esperanto

m_v (顯示個人資料) 2014年5月27日下午7:22:37

Michael -> Miĥaelo

yugary (顯示個人資料) 2014年5月28日上午2:39:03

Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel? Mem mi provis esperantigi mian nomon jene:
esperantiĝus --> esperantigus (ĉar ĝi devas esti transitiva)

Mi tradukus ĝin. Mia nomo (en la angla) estas Gary Clay Rector; mi do esperantigus ĝin jene: Lanco Argilo Rektoro.

Ŝejno (顯示個人資料) 2014年5月28日上午2:42:00

Shane -> Ŝejno

ne Sejno kiel la rivero en Francujo, sed Ŝejno kiel mi!

Ĝi funkcias, mi pensas.

Notxor (顯示個人資料) 2014年5月28日下午5:15:07

Mi ne esperantiĝas mian nomon. Mi nomas Fernando en la hispana kaj ĝi estas Fernando en Esperanto, kvankam mi vidis skribita "Ferdinando" aŭ (ankaŭ) "Nandoro".

leporinjo (顯示個人資料) 2014年5月29日下午12:17:31

Versio de mia plumnomo troveblas en PIV:

Katerin/o [Z]. Virina nomo, i.a. de reĝinoj ks: Katerino de Mediĉoj; Katerino la Granda (rusa imperiestrino).

Dakila_Sidhi (顯示個人資料) 2014年5月30日下午12:15:17

Renzoe Avellana - Renzo Aveljana
Vi povas vidi mian nomon en mia profilo, jen mia vera kromnomo (unua persona) kaj mia esperanta nomo (kromnomo plus familia nomo).

Avizon, kiel sinjoro yugari jam eksplikis, la ĝusta sufikso estas -ig-, ne -iĝ-. "Kiel vi esperantigus vian nomon?"

Mia nomo estas Renzoe, prononcita kiel "renzoŭ". Mia filipina kromnomo prononciĝas sen la 'e' kiel "renzo" por pli komforta prononco. Kaj do por Esperanto, mi simple elprenis la literon 'e', kaj tiel ankaŭ tuj kontentigis la regulon de 'o' por substantivoj en Esperanto.

Mia familia nomo estas Avellana. Mi ne ŝanĝis la finaĵo al 'o' ĉar Esperanto jam agnoskas 'a' kiel finaĵo por nomoj. Nu persone por mi, mi kontentas al nomo kiel esperanta se oni povas bone aldoni la finaĵon 'n'. Mi almenaŭ transliterumis mian familian nomon kaj farigis ĝin "Aveljana". Mi scias ke ĝi havas signifon, avelo; sed mi ne tradukis ĝin ĉar mi pensis ke ĝi ne estas rekta vorto en mia lingvo kaj do meritas ne tradukiĝi kiel vorto hehe.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2014年6月5日上午2:49:43

Mia nomo estas Scott, sed "Skoto" ne plaĉas al mi. "Skato" estas pli proksima al la vera prononco, sed mi ankaŭ ne ŝatas tion. Post iom da penso, mi decidis ke "Skatĉjo" estas bona; plejparte ĉar mi ŝatas la aspekton de la literkombinaĵo. Do, kiam mi uzas esperantonomon, mi uzas tion.

Mi ne ofte uzas esperantonomon, tamen.

WeekzGod (顯示個人資料) 2014年6月9日下午4:25:08

Matthew --> Matteo

matlal (顯示個人資料) 2014年6月13日下午8:30:22

Kevin = Kevo

回到上端