Meddelelser: 159
Sprog: Esperanto
johmue (Vise profilen) 23. okt. 2015 15.45.46
ustra:...Bone. Verŝajne ĉiuj intertempe konvinkiĝis ke la skribaĵoj de ustra estas absurdaj. Se restas kelkaj, kiuj ne konvinkiĝis, nu bone. Tiuj kun kapablo de memstara pensado havas abundajn evidentojn en tiu ĉi fadeno por konvinkiĝi pri la absurdeco de la mezepokaj kredoj de Ustra. Do kiel Ustra diris, ĉiuj decidu por si mem, kio estas pli konvinka.
ustra (Vise profilen) 23. okt. 2015 16.56.45
Ne nur en la mezepoko homoj sciis pri la plata tero. Sen escepto ĉiu evoluita civilizo sciis la samon. Jam antaŭ miloj da jaroj ili kapablis ellabori tre precizan kosmologion, kiu ĝustas eĉ hodiaŭ.
Mi supozas, ke al Johmue treege ĝenas la fakton, ke lia scienco estas tiom rekte nomata, kio ĝi vere estas: KREDO. Ĉar ne eblas nei tiun fakton, li evidente provas kredigi, ke la alia flanko ankaŭ estas nur kredo. Sed jes estas evidente, ke la sunradioj ne estas paralelaj, ke la supraĵo de akvo ne povas esti kurba, ke atmosfero ne povas ekzisti en vakuo, ke la stelkonstelacioj estas firmaj jam dum jarmiloj, ke la horizonto estas rekta kaj ĉiam sur la nivelo de la okuloj aŭ ke la lunlumo estas malvarma kaj do ne povas esti la reflektita lumo de la suno.
Diversaj modernaj eksperimentoj de Airy, Michelson, Morley, Gale, Sagnac, Kantor, Nordmeyer kaj aliuloj konkludige konfirmas, ke la tero estas la senmova centro de la kosmo. Scienco fakte do konfirmas, kion ni mem spertas surtere kaj la scion de ĉiu evoluita kulturo antaŭ ni.
klmn (Vise profilen) 23. okt. 2015 17.05.47
alimales:Mi tion nomas "rompigo de cerbo". Kaj mi ŝatas tion!
Mi ŝategas lian kreeman frenezon kaj, ĉiutage, post longa labortago, mi atendas senpacience, liajn novajn fantaziaĵojn.
Vivu, Ustra! Kun li, imago finfine regas
johmue (Vise profilen) 23. okt. 2015 17.21.13
ustra:La kredo, ke la tero estas sfera disvastiĝis ne antaŭ la propagando de NASA komenciĝis. Antaŭe homoj tute ne tiom facilanime akceptis tion. Tio estas nur unu plia ekzemplo kiel la TV stultigas la spektantojn. Do la sfera tero estas vaste akceptita nur ekde la lastaj 50 jaroj.Ĉu vi pensas, ke mi ĉion ĉi denove pridiskutas? Ĉiuj eksperimentoj, kiujn vi referencas, klare subtenas la vaste akceptatan sciencon. Nur homoj, kiuj estas forte kaptitaj en sia mezepoka kredo kaj ne povas per memstara penso pritaksi publikigatajn aferojn, do homoj kiel vi, ustra, kaptiĝas de kelkaj vanuloj kiuj en ratkaptista stilo provas kolekti sekvantojn kaj misinterpretas sciencajn eksperimentojn.
Ne nur en la mezepoko homoj sciis pri la plata tero. Sen escepto ĉiu evoluita civilizo sciis la samon. Jam antaŭ miloj da jaroj ili kapablis ellabori tre precizan kosmologion, kiu ĝustas eĉ hodiaŭ.
Mi supozas, ke al Johmue treege ĝenas la fakton, ke lia scienco estas tiom rekte nomata, kio ĝi vere estas: KREDO. Ĉar ne eblas nei tiun fakton, li evidente provas kredigi, ke la alia flanko ankaŭ estas nur kredo. Sed jes estas evidente, ke la sunradioj ne estas paralelaj, ke la supraĵo de akvo ne povas esti kurba, ke atmosfero ne povas ekzisti en vakuo, ke la stelkonstelacioj estas firmaj jam dum jarmiloj, ke la horizonto estas rekta kaj ĉiam sur la nivelo de la okuloj aŭ ke la lunlumo estas malvarma kaj do ne povas esti la reflektita lumo de la suno.
Diversaj modernaj eksperimentoj de Airy, Michelson, Morley, Gale, Sagnac, Kantor, Nordmeyer kaj aliuloj konkludige konfirmas, ke la tero estas la senmova centro de la kosmo. Scienco fakte do konfirmas, kion ni mem spertas surtere kaj la scion de ĉiu evoluita kulturo antaŭ ni.
Mi estas konvinkita, ke ĉiuj kun memstara penskapablo per logika pensado konvinkiĝas ke viaj interpretoj estas kontraŭlogikaj. Eble miaj kontribuoj en tiu ĉi fadeno helpas por tio. Certe ne konvinka estas via simiuma enĵetado de stultaĵoj, kiuj hazarde kongruas kun via kredo. Ĉiu, kiu legas la fadenon klare vidas, ke al vi mankas ajna fakscio kaj vi ne uzis ajnan memstaran penson sed nur citas aĵojn da iaj vanuloj. Kiam ni rifutas unu aserton kiun vi enĵetas vi ignoras tion kaj resaltas al alia antaŭe jam rifutata afero. Homoj kun lernkapablo ne kondutas tiel.
Por la kazo ke vi provas turni ĉiujn faktojn, mi fidas en la kapablo de aliaj legantoj, ke ili facile rekonas, ke vi enĵetas nur absurdaĵojn.
nornen (Vise profilen) 23. okt. 2015 17.30.26
Se la tero estas plata, ĉu ĝi havas randon. Aŭ kio okazos, se mi marŝas ĉiam samdirekten?
nornen (Vise profilen) 23. okt. 2015 18.01.17
ustra (Vise profilen) 23. okt. 2015 18.12.51
nornen:Ĉu estas la Tropiko de Kankro kaj la Tropiko de Kaprikorno samlongaj?Ne. La Tropiko de Kaprikorno estas pli longa. Ĉar la tago ĉiam havas 24 horojn, la suno moviĝas pli rapide dum la suda somero. Pro tio estas la sudo malpli varma ol la nordo kaj pro tio estas la krepusko malpli longa en la sudo ol en la nordo se oni komparas lokojn kun simila distanco al la ekvatoro.
Vidu ankaŭ la marfluojn.
alimales (Vise profilen) 23. okt. 2015 19.55.08
nornen: Se la tero estas plata, ĉu ĝi havas randon. Aŭ kio okazos, se mi marŝas ĉiam samdirekten?Normale, vi falos ien do ne faru tion! Bedaŭrinde, mi ne havas sufiĉe da imago por diveni kien sed mi konas iun kiu certe scias tion...
nornen (Vise profilen) 24. okt. 2015 05.17.00