Skip to the content

Tio povas fari vin freneza

by Alkanadi, October 5, 2015

Messages: 159

Language: Esperanto

johmue (User's profile) October 23, 2015, 3:45:46 PM

ustra:...
Bone. Verŝajne ĉiuj intertempe konvinkiĝis ke la skribaĵoj de ustra estas absurdaj. Se restas kelkaj, kiuj ne konvinkiĝis, nu bone. Tiuj kun kapablo de memstara pensado havas abundajn evidentojn en tiu ĉi fadeno por konvinkiĝi pri la absurdeco de la mezepokaj kredoj de Ustra. Do kiel Ustra diris, ĉiuj decidu por si mem, kio estas pli konvinka.

ustra (User's profile) October 23, 2015, 4:56:45 PM

La kredo, ke la tero estas sfera disvastiĝis ne antaŭ la propagando de NASA komenciĝis. Antaŭe homoj tute ne tiom facilanime akceptis tion. Tio estas nur unu plia ekzemplo kiel la TV stultigas la spektantojn. Do la sfera tero estas vaste akceptita nur ekde la lastaj 50 jaroj.

Ne nur en la mezepoko homoj sciis pri la plata tero. Sen escepto ĉiu evoluita civilizo sciis la samon. Jam antaŭ miloj da jaroj ili kapablis ellabori tre precizan kosmologion, kiu ĝustas eĉ hodiaŭ.

Mi supozas, ke al Johmue treege ĝenas la fakton, ke lia scienco estas tiom rekte nomata, kio ĝi vere estas: KREDO. Ĉar ne eblas nei tiun fakton, li evidente provas kredigi, ke la alia flanko ankaŭ estas nur kredo. Sed jes estas evidente, ke la sunradioj ne estas paralelaj, ke la supraĵo de akvo ne povas esti kurba, ke atmosfero ne povas ekzisti en vakuo, ke la stelkonstelacioj estas firmaj jam dum jarmiloj, ke la horizonto estas rekta kaj ĉiam sur la nivelo de la okuloj aŭ ke la lunlumo estas malvarma kaj do ne povas esti la reflektita lumo de la suno.
Diversaj modernaj eksperimentoj de Airy, Michelson, Morley, Gale, Sagnac, Kantor, Nordmeyer kaj aliuloj konkludige konfirmas, ke la tero estas la senmova centro de la kosmo. Scienco fakte do konfirmas, kion ni mem spertas surtere kaj la scion de ĉiu evoluita kulturo antaŭ ni.

externalImage.png

klmn (User's profile) October 23, 2015, 5:05:47 PM

alimales:
Mi ŝategas lian kreeman frenezon kaj, ĉiutage, post longa labortago, mi atendas senpacience, liajn novajn fantaziaĵojn.

Vivu, Ustra! Kun li, imago finfine regas
Mi tion nomas "rompigo de cerbo". Kaj mi ŝatas tion!

johmue (User's profile) October 23, 2015, 5:21:13 PM

ustra:La kredo, ke la tero estas sfera disvastiĝis ne antaŭ la propagando de NASA komenciĝis. Antaŭe homoj tute ne tiom facilanime akceptis tion. Tio estas nur unu plia ekzemplo kiel la TV stultigas la spektantojn. Do la sfera tero estas vaste akceptita nur ekde la lastaj 50 jaroj.

Ne nur en la mezepoko homoj sciis pri la plata tero. Sen escepto ĉiu evoluita civilizo sciis la samon. Jam antaŭ miloj da jaroj ili kapablis ellabori tre precizan kosmologion, kiu ĝustas eĉ hodiaŭ.

Mi supozas, ke al Johmue treege ĝenas la fakton, ke lia scienco estas tiom rekte nomata, kio ĝi vere estas: KREDO. Ĉar ne eblas nei tiun fakton, li evidente provas kredigi, ke la alia flanko ankaŭ estas nur kredo. Sed jes estas evidente, ke la sunradioj ne estas paralelaj, ke la supraĵo de akvo ne povas esti kurba, ke atmosfero ne povas ekzisti en vakuo, ke la stelkonstelacioj estas firmaj jam dum jarmiloj, ke la horizonto estas rekta kaj ĉiam sur la nivelo de la okuloj aŭ ke la lunlumo estas malvarma kaj do ne povas esti la reflektita lumo de la suno.
Diversaj modernaj eksperimentoj de Airy, Michelson, Morley, Gale, Sagnac, Kantor, Nordmeyer kaj aliuloj konkludige konfirmas, ke la tero estas la senmova centro de la kosmo. Scienco fakte do konfirmas, kion ni mem spertas surtere kaj la scion de ĉiu evoluita kulturo antaŭ ni.
Ĉu vi pensas, ke mi ĉion ĉi denove pridiskutas? Ĉiuj eksperimentoj, kiujn vi referencas, klare subtenas la vaste akceptatan sciencon. Nur homoj, kiuj estas forte kaptitaj en sia mezepoka kredo kaj ne povas per memstara penso pritaksi publikigatajn aferojn, do homoj kiel vi, ustra, kaptiĝas de kelkaj vanuloj kiuj en ratkaptista stilo provas kolekti sekvantojn kaj misinterpretas sciencajn eksperimentojn.

Mi estas konvinkita, ke ĉiuj kun memstara penskapablo per logika pensado konvinkiĝas ke viaj interpretoj estas kontraŭlogikaj. Eble miaj kontribuoj en tiu ĉi fadeno helpas por tio. Certe ne konvinka estas via simiuma enĵetado de stultaĵoj, kiuj hazarde kongruas kun via kredo. Ĉiu, kiu legas la fadenon klare vidas, ke al vi mankas ajna fakscio kaj vi ne uzis ajnan memstaran penson sed nur citas aĵojn da iaj vanuloj. Kiam ni rifutas unu aserton kiun vi enĵetas vi ignoras tion kaj resaltas al alia antaŭe jam rifutata afero. Homoj kun lernkapablo ne kondutas tiel.

Por la kazo ke vi provas turni ĉiujn faktojn, mi fidas en la kapablo de aliaj legantoj, ke ili facile rekonas, ke vi enĵetas nur absurdaĵojn.

nornen (User's profile) October 23, 2015, 5:30:26 PM

Mi ne sukcesis tralegi la 14 paĝojn de tiu ĉi fadeno, do bonvole perdonu min por demandi ion eble jam responditan:

Se la tero estas plata, ĉu ĝi havas randon. Aŭ kio okazos, se mi marŝas ĉiam samdirekten?

ustra (User's profile) October 23, 2015, 5:55:35 PM

nornen:Mi ne sukcesis tralegi la 14 paĝojn de tiu ĉi fadeno, do bonvole perdonu min por demandi ion eble jam responditan:

Se la tero estas plata, ĉu ĝi havas randon. Aŭ kio okazos, se mi marŝas ĉiam samdirekten?
Jes, la rando estas Antarktiko.

externalImage.png

Antarktiko:
externalImage.png

nornen (User's profile) October 23, 2015, 6:01:17 PM

Ĉu estas la Tropiko de Kankro kaj la Tropiko de Kaprikorno samlongaj?

ustra (User's profile) October 23, 2015, 6:12:51 PM

nornen:Ĉu estas la Tropiko de Kankro kaj la Tropiko de Kaprikorno samlongaj?
Ne. La Tropiko de Kaprikorno estas pli longa. Ĉar la tago ĉiam havas 24 horojn, la suno moviĝas pli rapide dum la suda somero. Pro tio estas la sudo malpli varma ol la nordo kaj pro tio estas la krepusko malpli longa en la sudo ol en la nordo se oni komparas lokojn kun simila distanco al la ekvatoro.
Vidu ankaŭ la marfluojn.

alimales (User's profile) October 23, 2015, 7:55:08 PM

nornen: Se la tero estas plata, ĉu ĝi havas randon. Aŭ kio okazos, se mi marŝas ĉiam samdirekten?
Normale, vi falos ien do ne faru tion! Bedaŭrinde, mi ne havas sufiĉe da imago por diveni kien sed mi konas iun kiu certe scias tion...

nornen (User's profile) October 24, 2015, 5:17:00 AM

Ĉu la areo sude de la ekvatoro estas trioble pli granda ol la areo norde de la ekvatoro?

Back to the top