본문으로

tradukado de aktualaj libroj

글쓴이: horsto, 2007년 3월 17일

글: 24

언어: Esperanto

horsto (프로필 보기) 2007년 4월 26일 오후 3:25:07

liĉ:Ĉu kelkaj libroj de Asimov estas tradukitaj?
Mi ankaŭ ŝatas sciencfikcio kaj mi ankaŭ tre ŝatas Asimov, sed mi ne trovis romanojn en Esperanto, escepte de la originale en Esperanto verkita romano Terra de Istvan Nemere. Mi ŝategus legi esperantelingvajn romanojn de Asimov, Heinlein, Orson Scott Card, Frank Herbert, ktp.

kiermel (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오후 5:55:36

horsto:
liĉ:Ĉu kelkaj libroj de Asimov estas tradukitaj?
Mi ankaŭ ŝatas sciencfikcio kaj mi ankaŭ tre ŝatas Asimov, sed mi ne trovis romanojn en Esperanto, escepte de la originale en Esperanto verkita romano Terra de Istvan Nemere. Mi ŝategus legi esperantelingvajn romanojn de Asimov, Heinlein, Orson Scott Card, Frank Herbert, ktp.
Estas interesa okulumo.gif
ANGLA-ESPERANTO
SCIENCFIKCIA GLOSARO KAJ FRAZARO


http://recorta.com/08f6dc

horsto (프로필 보기) 2007년 7월 27일 오후 3:09:43

Saluton!
mi vidis ke ĝis nun nur ĉirkaŭ 600 personoj subskribis ĉi tie por la esperantigo de Harry Potter. Tiu ĉi paĝo estas provo de la tradukistoj de la unua libro taksi la intereson por tiu projekto. Ili tion faris ĉar la eldonejo de Harry Potter ne respondis la kontaktprovojn de la tradukistoj, kion priskribas artikolo en libera folio. Mi miras ke estas tiel malmultaj. Pli ol 300 milionoj da homoj legis Harry Potter, sed nur 600 esperantistoj volas? Se vi prenas tiun proporcion (600/300000000 = 0.0002%) por taksi la nombro de la esperantistoj vi ricevas: 6 miliardo * 0.000002 = 12000. Ĉu vere nur estas 12000 esperantistoj en la mondo?

remy_boligee (프로필 보기) 2007년 7월 27일 오후 5:25:17

Oni povas trovi kelke da ĉapitroj de 'La Mastro de l' Ringoj' kaj aliaj verkoj de Tolkien ĉi tie

Amuziĝu! sal.gif

Fuzzy (프로필 보기) 2007년 8월 8일 오전 8:28:51

Mi propanas viziti retejo http://www.impeto.ru/eo/
Tie oni povas serchi multe da NOVAJ libroj. Por ekzemplo, "La nokta patrolo" de Sergei Lukjanenko, kaj kelkaj libroj de fratoj Strugackij (tre famaj rusaj auhtoroj), ktp.

piteredfan (프로필 보기) 2007년 8월 16일 오전 12:55:32

kiermel:
horsto:
liĉ:Ĉu kelkaj libroj de Asimov estas tradukitaj?
Mi ankaŭ ŝatas sciencfikcio kaj mi ankaŭ tre ŝatas Asimov, sed mi ne trovis romanojn en Esperanto, escepte de la originale en Esperanto verkita romano Terra de Istvan Nemere. Mi ŝategus legi esperantelingvajn romanojn de Asimov, Heinlein, Orson Scott Card, Frank Herbert, ktp.
Estas interesa okulumo.gif
ANGLA-ESPERANTO
SCIENCFIKCIA GLOSARO KAJ FRAZARO


http://recorta.com/08f6dc
Jes, tio estas bona retejo.
Mi aldonu (el Robert Rankin)
"Don't think I quite understand you there, Constable. Esperanto, is it?"
"Mi opinias ke mi ne tute komprenas tion. Ĉu vi parolas angle?" okulumo.gif
"Take tea with the parson"
"Teumi kun pastro"
"Toot"
"babilaĉo"

bukvodel (프로필 보기) 2010년 4월 15일 오후 3:06:20

Vi scias ke du libroj pri Harry Potter estas tradukitaj en la Latinan lingvon? Kaj unu en la antikvan Grekan?

Chi tio montras ke Esperanto ne tre bone fartas.

Mi tradukis kelkajn eseojn de Paul Graham en Esperanton, ĉar mi trovas ilin treege interesaj.

andogigi (프로필 보기) 2010년 4월 16일 오전 3:29:50

Mi preferas vidi tradukon de la "Krepusko" (Twilight) libroj. Mi legis ĝin angle kaj ĝuis multe. (se vi ŝatas legi pri vampiroj)

bukvodel (프로필 보기) 2010년 4월 23일 오후 12:37:31

Aŭ almenaŭ Drakula de Bram Stoker, vampiroj nun estas modaj, kaj oni ne devas obteni permeson de raithavantoj.

Ĉu vi scias ke en esperanta vikipedio eĉ en estas artikulo pri "Krepusko" (Twilight) libroj?

Leonez (프로필 보기) 2010년 4월 23일 오후 1:55:31

Estas la same por la etaj lingvoj kiel la bretonan. Oni tradukis la unuan libron de Harry Potter sed ne estos neniam monon por preni la rajton... Mi pensas, ke la legiloj ne estas bone por la etaj lingvoj. Trista estas, ĉar la verkistoj iafoje konsentas kun la lingvo (bretonan, esperanton) sed ne povas doni ilia rajtoj, kiuj tute estas por la eldonisto. Nun mi pensas, ke eblas ke la verkisto farus ion kiam li vendas sian libron al la eldonisto ; ekzemple, kie estas la kondiĉo de ekskluziveco, aldoni : ne valoras por la etaj lingvoj. Kun tion oni povus klopodi ĉe la verkistoj, por ke ili ne subskribos se ne estas ĉi-tiu klaŭzo. Sed necesas estas pripensi kun pluraj da homoj, mi kredas. Kaj ankaŭ fari reklamo...
Mi ankaŭ pensas, ke la rajtojn devus esti laŭ la nombro de uloj kiuj parolas la lingvon. Tio estas batalo kio devus esti farita kune, kun ĉiuj la etajn lingvojn...

다시 위로