Příspěvky: 102
Jazyk: Esperanto
Eddycgn (Ukázat profil) 1. února 2010 11:29:12
Rogir (Ukázat profil) 1. února 2010 16:15:21
Leporino (Ukázat profil) 1. února 2010 20:48:17
Eddycgn:Ĉe mi la neĝo estas alta tridek-sep centimetrojn hodiaŭ... kaj ankoraŭ neĝas!Hoh, tridek sep centrimetrojn!!! Belege! Ni havas nur ĉirkau dudek.
Neĝado estas tre mallaŭta afero, ĉu ne? La neĝflokoj ŝvebas malrapide kaj trankvile suben...
Kiel romantika (ĝemetas)...
Eddycgn (Ukázat profil) 1. února 2010 23:04:16
Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.
Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...
Frankouche (Ukázat profil) 1. února 2010 23:15:19
Mi rigardis kamionojn kiuj enapudstratiĝis kaj dikajn veturilojn kiuj glitis...ZZzzzzzzzzz !!, forlasitaj motorcikloj...
En Parizo, ni ne estas estroj de la neĝo !
Ni nur manĝas glaciaĵojn !
Sed tio ne ŝatus min ĉiutage !
Leporino (Ukázat profil) 2. února 2010 11:03:25
Eddycgn:Oho, Vintro-poezio!Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.
Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...
Belega! Mi estas ravita! (*_*)
Leporino (Ukázat profil) 5. února 2010 14:45:34
Eddycgn (Ukázat profil) 5. února 2010 15:19:18
Leporino:Koran dankon al vi ĉiuj!!!La vespero antaŭ hieraŭ estis ankaŭ pli romantika.
Arbo falis sur la kurentodrato, kaj la tuta vilaĝo enprofundiĝis en mallumecon.
Dum pli ol unu horon.
Kion fari?
Ekstere la hela neĝo, ene mallumo.
Kandeloj!
Kaldeloj en la salono, kandeloj en la kuirejo, en la televidĉambro, en la litĝambro, en la banejo ! Sen kurento, sen televido, sen interreto.
Kiel romantika!
Rogir (Ukázat profil) 5. února 2010 23:46:10
Eddycgn (Ukázat profil) 6. února 2010 14:52:51
Senegaùlo:Ĉio tio, kion neĝo kovras...ĉu vi ŝatas grojn?