去目錄頁

Neĝo

Leporino, 2010年1月27日

讯息: 102

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月1日上午11:29:12

Ĉe mi la neĝo estas alta tridek-sep centimetrojn hodiaŭ... kaj ankoraŭ neĝas!

Rogir (显示个人资料) 2010年2月1日下午4:15:21

Miropiro! Bonvenon ĉe la forumo!

Leporino (显示个人资料) 2010年2月1日下午8:48:17

Eddycgn:Ĉe mi la neĝo estas alta tridek-sep centimetrojn hodiaŭ... kaj ankoraŭ neĝas!
Hoh, tridek sep centrimetrojn!!! Belege! Ni havas nur ĉirkau dudek. malgajo.gif

Neĝado estas tre mallaŭta afero, ĉu ne? La neĝflokoj ŝvebas malrapide kaj trankvile suben...

Kiel romantika (ĝemetas)... senkulpa.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月1日下午11:04:16

Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...
Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.

Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...

Frankouche (显示个人资料) 2010年2月1日下午11:15:19

Lastefoje, mia iro al laborejo daŭris 7 horojn pro la neĝo senkulpa.gif

Mi rigardis kamionojn kiuj enapudstratiĝis kaj dikajn veturilojn kiuj glitis...ZZzzzzzzzzz !!, forlasitaj motorcikloj... okulumo.gif

En Parizo, ni ne estas estroj de la neĝo !
Ni nur manĝas glaciaĵojn ! rideto.gif

Sed tio ne ŝatus min ĉiutage !

Leporino (显示个人资料) 2010年2月2日上午11:03:25

Eddycgn:
Leporino:Kiel romantika (ĝemetas)...
Ĉiuj arboj kaj arbustoj ĉirkaŭ la domo estas tute enneĝitaj kiel blanka kristala retaĵo,
la rozplantoj kovritas per briletanta mantelo, kaj el la tegmento de la vintroĝardeno pendas langaj amuzaj glacistangetoj kiel natura brodaĵo.

Dekduoj da buntaj birdetoj flugetas senĉese al la kabaneto de manĝograjnoj. Ili dankos nin somere per trilado, pepado, kvivitado.
Ankaŭ mia amiko, la ruĝgorĝulo...
Oho, Vintro-poezio!

Belega! Mi estas ravita! (*_*)

Leporino (显示个人资料) 2010年2月5日下午2:45:34

Koran dankon al vi ĉiuj!!!

sal.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月5日下午3:19:18

Leporino:Koran dankon al vi ĉiuj!!!
La vespero antaŭ hieraŭ estis ankaŭ pli romantika.
Arbo falis sur la kurentodrato, kaj la tuta vilaĝo enprofundiĝis en mallumecon.
Dum pli ol unu horon.
Kion fari?
Ekstere la hela neĝo, ene mallumo.

Kandeloj!
Kaldeloj en la salono, kandeloj en la kuirejo, en la televidĉambro, en la litĝambro, en la banejo ! Sen kurento, sen televido, sen interreto.

Kiel romantika!
rideto.gif

Rogir (显示个人资料) 2010年2月5日下午11:46:10

Kio ve estas ĝo?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月6日下午2:52:51

Senegaùlo:Ĉio tio, kion neĝo kovras...
ĉu vi ŝatas grojn? senkulpa.gif

回到上端