Sisu juurde

Futbala Mondĉampionado

kelle poolt pl74, 10. juuni 2010

Postitused: 169

Keel: Esperanto

sergejm (Näita profiili) 4. juuli 2010 11:51.42

horsto:eĉ ne per malrapida ludigo (Mi ne trovis la tradukon por: Zeitlupe, slow motion).
malrapida spektado/rigardado

Espi (Näita profiili) 4. juuli 2010 12:19.43

Frankouche:Nu, tiuj penaltoj (se vi scias la eoan vorton, diru min), ...
Saluton,

certe vi opiniis punŝoton.
(kaj krome: Paragvajo)

horsto:... tio estis apenaŭ videbla, eĉ ne per malrapida ludigo (Mi ne trovis la tradukon por: Zeitlupe, slow motion).
horsto, mi ankaŭ trovis:
lant(a)move (en lantmova rapideco).

Amike sal.gif

horsto (Näita profiili) 4. juuli 2010 12:30.26

sergejm:
horsto:eĉ ne per malrapida ludigo (Mi ne trovis la tradukon por: Zeitlupe, slow motion).
malrapida spektado/rigardado
Dankon, kie vi trovis tion?
Mi ĉi tie trovis germanajn- Esperantajn fakvortlistojn, sed sen traduko por Zeitlupe.
Tamen, malrapida spektado ŝajnas ne bona, oni ja ne spektas malrapide, one ludigas la registritan filmon malrapide.
Espi:lant(a)move
Dankon ankaŭ al vi. lant(a)move malrapidmove ŝajnas pli trafaj.

Espi (Näita profiili) 4. juuli 2010 12:40.54

horsto:Dankon, kie vi trovis tion?
En la "Krause" (de-eo, 1983).
(kaj nun ankaŭ en "lernu!"-Vortaro)

sal.gif

Pk_JoA (Näita profiili) 4. juuli 2010 12:49.54

Argentina teamo perdis hieraû kontraû bonega kaj decidita germana teamo.

Ja, oni estas tre malĝoja; sed mi kredas ke nia teamo ludis bonege antaû ĉi tiu matĉo.

Roberto12 (Näita profiili) 4. juuli 2010 15:12.26

Pk_JoA:Argentina teamo perdis hieraû kontraû bonega kaj decidita germana teamo.

Ja, oni estas tre malĝoja; sed mi kredas ke nia teamo ludis bonege antaû ĉi tiu matĉo.
Tio, kio okazis inter Germanio kaj Argentino, ŝokis min. Ankaŭ ke Anglio havis pli bonan rezulton kontraŭ Germanio!

Ĉiuj estis dirantaj ke la teamoj de Sud-Ameriko mastrus la turniron, sed aktuale ŝajnas ke la finalo estos tute Eŭropa.

jan aleksan (Näita profiili) 6. juuli 2010 22:24.06

duonfinalo[/i][/u]

Urugvajo 2 - 3 Nederlando
Germanio - Hispanio

Iippa (Näita profiili) 8. juuli 2010 4:36.04

Hispanio-Germanio 1-0

tucarj (Näita profiili) 8. juuli 2010 6:08.48

do....kio vi opinias pri rezulto de proksima ludo ?

utku (Näita profiili) 8. juuli 2010 6:36.32

Ĉiel ni havos novan (okan) mondpokalan ĉampionon.

Tagasi üles