본문으로

Kiel traduki "by the way"?

글쓴이: Sueroski, 2011년 5월 29일

글: 18

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 1:11:24

glig:"Flank-teme" plaĉas al mi multe pli, sonas iel pli mallonge kompare al "parenteze"..
Flanke sonas eĉ pli mallonge, do eble ĝi eĉ pli plaĉus al vi. rido.gif

geo63 (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 2:06:49

flankdire
apuddire
pludire
eksterdire
kromdire

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 5:33:16

darkweasel:
sudanglo:Interese - ni angloj uzas la francan esprimon 'à propos' en la senco 'cetere pri tiu temo' aŭ 'dum ni parolas pri tio, mi volas diri plue ke'.
Ankaŭ en la germana à propos uziĝas tiel - por enkonduki ion ja rilatan al la ĝenerala temo (male al übrigens, kiu enkondukas ion eksterteman).
Se Zamenhof plue vivus, li kreus "apropaŭ", tial ke ĝi ŝajnas internacia!
okulumo.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 6:18:15

geo63:
eksterdire

glig (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 9:37:20

Miland:
glig:"Flank-teme" plaĉas al mi multe pli, sonas iel pli mallonge kompare al "parenteze"..
Flanke sonas eĉ pli mallonge, do eble ĝi eĉ pli plaĉus al vi. rido.gif
Ne estas malbona ankaŭ tiu ĉi variaĵo, mi verŝajne uzos ilin alterne; do se mi parolus tre rapide mi tiam uzus "flanke", sed se malrapide, tiam mi uzus "flank-teme". okulumo.gif

glig (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 9:38:32

geo63:flankdire
apuddire
pludire
exterdire
kromdire
Ankaŭ bonaj ekzemploj! rideto.gif

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 12:44:51

mi trovis : "ĉi-rilate"...

Sueroski (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 2:29:45

darkweasel:
sudanglo:Interese - ni angloj uzas la francan esprimon 'à propos' en la senco 'cetere pri tiu temo' aŭ 'dum ni parolas pri tio, mi volas diri plue ke'.
Ankaŭ en la germana à propos uziĝas tiel - por enkonduki ion ja rilatan al la ĝenerala temo (male al übrigens, kiu enkondukas ion eksterteman).
Hmm... interesa. En Polio, ni fojfoje ankaŭ diras francan frazon "a propo(s)". Mi ne sciis antaŭ, ke tiu estas tiel internacia frazo.

Kaj dankon por ĉiuj ekzemploj. Mi uzos kelkajn de tiuj. ridulo.gif

다시 위로