Към съдържанието

Uzado de la artikolo

от darkweasel, 07 юли 2011

Съобщения: 45

Език: Esperanto

darkweasel (Покажи профила) 10 юли 2011, 14:55:53

2011-07-10 16:53:24 <darkweasel> se fuzzy ne volas uzi la artikolon en tiuj frazoj
2011-07-10 16:53:27 <darkweasel> li ja rajtas tion
2011-07-10 16:53:37 <darkweasel> ĉar la artikolon oni povas aŭ ne povas uzi tiaokaze

Fuzzy (Покажи профила) 10 юли 2011, 15:10:29

tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?

tommjames (Покажи профила) 10 юли 2011, 15:13:07

Fuzzy:tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?
Ne.

Belmiro (Покажи профила) 10 юли 2011, 15:38:20

Fuzzy:tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?
Ĉu la dekstra aŭ la maldekstra?

Fuzzy (Покажи профила) 10 юли 2011, 16:26:44

Belmiro:
Fuzzy:tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?
Ĉu la dekstra aŭ la maldekstra?
ne gravas

Fuzzy (Покажи профила) 10 юли 2011, 16:30:05

tommjames:
Fuzzy:tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?
Ne.
kial?

tommjames (Покажи профила) 10 юли 2011, 16:37:52

Fuzzy:kial?
Ĉar ĝi ne aspektas malĝusta aŭ malbonstila al mi.

Belmiro (Покажи профила) 10 юли 2011, 16:59:42

Fuzzy:
Belmiro:
Fuzzy:tommjames, se mi dirus al vi "donu al mi manon", ĉu tio estus fuŝparolado, laŭ vi?
Ĉu la dekstra aŭ la maldekstra?
ne gravas
Tiukaze la frazo ŝajnas bona.

Fuzzy (Покажи профила) 11 юли 2011, 03:59:11

Sed ĉu oni ne devas ĉiam diri "donu al mi LA manon"?

darkweasel (Покажи профила) 11 юли 2011, 04:58:27

Fuzzy:Sed ĉu oni ne devas ĉiam diri "donu al mi LA manon"?
Tio dependas de la senco.

donu al mi manon = ne gravas, kiun manon vi donas al mi - donu al mi iun ajn manon
donu al mi la manon = donu al mi iun certan el viaj du manoj (eble tiun, kiu estas pli proksima al mi)

Alivorte, se mi diras al vi donu al mi manon fingromontrante al via maldekstra mano, mi ne povas poste plendi, se vi donas al mi vian dekstran manon. Se mi diras donu al mi la manon, same fingromontrante al via maldekstra mano, mi ja povas atendi, ke vi donos al mi la maldekstran manon.

Обратно нагоре